Saint-Aubin-Sauges









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Aubin










































Saint-Aubin-Sauges

Blazono de Saint-Aubin-Sauges


Blazono de Saint-Aubin-Sauges

Lagobordo en Saint-Aubin-Sauges

Kantono
Neŭŝatelo
Distrikto
Boudry

Koordinatoj 

46°53′45″N 6°46′25″O  /  46.89583°N, 6.77361°O / 46.89583; 6.77361 (Saint-Aubin-Sauges)Koordinatoj: 46°53′45″N 6°46′25″O  /  46.89583°N, 6.77361°O / 46.89583; 6.77361 (Saint-Aubin-Sauges)
Nombro de enloĝantoj
2428
Areo
7,71 km²
Alteco
469 m super marnivelo
Poŝtkodo
2024
Komunumkodo
6414

Mapo de Saint-Aubin-Sauges


Mapo de Saint-Aubin-Sauges







v  d  r


Information icon.svg



Saint-Aubin-Sauges estas kaj komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 2428 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Saint-Aubin-Sauges situas 16 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo en sudokcidento de la kantono. La komunumo etendiĝas de la kresto de la Neŭŝatela Ĵuraso en nordokcidento ĝis al la bordo de la Lago de Neŭŝatelo en sudoriento. La komunumo Saint-Aubin-Sauges konsistas el la du vilaĝoj Saint-Aubin kaj Sauges, kaj multnombraj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 1460 m s.m. proksime de la kulmino de la monto Soliat.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,71 km², de kiuj 38,3% estas kovritaj de arbaro, 47,7% servas por agrikulturo kaj 13,5% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Saint-Aubing-Sauges limas en nordo kaj oriento al Gorgier, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, en sudsudokcidento al Vaumarcus, en sudokcidento al Fresens, kaj en nordokcidento al Montalchez.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains kaj la svisa aŭtovojo A5, kiu pasas sub la du vilaĝoj en tuneloj, kaj al kiu sur la komunuma teritorio troviĝas alveturejo. La komunumo disponas pri komuna stacidomo kun la najbara komunumo Gorgier ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon. La stacidomo situas ekzakte sur la limo de la du komunumoj. Krome tra la komunumo pasas buslinioj al Provence, Yverdon kaj Boudry.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Saint-Aubin-Sauges datiĝas el la jaro 1176 kiel Sancti Albini. en Saint-Aubin-Sauges estis malkovritaj restaĵoj de kvin setlejoj de la Cortaillod-kulturo el la neolitiko. Dum mezepoko Saint-Aubin kaj Sauges apartenis al la havaĵo de la Senjorujo Gorgier. La senjorujon akiris en la jaro 1344 la Grafoj de Neŭŝatelo. En la jaro 1874 Saint-Aubin kaj Sauges konstituiĝis kiel komunumoj. En la jaro 1888 ili kuniĝis al la aktuala komunumo Saint-Aubin-Sauges. [2]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Saint-Aubin


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Olivier Girardbille: Saint-Aubin-Sauges en Historia Leksikono de Svislando (2011-02-07)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Saint-Aubin-Sauges

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saint-Aubin-Sauges – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)