Fero











































































































































Fe


Ru



Mangano
fero
Kobalto



















































































































































[18Ar] 3d6 4s2









56
Fe
26















































































































































































































































↓Perioda tabelo de elementoj↓


Ĝeneralaj informoj

Nomo (latine), simbolo, numero
fero (ferrum), Fe, 26

CAS-numero
7439-89-6
Loko en perioda tabelo

8 (VIII.B)-a grupo, 4-a periodo, bloko d

Karakteriza grupo

Transiraj metaloj

Pezono en terkrusto
4,7 - 6,2 %

Nombro de naturaj izotopoj
4

Iron electrolytic and 1cm3 cube.jpg
Atomaj ecoj

Relativa atompezo
55,845(2) amu

Kovalenta radiuso
125 pm

Elektrona konfiguracio

[18Ar] 3d6 4s2

Elektronoj en ĉiu energia ŝelo
2, 8, 14, 2

Oksidiĝa nombro
-II, II, III, IV, VI
Fizikaj ecoj

Materia stato

solida

Kristala strukturo
Space centrigita kuba kradeto (0-1179 K; 1674-1811 K), aree centrigita kuba kradeto (1179-1674 K)

Denseco
(dum degelpunkto 6,98 g/cm³)
7,86 g/cm3

Malmoleco
4,0 (Mohs-skalo)

Magneta konduto

Feromagneta (ĝis temperaturo 1043 K)

Degelpunkto
1538 °C (1811 K)

Bolpunkto
2861 °C (3134 K)

Molvolumeno
7,09 · 10−6m3/mol

Boliga varmo
340 kJ/mol

Premo de satura vaporo
7,05 Pa (je 1808 K)

Rapido de sono
je 293,15 K: (laŭlonge) 5900 m/s,
(diagonale) 3200 m/s

Specifa varmokapacito
0,1077 kJ/mol aŭ 452 J/(kg · K)

Elektra konduktivo
je 20°C: 10,4·106S/m

Elektra rezistivo
je 20°C: 96,1·10-9Ω · m

Termika konduktivo
80,2 W/(m · K)
Diversaj

Redoksa potencialo
(Fe2+ + 2e → Fe)−0,447 V
(Fe3+ + 3e → Fe) −0,037 V
(FeO42-+ 8 H+ + 3e→Fe3++4 H2) 2,2 V

Joniga energio
Fe→Fe++e-: 762,5 kJ/mol
Fe+→Fe2++e-: 1561,9 kJ/mol
Fe2+→Fe3++e-: 2957 kJ/mol
Fe3+→Fe4++e-: 5290 kJ/mol

Jona radiuso
Fe2+: 0,61 Å aŭ 0,78 Å (malaltspina kaj altspina aranĝo)
Fe3+: 0,55 Å aŭ 0,64 Å (malaltspina kaj altspina aranĝo)
Fe4+: 0,58 Å (0,52*10-10m)
Fe6+: 0,25 Å (0,25*10-10m) Å

Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.


Fe,26.jpg


Fero (latine Ferrum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Fe kaj atomnumero 26. Ĝi estas metalo de la 4-a periodo kaj de la 8-a grupo en la perioda tabelo.




Enhavo






  • 1 Gravaj proprecoj


    • 1.1 Fero kiel mineralo




  • 2 Uzado


  • 3 Historio


    • 3.1 Okcident-Azio


    • 3.2 Hindio


    • 3.3 Ĉinio


    • 3.4 Eŭropo




  • 4 Trovejoj


  • 5 Ekspluatado


  • 6 Kemiaj ligoj


  • 7 Izotopoj


  • 8 Biologio


  • 9 Rimedoj de singardo


  • 10 Kombinaĵoj


  • 11 Vidu ankaŭ


  • 12 Referencoj





Gravaj proprecoj |


La averaĝa fero-atomo havas 56-oblan mason de unu
hidrogen-atomo.
Fero estas la deke plej ofta elemento en la universo.


La metalo estas preparata el fererco, kiu enhavas feran oksidon.
La fererco estas reduktata al kruda fero; procedo forigas la malpuraĵojn (ŝlako).


Fero gravas teknike por la produktado de ŝtalo.
La ŝtaloj estas alojoj, kiuj enhavas krom fero aliajn metalojn kaj nemetalojn (precipe karbonon).


La atomkerno de fer-izotopo 56Fe havas la plej fortan ligenergion je nukleono el inter ĉiuj atomkernoj.


La fuzio de la elementoj en la steloj finiĝas je fero.
La pli pezaj elementoj aperas ĉe la eksplodo de supernovao, kiu respondecas ankaŭ pri la disĵeto de la kunkerniĝintaj materioj.


En spactemperaturo la alotropaj modifoj de la pura fero estas la ferito aŭ α-fero. Tiu-ĉi modifo montras kube spacocentritan kristalan kradon, kio estas sub 911 °C . Sube de la Curie-punkto ĉe 768 °C, la ferito estas feromagneta.
La modifo inter 768 °C kaj 911 °C nomiĝas β-fero. Ĉar ĝi de la α-fero ne diferenciĝas de la ferito en la magnetaj proprecoj , ĝi estas nomata ankaŭ kutime kiel α-fero.
Ĝis 1392 °C ekzistas faco-centrita modifo aŭ aŭsterito. Ĉe pli altiĝanta temperaturo ŝanĝiĝas la fero al δ-ferito, kiu denove montras kube spacocentritan kradon. La fandopunkto estas 1539 °C.



Fero kiel mineralo |


Tre malofte aperas la fero pure. La mineralo kristaliĝas tiam en kuba kristala krado kaj havas durecon de 4,5 kaj koloron de ŝtalgrizo al nigro. Ankaŭ la kraspa koloro estas griza.


Pro la reakcioj kun akvo kaj oksigeno, la pura fero ne estas stabila. Ĝi aperas en ajolo kun nikelo nur en ferometeoritoj kaj en bazaltoj, en kiuj ĝi reduktiĝas el la feroentenaj mineraloj.


Terfero, nomita ankaŭ ercpura fero, estas fero kiu originiĝis sur la Tero, kaj estis trovita en metala formo pli ol kiel erco. Tera fero estas tre rara, kun nur unu ĉefa konata kuŝejo en la mondo, situanta en Gronlando. Terfero similas al meteora fero, en tio ke ĝi enhavas gravajn kvantojn kaj de nikelo kaj de strukturoj Widmanstatten. Tamen, terfero tipe enhavas nur ĉirkaŭ 3% da nikelo, kio estas tro malmulto ĉe meteoritoj. Estas du tipoj de terfero. Kaj la tipo 1 kaj la tipo 2 enhavas kompareblajn kvantojn de nikelo kaj de aliaj malpuraĵoj. La ĉefa diferenco inter ambaŭ estas la enhavo de karbono.


Meteora fero, foje meteordevena fero,[1] estas ercpura metalo trovita en meteoritoj kaj farita el elementoj fero kaj nikelo ĉefe en la formo de mineralaj fazoj kamacito kaj taenito. Meteora fero formas la kernon de la ferometeoritoj sed ĝi estas trovata ankaŭ en aliaj meteoritoj. Krom minoraj kvantoj de terfero, meteora fero estas la nura nature ekzistanta ercpura metalo de elementa fero ekzistanta sur la surfaco de la Tero.


Kelkaj ferenhavaj mineraloj estas hematito, magnetito, siderito, pirotino, ktp.



Uzado |


Fero estas kun 95 pez-procentoj la plej ofte uzata metalo en la mondo. La kialo de tio estas la larĝa uzebleco - pro la dureco kaj la tenaceco de alojoj - , kio faras ĝin relative malmultekosta. Multe da estas foruzata en la produktado de aŭtoj, ŝipoj kaj en altdom-konstruo (ŝtalbetono).


La fero estas unu el la tri feromagnetaj metaloj (kobalto kaj nikelo estas la aliaj du).
Tio permesas ĝian teknikan aplikadon de la elektromagnetismo en generatoroj, transformatoroj kaj elektromotoroj.


La pura fero uzatas preskaŭ nur en la laborejo. En la industrio disvastiĝis diversaj ŝtaloj, kiuj havas la sekvajn formojn:




  • Kruda fero entenas 4 - 5%-n da karbono kaj ankaŭ diversajn kvantojn da sulfuro, fosforo kaj silicio. Tio estas interprodukto de la giso- kaj ŝtalproduktado.


  • Giso entenas 2,06 - 6,67%-n da karbono kaj pliajn alojelementojn kiel ekz. silicion kaj manganon. Depende de la malvarmiga rapido, la karbono aperas en la giso kiel karbido aŭ elementa kiel grafito. Rigardante la aspekton de la romposurfaco, oni parolas en la unua kazo pri blanka kaj en la dua kazo pri griza giso. Giso estas malmola kaj neplaste deformebla.


  • Ŝtalo entenas inter 0,06%-n kaj 2,06%-n da karbonon. Male al giso, ĝi estas tre elasta kaj formebla. La mekanikaj ecoj de la ŝtaloj povas varii inter larĝaj limoj ĉe alojproduktoj, kiuj produktiĝas per konvena kombino de termaj traktadoj kaj fizikaj prilaboroj, kaj aldono de alojmaterialo.


Francisko Azorín post difini la terminon fero kiel Peza, forĝebla metalo, uzata por plej diversaj konstruelementoj, instrumentoj, iloj, maŝinoj k.c.,[2] li indikas etimologion el la latina ferrum kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj feraĵo, por fera objekto; ferlado; ferrubo; fervojo; feristo; feraĵisto; platfero; angulfero; ronda fero; fandfero; forĝfero; gisfero; kruda fero; dolĉa fero; magneta fero; oligista fero; karbona fero; hidrata fero; silica fero; profilita fero; lamenita fero; kaj Ferotipio, por arto brilantigi fotografaĵon.[3]


Azorín mem klarigas pri du tipoj de uzado de feraĵoj, nome la Zo-fero kaj la Zoresa fero. Laŭ Azorín Zo-fero estas Peco, trabo, kies transversa profilo formas Z.[4] Li indikas etimologion el Z, propra nomo de la lasta alfabeta litero. Kaj li aldonas la terminojn normala Zo-fero, Zo-fero kun aloj malegalaj, Zo-fero kun alo oblikva, Zo-profilo kaj Zo-formo.[5] Tiukadre Zoresa fero estas Feraĵ, trabo, peco, kies transversa profilo estas V-forma.[6] Li indikas etimologion el Zorés, propra nomo de franca inĝeniero, 19ª jc.[7]



Historio |




Hematito.




Ilustracio de la 19a jarcento de glavoj Hallstatt.



Okcident-Azio |


La plej malnova homa aplikado de la fero okazis en Sumero kaj Egiptio, ĉirkaŭ en 4000 a. K. Temas pri pura fero de meteorŝtonoj (aerolitoj), kiuj uzatis kiel ornamaĵo aŭ lancopinto. Ĝi estis prolaborita ne per metodoj kiel fandado aŭ forĝado, sed per metodoj de la ŝtonprilaboro (ŝtonepoko).


Inter 3000 kaj 2000 a. K., oni trovas fanditajn ferojn (ĝi estas distingebla de la aerolitoj per la ĉeesto de nikelo) en Mezopotamio, Anatolio kaj Egiptio. Ĝi uzatis ŝajne nur ceremonie kaj estis pli kara ol oro. Ties origino necertas; laŭ unu ebleco ĝi estas la flankprodukto de la bonzoproduktado kiel spongofero.


Inter 1600 kaj 1200 a. K., la fero uzatis pli ofte, sed ĝi ankoraŭ ne anstataŭigis la bronzon. Ekde 1200 montriĝas en Okcidenta Azio la trairo de la bronzepoko al la ferepoko. Oni supozas, ke la trairo okazis ne pro la supereco de la fero, sed pro manko de stano (necesa por la bronzoproduktado).


Ĉe la unuaj paŝoj de la ŝtonepoka fandado estiĝis spongofero. Per la uzado de lignokarbo ĉe la plulaborado ligiĝis al fero karbono, tiel finfine estiginte ŝtalon (eble nur surface). Per hardado (k.e. abrupta malvarmigo, i.a. en likvaĵo) estiĝis laborpecoj kun elasteco kaj hardeco, kiuj superis tiujn de bronzo.



Hindio |


La pilieroj starigitaj de imperiestro Aŝoko estas el fero aparte pura, kaj kiuj de pli ol 2000 jaroj ne rustiĝis, spite la malsekan veteron! Ties pureco estas ege pli granda ol tio, kio eblas per la modernaj teknikoj, historiistoj opinias, ke estis uzata meteora fero.



Ĉinio |


Ankaŭ en Ĉinio okazis la unuaj spertoj per feroj el meteorŝtonoj. Oni trovis la unuajn arkeologiajn spurojn de forĝitaj feroj nord-okcidente, malproksime al Xinjiang, datitajn al la 8-a jarcento a.K.. Oni supozas, ke tiuj ĉi produktoj estas importitaj el Orienta Azio. En ĉirkaŭ 550 a. K. okazis la teknika eltrovo de altfornegoj, kio ebligis la produktadon de gisoj.



Eŭropo |


Ĉar la prilabora tekniko atingis nur ĉirkaŭ 1.300 °C-n, la evoluo de la fandado okazis nur en la 14-a jarcento en Svedio. Tio disvastiĝis per la uzado de kanonkugloj dise en Eŭropo.


Kiam la malaperantaj arbaroj jam ne kovris la bezonon je lignokarbo, estis evoluigita la kokso far Abraham Darby kiel alternativa bazmaterialo por la feroproduktado. Tiu ŝanĝo kun la eltrovo de la vapormaŝino signifis la komencon de la industria revolucio.



Trovejoj |




Tiu amaso de ferpecoj estos uzata en produktado de ŝtalo.


La fero kune kun nikelo estas verŝajne la ĉefa parto de la terkerno. La ŝanĝiĝo de la interna solida fero kaj la likva ekstera fero de la terkerno produktas verŝajne la termagnetan kampon.
La fero estas la plej ofta elemento de la terkrusto kun proporcio de 5%. La unuaj fontoj, kiujn oni ekspluatis, estis la tielnomataj gazonferoercoj kaj la liberaj ercoj, ekstere kuŝantaj. Hodiaŭ jam 40 % estas magneta feroerco.


La plej grava materialo por la feroproduktado estas la hematito, kies grandparto konsistas el Fe2O3. La fero estas produktata per kemia redukto pere de karbono en altforno, kie estiĝas temperaturo de ĉirkaŭ 2000 °C. Oni aldonas unue kokson , kiu reakcias kun la oksigeno de la aero al karbona monoksido:




Gisita fero uzota por fabriki ŝtalon.


2 C + O2 → 2 CO

La karbona monoksido reakcias kun fera oksido:


3 CO + Fe2O3 → 2Fe + 3CO2

La estiĝanta fero estas likva pro la alta reakcia temperaturo. La produkto cetere enhavas ankoraŭ malpuraĵojn ekz. silician dioksidon. Per la aldono de kalko (CaCO3), la silicia oksido departiĝas kiel ŝlako. La unua reakcia paŝo ŝanĝas la kalkon al kalcia monoksido:


CaCO3 → CaO + CO2

Poste la kalcia monoksido reagas kun silicia dioksido:


CaO + SiO2 → CaSiO3

La estiĝinta ŝlako uzatas en la subtera konstruado (uzatis pli frue kiel sterkaĵo).


Oni ekspluatis en jaro 2000 tutmonde ĉirkaŭ 1.000 megatunojn de feroerco, en valoro de ĉirkaŭ 25 md. de eŭro. La plej grandaj liverantoj de feroerco estas Ĉinio, Brazilio, Aŭstralio, Rusio kaj Barato. Ili liveras kune la 70% de la monda bezono. Oni produktas el 1.000 Mt de ercoj ĉirkaŭ 572 Mt feron. Oni povas gajni ankoraŭ plian feron el la defalaĵo.



Ekspluatado |


La feroerco estas ekspluatata surtere aŭ subtere. Surtera ekspluatado (tiel malmultekosta) okazas hodiaŭ en Sudameriko (Brazilio), en okcidenta Aŭstralio, Ĉinio, Ukrainio kaj Kanado. En landoj, kie la facilaj trovejoj jam pli frue estis ekspluatitaj, la minado de la feroercoj malpligrandiĝis.


Ĉiama problemo estas la rekultivado de la forlasitaj minejoj.



Kemiaj ligoj |


La fero ligas oksidojn 2- aŭ 3-valore.
Ĉar la fero ne havas iun defendan tavolon, ĝi oksidiĝas (rustiĝas).


Oftaj oksidaj statoj kaj ligoj:



  • Fe2+,

  • Fe3+,

  • Fe4+, troviĝas en kelkaj enzimoj (ekz. peroksidazo).

  • Fe6+, estas malofta (ekz. K2FeO4)

  • Fe3C


La Fe2+ kaj Fe3+ jonoj povas aperi kiel solvebla aŭ nesolvebla Berlina bluo (malhelblua kombinaĵo) per kalia heksacianferato (II/III) (uzatas ĉe 2+ III kaj 3+ II).



Izotopoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Izotopoj de fero.

La fero havas 4 naturajn stabilajn izotopojn, relative oftajn: 54Fe (5.8%), 56Fe (91.7%),
57Fe (2.2%) kaj 58Fe (0.3%). La izotopo 60Fe havas duoniĝan tempon de 1,5 miliono da jaroj. La ekziston de 60Fe ĉe apero de la planeda sistemo pruvis korelativeco inter ofteco de 60Ni, produkto de 60Fe, kaj la ofteco de la stabila Fe-izotopo en kelkaj meteorŝtonoj (ekz. ĉe Semarkona und Chervony Kut).


Hodiaŭ ĉiu originala (estante ĉe la formiĝo de la planedoj) 60Fe tute al 60Ni transformiĝis. La diferenco de nikel- kaj feroizotopoj en la meteorŝtonoj permesas la mezuradon de izotop- kaj elementoftecon ĉe estiĝo de la Sunsistemo kaj la ekkonon de la regantaj cirkonstancoj antaŭ kaj dum la estiĝo de la sunsistemo.


Nur la feroizotopo 57Fe havas kernan spinon kaj pro tio uzatas en kemio kaj biologio.



Biologio |


Fero estas esenca oligoelemento por preskaŭ ĉiu vivulo.
Kiel centra atomo en hemoglobino kaj mioglobino, troviĝas ĝi en multaj bestoj kaj respondecas pri la oksigen-transporto, uzado. Tio estas en tiuj proteinoj ĉirkaŭita per porfirina ringo. Fero estas parto de fero-sulfuro-komplekso en multaj enzimoj kiel ekz. nitrogenazo kaj hidrogenazo. La tria grava grupo de la feroenzimoj estas la t.n. nehema feroenzimo, ekz. metan-monooksigenzo, ribonukleotid-reduktazo kaj la hemoeritrino. Tiuj ĉi proteinoj funkciigas en diversaj organismoj la oksigen-aktivigon, oksigentransporton, redoksaj reakcioj kaj hidrolizon.


La infektaj bakterioj uzas ofte feron, tiel la defenda mekanismo de la korpo aperas kiel la ’’kaŝado’’ de la fero.



Rimedoj de singardo |


Kvankam la fero estas grava spurelemento por la homo, la tro multa fero en la korpo povas esti toksa. La granda kvanto de Fe2+-jonoj reagas kun peroksidoj, tiel estiĝas liberaj radikoj. La korpo kontrolas en normala stato la ferocirkulon.


Ĉirkaŭ 1 gramo da fero kaŭzas ĉe dujara infano seriozajn venenajn aperaĵojn, 3 gramo eble letale. La fero akumuliĝas en la hepato kaj kaŭzas tie siderozon (akumuliĝo de feraj saloj) kaj damaĝojn de la organo. Tiel oni proponas la feraĵojn nur ĉe feromanko.



Kombinaĵoj |


  • Amonia heksaciano-ferato


Vidu ankaŭ |




  • Fero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Fero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Fero en la Vikivortaro (Universala vortaro)


  • Fero en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)




  • Fero-materialŝanĝo

  • Oksalito



Referencoj |





  1. Rehren T, et al., "5,000 years old Egyptian iron beads made from hammered meteoritic iron", Journal of Archaeological Science 2013 text


  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 73.


  3. Azorín, samloke.


  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 214.


  5. Azorín, samloke.


  6. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 215.


  7. Azorín, samloke.










Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.



















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg