Traktato




Traktato estas skribita interkonsento inter du ŝtatoj aŭ aro da ŝtatoj. Nune, la traktatoj estas regulataj per la Konvencioj de Vieno pri traktatoj de 1969.



Traktata Procedo |


Estas kvin fazoj de traktata procedo: Traktado, Subskribo, Ratifiko, Promulgo kaj Publikigo.


La traktado estas la komenca fazo de traktata procedo. Ĝi apartenas ekskluzive, en normala konstitucia ordo, al Ekzekutiva povo. Ĝenerala instanceco estas ĉiam de ŝtatestro (prezidento, reĝo, ktp.), sed aliaj elementoj de Ekzekutiva povo povas havi teknikan instancecon (ministro de eksteraj aferoj, kaj aliaj ministroj pri teknikaj aspektoj). En Hispanio, ekzemple, la parlamento ne estas tute for de traktado, ĉar ĝi povas direkti ĝin.


Post la reprezentantoj de ŝtatestroj kunvenas por konkludo de traktato, aŭtentigas, t. e., revizias la finan tekston, kaj subskribas ĝin. En la historia periodo, kiam valoris la precipo de "plenaj povoj", la subskribo estis tre grava, ĉar ĝi devigis la suverenon, sed post la disvolvigo de ratifiko, la subskribo tre malgraviĝis, kvankam la signanto ankoraŭ estas nomata "plenpotenca ambasadoro". Moderne "plenaj povoj" signifas nur dokumento adresata de ŝtato enoficante unu al pli homojn por reprezenti la ŝtato dum traktado, aŭtentigado kaj subskribado de teksto.


Ratifiko estas la ago, per kiu la nacia aŭtoritato (ĝenerale la parlamento) informas al alia ŝtato, ke ambasadoroj konkludis la traktadon kaj subskribis projekton de traktato, ke ĝi aprobas tiun projekton kaj devigas sin plenumi ĝin, se alia ŝtato ankaŭ akceptos kaj sin devigos. En tiu fazo, aŭ eĉ dum subskribado, oni povas fari rezervon. Rezervo estas unuflanka deklaro celante ekskludi la juran efikon de iuj dispozicioj rilate al la rezervanta ŝtato. Rezervoj nur eblas en multflankaj traktatoj.


Promulgo okazas post la interŝanĝoj de ratifikoj. Ĝi estas jura interna ago, per kiu ŝtato konfirmas kaj atestas la ekziston de traktato kaj la plenumitecon de formalaĵoj bezonaj al ĝia valideco, kaj, krome, devigas ĝin.


Publikigo estas necesa kondiĉo, por ke la traktato validu interne de ŝtato. Nuntempe, la publikigo estas adoptita de ĉiuj ŝtatoj. Eĉ en landoj kiel Italio kaj Germanio, kies leĝoj ne formale devigas publikigon, ĝi estas kutima. UNO, kiel faris la Ligo de Nacioj, ankaŭ publikigas traktatojn neformale al la tuta mondo.



Listo de traktatoj |




  • 1143 Traktato de Zamora - sendependeco de Portugalio


  • 1360 Traktato de Brétigny


  • 1370 Traktato de Stralsund - finis la militon inter la Hansa Ligo kaj Danio


  • 1475 Traktato de Pecquigny


  • 1494 Traktato de Tordesiljas


  • 1538 Traktato de Nagyvarad


  • 1539 Traktato de Frankfurto (1539)


  • 1570 Traktato de Saint-Germain (1570) - finigis la unuan parton de la francaj religiaj militoj


  • 1648 Vestfalia Paco


  • 1667 Traktato de Breda


  • 1679 Traktato de Saint-Germain (1679) - farigis pacon inter Francio kaj la elektisto de Brandenburgo ĉe la fino de la tria el la nederlandaj militoj


  • 1689 Traktato de Nerĉinsko - inter Rusio kaj Ĉinio


  • 1697 Traktato de Rijswijk


  • 1713 Traktato de Utreĥto


  • 1750 Traktato de Madrido


  • 1783 Traktato de Parizo


  • 1795 Traktato de Jay - traktato pri amikeco, komerco, kaj navigado, inter Britio kaj Usono


  • 1814 Traktato de Kiel


  • 1818 Traktato de Rush-Bagot


  • 1819 Traktato de Adams-Onis


  • 1843 Traktato de Webster-Ashburton


  • 1844 Traktato de Wanghia


  • 1846 Traktato de Oregono


  • 1847 Traktato de Cahuenga - finis la batalojn en Kalifornio inter Meksiko kaj Usono


  • 1848 Traktato de Guadalupe Hidalgo - Meksiko cedis Kalifornion al Usono; establiĝis teksasaj limoj


  • 1850 Traktato de Clayton-Bulwer


  • 1871 Traktato de Frankfurto (1871) - finis la franca-prusan militon


  • 1901 Traktato de Hay-Pauncefote


  • 1918 Traktato de Brest-Litovsk - pactraktato post la Unua mondmilito inter Rusio kaj la centraj povoj


  • 1919 Traktato de Versajlo - pactraktato post la Unua mondmilito


  • 1919 Traktato de Saint-Germain (1919)


  • 1920 Traktato de Trianon - inter Hungario kaj la Aliancanoj


  • 1925 Traktatoj de Locarno


  • 1926 Berlina Traktato


  • 1927 Traktato de Ĝido


  • 1948 Traktato de Bruselo - traktato pri ekonomia, socia kaj kultura kunlaborado kaj kolektiva memdefendo inter Belgio, Nederlando, Luksemburgo, Francio kaj Britio


  • 1949 Nord-Atlantika Traktato


  • 1957 Traktato de Romo - establis la Eŭropan Komunumon (tiam Eŭropa Ekonomia Komunumo)


  • 1963 Traktato de Malpermeso de Atmosfera Nuklea Provado


  • 1979 Traktato pri la Limigo de Strategiaj Armiloj (ankaŭ "SALT")


  • 1992 Traktato de Maastricht


  • 1997 Traktato de Kioto


  • 1997 Traktato de Oslo - konvencio pri la malpermeso de la uzo, stokado, produktado kaj transdonado de kontraŭpersonaj minoj kaj pri la detruo de tiuj


  • 2001 Traktato de Nico




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg