Biblio de Diablo
Biblio de Diablo - Codex Gigas Biblio de Diablo aŭ alie Codex Gigas (Granda Kodekso) estas la plej granda mezepoka manuskripta libro en la mondo. La manuskripto ekestis komence de la 13-a jarcento en Ĉeĥio, en malgranda benediktana monaĥejo en Podlažice, nun parto de la urbo Chrast en orienta Bohemio. Ĝi estas deponata en Sveda Popola Biblioteko en Stokholmo. "Biblio de Diablo" ĝi estas nomata pro granda ilustraĵo imaganta diablon interne de la libro. Enhavo 1 Aspekto 2 Historio 3 Enhavo 4 Formo 5 Mito 6 Bibliografio Aspekto | La kodekso havas lignajn kovrilojn 920 mm altajn, 505 mm larĝajn kaj 22 mm dikajn, tegitajn per ledo kun metalaj ornamaĵoj. Pezo de la libro estas 75 kilogramoj. Origine ĝi enhavis 320 pergamenajn foliojn, el kiuj estis ok antaŭ kelkaj jarcentoj forigitaj. Neniu konas kiu kaj pro kio eltranĉis la mankantajn paĝojn, sed ŝajnas, ke ili enhavis ordenajn regulojn de la benediktanoj. Oni pritaksas, ke por faro...