Provence VD













































Provence

Blazono de Provence


Blazono de Provence

Rigardo de la ĵurasa kresto al Provence kaj la Lago de Neŭŝatelo.


Rigardo de la ĵurasa kresto al Provence kaj la Lago de Neŭŝatelo.
Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Vaŭda Nordĵuraso

Koordinatoj 

46°53′24″N 6°43′34″O  /  46.89°N, 6.72611°O / 46.89; 6.72611 (Provence VD)Koordinatoj: 46°53′24″N 6°43′34″O  /  46.89°N, 6.72611°O / 46.89; 6.72611 (Provence VD)
Nombro de enloĝantoj
354
Areo
31,84 km²
Alteco
778 m super marnivelo
Poŝtkodo
1428
Komunumkodo
5566

Mapo de Provence


Situa mapo de Provence







v  d  r


Information icon.svg



Provence estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 354 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La komunumo Provence situas sur suda flanko la kresto de la montoĉeno Chasseron alte super la Lago de Neŭŝatelo en la Ĵurasa Montaro. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas en nordo sur alteco de 1463 m s.m. sur la kulmino de la monto Soliat. La komunumo konsistas el la vilaĝo Provence, la setlejoj Les Prises kaj Les Rochats, kaj diversaj izolitaj bienoj sur la altaĵoj de la Ĵurasa Montaro.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 31,84 km², de kiuj 35,2% estas kovritaj de arbaro, 62,5% servas por agrikulturo kaj 2,2% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Provence limas en nordokcidento kaj nordo al Val-de-Travers (NE), en nordnordoriento al Gorgier (NE), en oriento al Montalchez (NE), en sudoriento al Fresens (NE), en sudsudoriento al Mutrux, en sudo al Concise, en sudsudokcidento al Bonvillars, kaj en sudokcidento al Tévenon.



Trafiko |


Provence situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Mutrux al Montalchez. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 5 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Vaumarcus. Pere de poŝtaŭtolinioj al Gorgier kaj al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Provence datiĝas el la jaro 1340 kiel Provency. En frua mezepoko triono de la teritorio de Provence apartenis al la Grafolando Neŭŝatelo kaj du trionoj al la Senjorujo Grandson. Poste dum mezepoko la tuta teritorio de Provence apartenis al la Senjorujo Grandson. Sub la berna regado de 1484 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Provence kune kun Mutrux formis majorejon de la komuna Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Provence


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Philippe Heubi: Provence en Historia Leksikono de Svislando (2011-12-15)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Provence

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Provence – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)