Kameruno




Koordinatoj: 52°00′00″N 11°31′00″E  /  52°N, 11.516667°O / 52; 11.516667 (Kameruno)











































































































Kameruno

france: Cameroun, angle: Cameroon
Respubliko

Cameroon (orthographic projection).svg







Flago-de-Kameruno.svg

  Flago


Coat of arms of Cameroon.svg

  Blazono



Oficiala nomo: Respubliko de Kameruno

Himno: Ô Cameroun, Berceau de nos Ancêtres



Parto de

Afriko
Najbaras kun


Gravaj urboj

Dualao, Jaundeo, Garoua

Ĉefurbo

Jaundeo
 - mezo
Jaundeo
 - alteco
3 m s. m.
 - koordinatoj

52°00′00″N 11°31′00″E  /  52°N, 11.516667°O / 52; 11.516667 (Kameruno)
Plej alta punkto

Monto Kameruno
 - alteco
4 040 m s. m.

Areo
475 442 km² (47 544 200 ha)

Loĝantaro
19 100 000 (2009)
Denseco

40,17 loĝ./km²

Estiĝo

1-a de januaro 1960
Prezidanto

Paul Biya
 - Ĉefministro

Philémon Yang

Horzono
Okcidentafrika tempo (UTC+1)
Telefona antaŭkodo
237

ISO 3166-1
CM
Interreta domajno
.cm


Monunuo

CFA-franko
Oficialaj lingvoj

franca, angla




Mapo de Kameruno


Mapo de Kameruno



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Cameroon


Kameruno (aŭ Kamerunio[1]) oficiale la Respubliko de Kameruno (france République du Cameroun) estas lando en okcidenta Centra Afriko. Ĝi havas landlimon kun Niĝerio okcidente, Ĉado nordoriente, Centr-Afrika Respubliko oriente kaj Ekvatora Gvineo, Gabono kaj Kongo Brazavila sude. La marbordo de Kameruno konsistas el la Biafra Golfo, parto de la Gvinea Golfo kaj la Atlantiko. La lando kelkfoje estas kromnomata "miniatura Afriko" pro sia geologia kaj kultura diversecoj. Inter la ĉefaj geografiaĵoj de la lando estas multaj strandoj, dezertoj, montoj, pluvarbaroj kaj vastaj savanoj. Monto Kameruno estas la plej alta punkto de Kameruno. Dualao, Jaundeo kaj Garoua viciĝas inter la ĉefaj urboj de la lando, kie vivas pli ol 200 malsamaj lingvaj grupoj. Kameruno famas pro siaj lokaj muzikaj stiloj, precipe makoso kaj bikutso, sed ankaŭ pro sia sukcesa nacia teamo de futbalo. La du oficialaj lingvoj restas la angla kaj la franca.


Plej frutempaj homaj loĝantoj de tiu teritorio estis interalie la Sao-civilizacio ĉirkaŭ la lago Ĉado kaj la Bakaoj, kiuj estis ĉasantoj-plukantoj en la sudorientaj pluvarbaroj. Esploristoj el Portugalio atingis la lokan marbordon en la 15-a jarcento kaj nomis la regionon Rio dos Camarões ("Rivero de salikokoj") : de tiu origina esprimo devenas la nomo de Kameruno. Militistoj de la fulba etno[2] fondis la Adamavan Emirlandon en la nordo en la 19-a jarcento, kaj variaj etnaj grupoj de la okcidenta kaj nordokcidenta regionoj establis potencajn sinjorlandojn kaj fon-landojn. Kameruno fariĝis germana kolonio en 1884.


Post la Unua Mondmilito, la teritorio estis dividita inter Francio kaj Britio kadre de mandato de la Ligo de Nacioj. La Unuiĝo de la Popoloj de Kameruno, aperinta politika partio, subtenis sendependecon de la lando sed estis malpermesita de Francio en la 1950-aj jaroj. En 1960, la parto de la lando administrita de Francio sendependiĝis kiel la Respubliko de Kameruno, estrita de prezidanto Ahmadou Ahidjo. La suda, brita parto fine unuiĝis kun la respubliko en 1961 : tiel naskiĝis la Federacia Respubliko de Kameruno. La lando sekve estis renomigita Unuiĝinta Respubliko de Kameruno en 1972, kaj pli simple Respubliko de Kameruno en 1984.


Kompare kun aliaj afrikaj landoj, Kameruno ĝuas relative altan nivelon de politika kaj socia stabilecoj. Tio ebligis la disvolviĝon de agrikulturo, ŝoseoj, fervojoj, kaj de gravaj industrioj de petrolo kaj ligno. Granda nombro da kamerunanoj tamen daŭre spertas la malriĉegajn vivkondiĉojn de memsubtenantaj farmistoj. Ŝtatpotenco estas entute konservata depost 1982 de despota prezidanto Paul Biya kaj ties Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo. La anglalingvaj regionoj ŝajne pli kaj pli malproksimiĝas el la registaro : lokaj politikistoj petis pli gravan aŭtonomion aŭ eĉ secesion de la eksaj brite administritaj teritorioj.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Politiko


  • 4 Socio


  • 5 Demografio


    • 5.1 Regionoj


    • 5.2 Urboj




  • 6 Ekstera politiko


  • 7 Sporto


  • 8 Esperanto en Kameruno


    • 8.1 Kelkaj nomoj de esperantistoj




  • 9 Vidu ankaŭ


  • 10 Eksteraj ligiloj


  • 11 Notoj kaj referencoj


  • 12 Galerio





Geografio |


Kameruno estas en la preciza angulo de la Golfo de Gvineo kaj havas preskaŭ triangulan formon kun pli longigita pinto al la Lago Ĉado. Ĝiaj limoj laŭ la horloĝa direkto estas kun la menciita golfo de Gvineo, Niĝerio, Ĉado, Centrafrika Respubliko, Respubliko de Kongolo, Gabono kaj Ekvatora Gvineo. Trairas la landon centre la rivero Sanaga, norde la rivero Benue kaj sude la rivero Ngoko. Tre proksime de la marbordo kaj en la norda duno de tiu estas la Monto Kameruno (4,070 m), kiu estas la plej alta monto de la lando kaj de la tuta Okcidenta Afriko. En la nordo estas kelkaj naciaj parkoj kiel tiu de Waza.



Historio |


La Franca Kameruno iĝis sendependa lando en januaro 1960, kaj oni programis la sendependecon de Niĝerio por posta momento samjare, kio starigis la demadon pri la brita teritorio. Post ia disputo oni interkonsentis la okazigon de referendumo kiu finfine okazis la 11an de februaro 1961. La norda regiono ĉefe islama preferis la unuigon al Niĝerio, kaj la suda regiono voĉdonis unuigon al Kameruno. Norda Kameruno iĝis regiono de Niĝerio la 31an de majo 1961, dum Suda Kameruno iĝis parto de la Respubliko Kameruno la 1an de oktobro. Dume, la regiono estis administraciita kiel franca kolonio.


La Brita Kameruno aŭ Okcidenta Kameruno estis teritoria brita mandato en Okcidenta Afriko, aktuale parto kaj de Niĝerio kaj de Kameruno.



Politiko |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de politikaj partioj de Kameruno.

Vidu artikolojn pri ŝtatestroj Ahmadou Ahidjo kaj Paul Biya. Same pri politikaj partioj Unuiĝo de Afrikaj Popoloj, Alianco por Demokratio kaj Disvolviĝo, Demokrata Unuiĝo de Kameruno, Kameruna Unuiĝo, Kameruna Nacia Demokrata Partio, Nacia Konsilio de Nigerio kaj Kameruno kaj Kameruna Nacia Unuiĝo.



Socio |


En Kameruno loĝas multaj etnoj kaj tipoj de civilizacioj. Norde estas hegemonia Islamo, sude estas ĝangala pejzaĝo kaj proksime vivas pigmeoj (ĉ. 50,000), kiuj vivas multe pli proksimaj al natura vivo. Inter naciaj tradicioj aŭ kutimoj estas piedpilko, lukto kaj kurkonkurenco de 3 km al la pinto de la Monto Kameruno. Estas tradicio manĝi viandon de simioj, eĉ grandaj simioj, kiu malhelpas eĉ ekzistadon de gravaj specioj.



Demografio |



Regionoj |


La administraj regionoj de Kameruno estas:



  • Regiono Adamaŭa

  • Centra Kameruno

  • Ekstreme norda Kameruno

  • Marborda Kameruno

  • Norda Kameruno

  • Nordokcidenta Kameruno

  • Okcidenta Kameruno

  • Orienta Kameruno


  • Suda Kameruno kaj

  • Sudokcidenta Kameruno



Urboj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de urboj de Kameruno.


  • Dualao

  • Garoua

  • Limbe



Ekstera politiko |


African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Kameruno apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.



Sporto |


Jean Bernard Djambou



Esperanto en Kameruno |


En Kameruno estas Asocio pri Esperanto en Kameruno kun neformalaj rilatoj al Universala Esperanto-Asocio.



Kelkaj nomoj de esperantistoj |


Louis Bakemhe;Jean Balaga;Patrice Bilong Bilong;Nyeck Liport;Jean-Marie Mboge Mbelle;Victor Nto-Nto;Augustin Tonga;Thomas Wang;



Vidu ankaŭ |


Jenő Kalmár (Afriko-esploristo)



Eksteraj ligiloj |



  • esperante Informoj pri Kameruno en la vikio de UEA


Notoj kaj referencoj |





  1. Laŭ PIV, Kameruno estas monto en Ekvatora Afriko; Kamerunio estas kaj regiono en Afriko kaj nomo de regno, okupanta la orientan parton de tiu regiono. Reta Vortaro (ReVo), siavice, akceptas Kamerunon kaj Kamerunion kiel nomon de la lando. "La Tero", Enciklopedieto de Monato (Flandra Esperanto-Ligo, eldonjaro: 2013) registras nur la formon "Kameruno".


  2. En la fula lingvo: Fulɓe; en la franca : Peul or Peuhl.




Galerio |








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg