Fetiĉismo
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Fetiĉo Charles de Brosses (1709-1777) novenkondukis la esprimon «fetiĉismo» ĉirkaŭ 1760. Fetiĉismo estas la praktiko religie aŭ kvazaŭreligie ekstaziĝi antaŭ ia konkretaĵo, ĉu minerala, vegetaĵa aŭ besta, ĉu natura aŭ artefarita kaj honori ĝin laŭ diversaj manieroj. Tiu konkretaĵo, tiel nomata fetiĉo, tiam alprenas pli ampleksan gravecon ol ĝia nura fizika formo je la okuloj de la honoranto, kaj povas fariĝi kultinda. La esprimon «fetiĉo» eltrovis portugaloj kiam ili koloniis Afrikon kaj ekkontaktiĝis kun gentoj kiuj kutimis kulti fetiĉojn. Feitiço [1] en la portugala signifis la signifon «artefaritaĵo» aŭ «magiaĵo» kaj devenas de la latina facticius , «fato» aŭ «destino». Tial, oni povas ankaŭ subkompreni la esprimon laŭ ĝia originala senco kiel io entute artefabrikita, kaj eĉ falsigita firezulto de artifikulo. Tiu pejorativa senco, kiun la esprimo iompostiome perdis, eblig...