Eritrocito
Eritrocitoj La eritrocitoj (ruĝaj globuloj, sangoĉeloj) estas rondaj, plataj ĉeloj de la sango. Ili aperas sub la mikroskopo kvazaŭ samgrandaj platoj, kiuj estas meze enpremataj. La diametro de la eritrocito estas ĉirkaŭ 8 mikrometroj, alto 1-2 mikrometroj. La maturiĝintaj eritrocitoj de la homo (kaj la mamuloj) ne havas ĉelkernon (kontraste al birdoj kaj reptilioj, kiuj havas ĉelkernon en la eritrocito). La protoeritrocitoj (kiel ekz. normoblasto) ankoraŭ havas la ĉelkernon, kiu dum la maturiĝo iom post iom malkonstruiĝas, malaperas. La eritrocitoj enhavas la ruĝan sangokolorigaĵon, la hemoglobinon, per kiu ili fiksas kaj transportas la oksigenon. Ili estiĝas en la ruĝa medolo kaj vivdaŭras averaĝe 120 tagojn. Post la forkonsumo de la deponita energio, ili surfundiĝas. Sed ili ĉiam denove estiĝas en la ĉeloj de medolo, kie la ĉeloj produktas eritroblastojn kun hemoglobino, el kiuj transformiĝas normoblasto, post la elfalo de la ĉelkerno estiĝas la retikulocito, poste eritroc...