Wilhelm Hauff
Wilhelm HAUFF (naskiĝis la 29-an de novembro, 1802, mortis la 18-an de novembro, 1827) estis germana verkisto, precipe konata pro siaj fabeloj. Sed ankaŭ liaj romanoj, noveloj, rakontoj, satiraĵoj kaj poeziaĵoj atestas la grandan talenton de la aŭtoro.
Listo de verkoj |
Lichtenstein (historia romano, 1826)
Der Mann im Mond (romano 1826)
Mittheilungen aus den Memoiren des Satan (rakonto, 1826/27)
Maehrchenalmanache (fabeloj, eld. 1826-28)
Phantasien im Bremer Rathskeller (rakonto, 1827)
Novellen (eld. 1828)
En Esperanto aperis |
La Almozulino de la "Pont des Arts". (Die Bettlerin vom Pont des Arts.) Novelo. Tradukis K. Brüggemann. - Dresden: Ader, 1923. 114 paĝoj. (Universala Biblioteko 4.)
Fantaziaĵoj en la Kelo de la Bremen'a urbodomo (Phantasien im Bremer Rathskeller.), tradukis G. Hillebrecht. - Elberfeld: Verda Stelo, [s.j.]. 52 paĝoj.
La Kantistino (Die Sängerin), novelo, tradukis Eugen Wüster. - Berlin: Ellersiek, 1921. 63 paĝoj. (Nova Esperanto-Biblioteko 8.)
La Karavano (Die Karawane), tradukis J. W. Eggleton. - Londono: Brita Esperantista Asocio. 1-a eldono 1910, 106 paĝoj. 2-a eldono 1921, 98 paĝoj.
La Longnazulo (Zwerg Nase), tradukis Reinhard Haupenthal. - Saarbrücken, 1980.
Matenkanto de Kavaleriano (Reiters Morgengesang), tradukis L. E. Meier. En: Wilhelm Fricke: Universala Legolibro, Berlin 1922, paĝo 10.
Eksteraj ligiloj |
Verkoj de Wilhelm Hauff ĉe Projekto Gutenberg