Parko Montsouris






La lago de la parko Montsouris


La parko Montsouris (franclingve parc Montsouris) estas publika parko lokita en la 14-a arondismento de Parizo, ĉe la suda limo de la urbo. La parko etendiĝas sur 15 hektaroj kaj konformas al la anglamaniera ĝardenstilo, kiu estis tre populara en la fino de la 19-a jarcento. La parko Montsouris estis kreita de Napoleono la 3-a kaj de la barono Haussmann dum la Dua Franca Imperio, kaj estis nur parto de granda plano koncerne la aldonon de pluraj verdaj areoj en Parizo.


La parko estas bordita sude de la Cité Internationale Universitaire de Paris (CIUP) (kie loĝas kaj studas multaj el la internaciaj studantoj de Parizo). La akvujo en la nordorienta parto de la parko nun kovras unu el la plej konataj enirejoj de la katakomboj de Parizo.



Vidu ankaŭ |



  • Listo de parkoj kaj ĝardenoj de Parizo

  • Cité Universitaire (stacidomo)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala TTT-ejo de la parko









Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)