Kriŝno









Kriŝno (sanskrite कृष्ण, Kṛṣṇa) estas, laŭ hinduismo, unu el la avataroj de la dio Viŝnuo.




Kriŝno ludanta fluton.


La Vorto kṛṣṇa signifas "la malhela", tial li estas ĉiam bildigita teorie malhelblua, kiel vespera ĉielo; sed ĉar en Hindio rasisma antaŭjuĝo favora al blankhaŭtuloj daŭre trapenetras, tiu "malhelbluo" ofte estas tre pala. La fluto estas tiu, per kiu Li ravas la animojn per mistika ravemo de universala Dio.



Vivo de Kriŝno |


Laŭ la tradicio Kriŝno naskiĝis Mathura
kaj lia patro Vasudevo portis lin tuj post lia
naskiĝo al Vrindavan, nuntempa prononco de
tiu loko sonas kiel Brindaban. La meza 'a'
estas apenaŭ aŭdebla.



  • Anekdotoj de lia infaneco:

  • La gepatroj de Kriŝno


Kriŝno naskiĝis kiel filo de Devakio, sed ĉar
Devakio sciis pri la dieco de li, ĝi ne havis tute
patrinajn sentojn por li. Do post la portado de
Vasudevo de Kriŝno al la domo de Nanda Maharaĝo
kaj Jasoda, Kriŝno pasigis preskaŭ sian tutan
junecon kun ili. Do Nanda kaj Jasoda havas sole
gepatrajn sentojn por Kriŝno kaj ne povis akcepti
lian diecon, ankaŭ ne post ili rigardas la miregajn
ludojn Lila de li kaj ankaŭ ne Udavo povis
persvadi ilin ke li ja vere estas la superanimo
en ĉio kaj ĉiu.


  • La gefratoj de Kriŝno

Kriŝno estis la oka filo de Devakio kiel
antaŭdirita de voĉo el la ĉielo en la ĉeesto
de lia onklo Kanso. Kanso mortigis la sep verajn
pliaĝajn fratojn de Kriŝno plejofte post la
naskiĝo. Balaramo aŭ Balramo estas rigardata
kiel frato de Kriŝno kvankam lia patrino estas
Rohini. Subadra estis la fratino de Kriŝno kaj
ŝi edziĝis kun Arĝuno al kiu Kriŝno parolis
la Bagavadgito.


  • La edzinoj de Kriŝno

Li edziĝis kun dek ses mil inoj en unu muhurto
(ĉirkaŭ kvar aŭ tri horoj).


  • La idoj de Kriŝno

De ĉiuj edzinoj ili havis dek filojn kaj unu filino.
Preskaŭ ĉiuj mortis ĉar ili estis malbenitaj
de sanktuloj kaj komencis batali kontraŭ la propraj
familianoj.



  • La sanktaj nomoj de Kriŝno

  • Liaj amoj kun la bovinpaŝtistinoj aŭ Gopio kaj kun Radao. La plej grava nepre estas la Ras-Lila ,


la nokto de la plena lumo en kiu li vokis la gopioj kun
sia fluto kaj pasis la nokton kun ili. la signifo
de ras estas suko kaj post tro longa pensado tiu
vekas pornografiajn asociojn. Tamen oni notu ke je tiu
tempo li eĉ ne estis dek jaraĝa.


  • Lia rolo en Mahabarato

Dieca aspekto de Kriŝno kaj kulto:


Aspektoj de Kriŝno estas:


  • Kriŝno la bov-paŝtisto, nomata ankaŭ Gopal

(signifas gvidanto de la bovoj/sentoj) , Govind
(ĝojo de la bovoj/sentoj).


  • Oni notu ke nun unu el la plej fama de

la novaj temploj en Vrindavan estas la Kriŝno-Balarama
Templo de ISKCON, konstruita je la vivtempo de Lia Dia
Graco 108 Ŝri Ŝrimad Bhakti Vedanta Svami Ĉefhindreĝo
plej bone konata sub la nomo Prabhupad.


  • Kriŝno kiel centro de dediĉo (Hari), ĉiel alloga, la flutisto.

La eco ĉiel alloga estas enhavo de la vorto (Kriŝno).
(Hari) signifas forprenanto.



  • Kriŝno infana, nomata GopaalGopaala; multaj barataj fabeloj rakontas pri lia infanaĝo en arbaro.

  • Enkarniĝo lia kiel dia instruanto, guruo.


En "okcidentaj" regionoj tempe populariĝis Kriŝna movado,
precipe en la jaroj ĉirkaŭ 1968,
kiu celis disvastigi la filozofion de Ĉajtanjo Mahaprabuo.
Tre konata ĝi iĝis per la kanto My sweet Lord
(mia dolĉa sinjoro) de George Harrison,
regata de la rekantaĵo "Hare Kriŝna".



Vidu ankaŭ |


  • Bagavadgito



  • Kriŝno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kriŝno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








  • Kriŝno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kriŝno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg