Leopoldo la 3-a (Habsburgo)
Leopoldo la 3-a | ||
|---|---|---|
Duko de Interna Aŭstrio | ||
Mapo de Interna Aŭstrio | ||
Regado | 1365-1386 | |
Sekvanto | Ernesto | |
| Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a de novembro 1351 en Vieno, | |
Morto | 9-a de julio 1386 en Sempach, | |
Mortokialo | mortis en batalo [#] | |
Tombo | Saint Paul's in Lavanttal Abbey [#] | |
Alma mater | Universitato de Vieno | |
| Familio | ||
Dinastio | Habsburgoj [#] | |
Patro | Albert II, Duke of Austria [#] | |
Patrino | Joanna of Pfirt [#] | |
Gefratoj | Rudolf IV • Albert III, Duke of Austria • Frederick III, Duke of Austria • Margaret of Austria [#] | |
Edzino | Viridis Visconti [#] | |
Idoj | Vilhelmo, duko de Aŭstrio • Leopoldo la 4-a de Habsburgo • Ernesto, Duko de Aŭstrio • Frederiko la 4-a [#] | |
| Profesio | ||
Okupo | suvereno [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Leopoldo la 3-a, Duko de Aŭstrio (1351-1386) estis kromnomita "La Kuraĝa", Duko de Aŭstrio inter 1365-1379, kaj Duko de Interna Aŭstrio inter 1365-1386. Li estis filo de Alberto la Saĝa aŭ la Kripla (1298-1358), kaj kune kun siaj fratoj Rudolfo la 4-a, Duko de Aŭstrio (1339-1365) kaj Alberto la 3-a la Porkovosta (1349-1395), estas konsiderataj la fondintoj de la Universitato de Vieno.
Okaze de la morto de ilia patro, liaj du fratoj ne volis regi kune. Tiamaniere ke, en 1379, ili dividis la teritoriojn kun la Traktado de Neŭbergo[1], kaj el tio rezultis la albertida kaj leopoldida devenontaro de la Habsburgoj. Alberto ricevis la teritoriojn de Aŭstrio, al Leopoldo restis la Tirolo, Stirio, Karintio, la sudorientaj markioj (nune Slovenio kaj Istrio) kaj estas ĉio kio restis el la Habsburgaj landoj en la Suda Germanio kaj Svisio (vidu: Antaŭa Aŭstrio).
Enhavo
1 Biografio
2 Devenantaro
3 Literaturo
4 Vidu ankaŭ
5 Referencoj
Biografio |
En 1375, li akiris de la Monfortoj la graflandon de Feldkirch, unua parto de Vorarlbergo kiu pli malfrue, post kelkaj jardekoj, estus tute vendita al la Habsburgoj. En 1379, Leopoldo ricevas la titolon kiel Duko de Stirio.
En 1381, kun la fino de la Milito de Kioĝo (Chioggia), la venecianoj estis devigataj transdoni Trevizon al la ĉirkaŭantaj teritorioj[2]. Tiam, Leopoldo unue uzis orgojle la titolon kiel Markizo de Trevizo. La prince ade uzis ĝin, kvankam pro kialoj pure honorigaj, eĉ post kiam la Markio estis cedita al la Senjoreco de Padovo.
En 1381, Leopoldo la 3-a, kiu ankaŭ estis Grafo de Tirolo, donis al la urbo de Bolzano la blazonŝildon, kun la koloroj de la Habsburgoj inversitaj, krom grava komunuma privilegio. En 1382, Leopoldo la 3-a ricevis la konsekriĝon en la urbo Trieste, kiu al li spontane sin submetis por eskapi al la regado de Venecio. Dezirante pligrandigi la teritoriojn trans la Vorarlberg, Leopoldo la 3-a engaĝiĝis kun la svisoj en longan militon kiu finiĝis kun la Batalo de Sempach (9-a de julio 1386), dum kiu li estis mortigita.
Devenantaro |
Leopoldo la 3-a edziĝis al Viridis Visconti (1352-1414) en la 23-a de februaro 1365, en Milano. La paro havis ses infanojn:
- Vilhelmo la Ĝentila (1370-1406), edziĝinto al Johana la 2-a (1373-1435)
Leopoldo la 4-a (1371-1411)- Ernesto, Duko de Aŭstrio (1377-1424), kromnomita La Fera[3], Duko de Stirio kaj Karintio, edziĝis unue al Margareta de Pomerio (1366-1407)[4][5] kaj en duaj nuptoj al Cimbarka de Mazovio (1394-1429).
Frederiko la 4-a, Duko de Aŭstrio (1382-1439)- Elisabetta (1378-1392)
- Katerina (1385-?), abatino en la Monaĥinejo de Sankta Klara, en Vieno
- Aliaj fontoj raportas sesan infanon: Margerita.
La sukceda linio disvolviĝis kun la filo de Ernesto (1377-1424), Frederiko la 3-a (1415-1493), kaj poste kun la filo de ĉi-lasta, Maksimiliano la 1-a (1459-1519).
Literaturo |
La milito kaj la mitokreado pri la Svisa Konfederacio |
Se la Svisa Konfederacio kunsolidiĝis pro la kreado de serio da komunaj institucioj, tamen tiu sukceso estas rezulto de la milito. Sen la militaj entrepenoj, la institucia strukturo de la Konfederacio -- la pluraj aliancotraktatoj, la starigo de konkordatoj, la Konfederacia Dieto -- ne ekzistus aŭ restus mallongdaŭra. En la Batalo de Morgarten, en 1315, la kamparana infanterio de la tri valoj dispelis la senjora aŭstra kavalerio. En la Batalo de Sempach, en 1386, la armeo komandita de la Habsburgoj estis venkita kaj Leopoldo mortis en batalkampo. Ĉi-dua malvenko estigis neŝanĝeblan ekfalon en la Dinastio de la Habsburgoj kiel politikaj ludistoj de la svisa teritorio. La servuteco tiam ekaboliciis en Kantono Uri, Ŝvico kaj Untervaldo. Dum la Burgundiaj Militoj (1474-77), la konfederaciaj armeoj eventuale havis avantaĝojn sur la Duko Karlo la Brava (1433-1477). La Ŝvaba Ligo - iu koalicio de nobeloj kaj urboj fondita en 1488 kvazaŭ bastiono kontraŭ la konduto je milita ekspansiismo de la Svisa Konfederacio en suda Germanio -- havis la saman sorton en 1499. La konsekvencoj pli tujaj el tiuj militaj konkeroj estis, kompreneble, ke la Svisa Konfederacio sukcesis frustri la provoj de la Domo de la Habsburgoj enkonduki pli rektan formon de regado. Eltirita de la verko A Contested Nation: History, Memory and Nationalism in Switzerland, 1761-1891, far Oliver Zimmer. |
Charters of Foundation and Early Documents of the Universities of the ..., Jos. M. M. Hermans,Marc Nelissen
Music and Musicians in Renaissance Cities and Towns, Fiona Kisby
A Dictionary of Architecture: Historical, Descriptive, Topographical ..., Robert Stuart (c.e.)
Reformation Thought: An Introduction, Alister E. McGrath
The Vienna School of Art History: Empire and the Politics of Scholarship ..., Matthew Rampley- Encyclopaedia Americana : a popular dictionary of arts, sciences, literature ...
E-Learning in Europe - Learning Europe, Michael Kindt, Ullrich Dittler, Helge Kahler
Non-University Higher Education in Europe, James S. Taylor
Catholic Encyclopedia: Volume 2, Charles George Herbermann, Edward A. Pace, Condé Benoist Pallen, Thomas Joseph Shahan, John J. Wynne- The Shorter Cambridge
The Universal Dictionary of Biography and Mythology: Iac - Pro, Joseph Thomas
Medieval Germany: An Encyclopedia, John M. Jeep
The Routledge Companion to Medieval Warfare, Jim Bradbury- The Swiss at War 1300-1500
An Encyclopedia of Battles: Accounts of Over 1,560 Battles from 1479 B.C. to ..., David Eggenberger
One Million Mercernaries: Swiss Soldiers in the Armies of the World, John McCormack
The Poetical Works of Sir Walter Scott, Bart.., Volume 6, Sir Walter Scott,Joseph Mallord William Turner
The Mirror of Language (Revised Edition): A Study of the Medieval Theory of ..., Marcia L. Colish
International Dictionary of University Histories, Mary Elizabeth Devine,Carol Summerfield- The Journal of Foreign Medical Science and Literature, Volume 2
- Encyclopaedia Londinensis, or, Universal dictionary of arts ..., Volume 19
The Habsburgs: Dynasty, Culture and Politics, Paula Sutter Fichtner
An Itinerary of Germany; Or, Traveller's Guide Through that Country: To ..., Heinrich August Ottokar Reichard
An Encyclopedia of Battles: Accounts of Over 1,560 Battles from 1479 B.C. to ..., David Eggenberger
The Knights of the Crown: The Monarchical Orders of Knighthood in Later ..., D'Arcy Jonathan Dacre Boulton
Select works of the British poets: in a chronological series from Falconer ..., John Aikin
History of the House of Austria, from the Foundation of the ..., Volume 1, William Coxe
Historical Dictionary of Switzerland, Leo Schelbert
A Concise History of Switzerland, Clive H. Church,Randolph C. Head
Vidu ankaŭ |

Alberto la Saĝa
(1298-1358)

Johana de Pfirt
(1300-1351)

Bogislao la 5-a
(1318-1374)

Bernabò Visconti
(1323-1385)

Rudolfo la 4-a
(1339-1365)

Margareta de Habsburgo
(1346-1366)

Frederiko la 3-a
(1347-1362)

Alberto la 3-a
(1349-1395)

Viridis Visconti
(1352-1414)

Vilhelmo la Ĝentila
(1370-1406)

Leopoldo la 4-a
(1371-1411)

Johana la 2-a
(1373-1435)

Ernesto, Duko de Aŭstrio
(1377-1424)

Batalo de Kioĝo
(1378-1381)

Frederiko la 4-a
(1382-1439)

Batalo de Sempach
1386

Cimbarka de Mazovio
(1394-1429)

Frederiko la 3-a
(1415-1493)

Maksimiliano la 1-a
(1459-1519)
Referencoj |
↑ Austria, Croatia, and Slovenia, Britannica Educational Publishing
↑ La Treviza Markio estis esprimo uzata en la 12-a jarcento por indiki la teritorion kiu etendiĝis ĉirkaŭ la urbo Trevizo.
↑ The Habsburgs: The History of a Dynasty, Benjamin Curtis
↑ The peerage
↑ Familypedia