Kuruoj






Lokigo de la reĝlando Kuruo en la ferepoka Barato.


Kuruoj estis la nomo de hindarja tribo kaj de regno apartenanta al la veda civilizo de Barato.
Ĝia regno situis en la areo de Harjano (vidu Kurukŝetro). Ili formis la unuan politikan centron de la hindarjoj dum la veda periodo, kaj post la apero en la regiono Panĝabo, estis kie ekiĝis la kodigado kaj redaktado de la vedaj tekstoj.


Arkeologie, probable ĝi apartenas al la kulturo de nigra kaj ruĝa ceramikaĵoj (frua arkeologia kulturo, el malaltkvalita teknologio, dum la ferepoko en la hinda subkontinento) inter la 12-a kaj 9-a jarcentoj a.K. Dum tiu tempo, la mineralo fero unue aperas en okcidenta Hindujo kaj estas konata kiel nigra metalo' en Atharva-veda (sankta teksto de hinduismo.


Laŭ Atharva-veda, Parikŝito estas reĝo de la kuruoj. Ofte, en la veda literaturo, la Kurua reĝlando estas menciata kune al la panĉaloj (kies reĝlando troviĝis ĉe la basenoj de la riveroj Gango kaj Jamuno).







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg