General Plutarco Elías Calles






























































General Plutarco Elías Calles

070 Esperanto Sonora.png


Blazono


Blazono
Administrado

Statuso
Komunumo

Lando
Meksiko

Ŝtato
Sonora

Kodo laŭ INEGI
26 070
Politiko

Urbestro
Agustín Quíroz (2012-14)
Demografio

Loĝantaro

12 416

Loĝdenso

3 013 loĝ./km²
Geografio

Koordinatoj

31°52′N 112°51′U  /  31.867°N, 112.85°U / 31.867; -112.85 (General Plutarco Elías Calles)

Alto
400 m

Areo
4 121 km² (412 100 ha)

Horzono
UTC -7




Situo de General Plutarco Elías Calles en (Meksiko)

DMS

Situo de General Plutarco Elías Calles en

Situo de General Plutarco Elías Calles en


Koordinatoj: 31°52′00″N 112°51′00″U  /  31.866666666667°N, 112.85°U / 31.866666666667; -112.85 (General Plutarco Elías Calles)

Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo General Plutarco Elías Calles Municipality [+]







v  d  r


Information icon.svg



General Plutarco Elías Calles estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La komunumo mem troviĝas en la plej norda parto de Sonora tuj ĉe la landlimo. La ĉefurbo de la komunumo estas Sonoita. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26070.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Klimato


  • 3 Sociogeografio


  • 4 Politiko


  • 5 Historio


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 15652 loĝantojn. El tiuj estis 8104 viroj kaj 7548 virinoj. La komunumo havas surfacon de 4121 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 400 metroj super la marnivelo.



Klimato |


La komunumo General Plutarco Elías Calles estas en la plej seka kaj varma parto de Meksiko, la dezerto de Altar formas grandan parton de la komunumo. Tio signifas ke la klimato estas ekstrema. En la orienta parto de la komunumo jare falas averaĝe 200 - 300 mm/m² de precipitaĵo, la centra parto havas precipitaĵon de averaĝe inter 100 kaj 200 mm/m² kaj en la plej okcidenta parto estas precipitaĵoj malpli altaj ol 100 mm/m², la plej malaltaj en Meksiko. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C.



Sociogeografio |


En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 7157 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 6764 scipovis legi kaj skribi kaj 382 personoj estis analfabetoj. Do 5,34 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.


En la jaro 2000 en la komunumo vivis 9759 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 156 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 1,6 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.


Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).



Politiko |


La komunumestroj post 1889 estis la jenaj:



  • (1989 - 1991): Mario Morúa Jonhson

  • (1991): Juan Andrade Nequis

  • (1991 - 1994): Rafael Cota Amado

  • (1994 - 1997): Mario Salcido Luján

  • (1997 - 2000): José Humberto Parra Aranzubia

  • (2000 - 2003): Octavio Celaya Ortiz

  • (2003 - 2006): Ricardo Humberto Vazquez Morales

  • (2006 - 2009): Raul Martiniano Contreras García

  • (2009 - 2012): Agustin Quiroz Murieta



Historio |


La unuaj loĝantoj de la regiono estis indiĝena tribo, la tiel nomataj papagaoj. Ili vivis de la kolekto de nutraĵoj kaj ĉasado kaj migris de unu loko al alia. Kun la veno de la jezuitaj misiistoj la vivo de la indiĝenoj ŝanĝiĝis. Poste ili formis loĝunuojn ĉe la bordoj de riveroj aŭ lagoj. En Sonoytag, hodiaŭ la ĉefurbo de la komunumo Sonoita la jezuitoj formis misiejan komunumon kun la nomo "San Marcelo Sonoytag" en la jaro 1694.


Sonoita dum la historio apartenis al diversaj komunumoj. Post la revolucio ĝi apartenis al la komunumo Caborca. Per la leĝo n-ro 136 de la 9-a de julio 1952 ekestis la komunumo Puerto Peñasco, prenante partojn de la komunumo Caborca. Al tiu komunumo Sonoita apartenis ĝis 1989. En tiu jaro en aŭgusto 1989 kreiĝas la komunumo General Plutarco Elías Calles.



Eksteraj ligiloj |



  • General Plutarco Elías Calles en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg