Julius Eduard Hitzig

























































Julius Eduard Hitzig

Julius Eduard Hitzig, bildigita de Adolph Menzel
Julius Eduard Hitzig, bildigita de Adolph Menzel

Persona informo

Naskonomo
Isaac Elias Itzig

Naskiĝo
la 26-an de marto 1780(nun 1780-03-26)
en Berlino, Prusio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)

Morto
la 26-an de novembro 1849 (69‑jara)
en Berlino, Flag of Prussia (1892-1918).svg Prusio (Germanio)

Tombo
Dorotheenstadt cemetery [#]

Lingvoj

germana lingvo [#]

Ŝtataneco

Germanio [#]

Alma mater

Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo [#]
Familio

Dinastio
Itzig family [#]

Idoj
Friedrich Hitzig [#]
Profesio

Profesio
Juristo, eldonisto, verkisto

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Julius Eduard HITZIG [hicik] (naskiĝinta la 26-an de marto 1780 en Berlino, mortinta la 26-an de novembro 1849 samloke) estis germana verkisto de krimistikaĵoj.



Vivo |


Hitzig iĝis en 1799 aŭskultatoro ĉe la registaro de Varsovio kaj en 1804 asesoro. Kiam la regado de la Prusoj finiĝis en Varsovio (1806) li iĝis privatulo en Potsdam kaj Berlino verkadante. Li tradukis la verkon »Chimie appliquée aux arts« (1808) de Jean-Antoine Chaptal kaj fondis en 1808 en la prusia ĉefurbo magazenon eldonistan. Poste li malfermis specialan librovendejon kaj - en 1810 - legadoĉambron en kunlaboro kun universitatanoj.


En 1815 li iĝis krima konsilisto ĉe la Ĉambra tribunalo, en 1827 direktoro de ties esplorejo sed retiriĝis en 1835.


Sian famon literaturan li komencis per la verkado de la rememoroj de Zacharias Werner (1823) kaj de E. T. A. Hoffmann (1823). En 1825 li fondis la fakgazeton »Zeitschrift für die Kriminalrechtspflege in den preußischen Staaten« kaj en 1828 la gazeton »Annalen der deutschen und ausländischen Kriminalrechtspflege«, kies kontinuigon sekurigis ekde 1837 von Demme kaj post 1845 von Schletter. Krome li eldonis »Gelehrtes Berlin« (1826; nova serio en 1834 fare de Büchner). Ekde 1842 Hitzig ĉefredaktistis ĉe la en Lepsiko eldonata gazeto »Preßzeitung«. Kune kun Willibald Alexis li eldonis plurvolumaĵon pri historiaj krimaj kazoj nomita »Neuer Pitaval«. Laŭ komisio de la amiko Adalbert von Chamisso li verkis ties biografion sub la titolo »Leben und Briefe von A. v. Chamisso« (1839–40). La individuecon de Hitzig karakterizis laŭdire la templa kavaliro Robert d'Heredon en la verko »Söhne des Tals« de Werner.



Fonto |



  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 386-387, kion oni legu interrete tie ĉi.


Eksteraj ligiloj |



  • Biografio ĉe NDB

  • Verkoj interrete















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg