Nestorio




Nestorio, greke Νεστόριος (naskiĝis ĉirkaŭ 386, mortis ĉirkaŭ 451), estis siria kristana estro de la 5-a jarcento. Li estis patriarko de Konstantinopolo kaj kredis kaj evoluigis doktrinon kiu portas sian nomon (nestorianismo), deklarata kiel herezo en la Koncilio de Efeso, kiu elpatriarkigis lin en 431. Nestorio forpasis en la dezerto de Libio inter 440 kaj 451.


Kiam li estis akuzita je herezo, liaj verkaĵoj estis malpermesitaj kaj amase detruitaj. Ĝi temis pri multnombra verkaro ĉefe pri predikoj, leteroj kaj kelkaj traktatoj dediĉataj al dogmaj temoj kiuj estis disputataj tiuepoke. Ankoraŭ konserviĝas la verkaĵo Bazaro de Heraklido de Damasko, kie li kritikas la starpunkto de Cirilo de Aleksandrio kaj, konsekvence, la finaj decidoj de la Koncilio.


Liaj sekvantoj, la nestorianoj, disvastigis la doktrinon en Azio, kreante gravan eklezion kiu etendiĝis ekde Barato ĝis Siberio. Post la apero de Islamo, multaj el tiuj kredantoj iĝis islamanoj aŭ estis masakritaj. Nuntempe ekzistas kongregacioj de tiu eklezio en Irako (Asiria Eklezio de la Oriento), Irano, Barato, Ĉinio, Usono kaj aliaj lokoj al kiu enmigris komunumoj de la menciitaj landoj.



Eksteraj ligiloj |


  • Javier Ibáñez Ibáñez. Nestorio kaj nestorianismo














Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg