Martisberg









































Martisberg

Blazono de Martisberg


Blazono de Martisberg

Martisberg


Martisberg
Kantono
Valezo
Komunumo(j)
Bettmeralp

Koordinatoj 

46°23′6″N 8°6′0″O  /  46.385°N, 8.1°O / 46.385; 8.1 (Martisberg)Koordinatoj: 46°23′6″N 8°6′0″O  /  46.385°N, 8.1°O / 46.385; 8.1 (Martisberg)
Nombro de enloĝantoj
19
Areo
3,01 km²
Alteco
1367 m super marnivelo
Poŝtkodo
3994

Mapo de Martisberg


Situa mapo de Martisberg







v  d  r


Information icon.svg



Martisberg estas ĝis fino de decembro 2013 komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la komunumo Bettmeralp de la Distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 19 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La komunumo Martisberg, kiu kun nur 19 loĝantoj estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Svislando, situas sur montoreraso ĉe la nordokcidenta flanko de la valo de Rodano en la Supra Valezo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Martisberg la setlejoj Glutte kaj Gassa.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,01 km², de kiuj 32,6% estas kovritaj de arbaro, 50,5% servas por agrikulturo kaj 1,7% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La iama komunumo Martisberg limis en nordo kaj oriento al Lax, en sudo al Grengiols, kaj en okcidento al Betten.



Trafiko |


Martisberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvoj kaj atingeblas nur pere de kurboriĉa flanka vojeto ek de Lax. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La plej proksima aliro al la publika transportreto estas la stacidomo de Lax en la valfundo en distanco de 3 kilometroj de la vilaĝo Martisberg.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Martisberg datiĝas el la jaro 1311 kiel Martisperg. Dum mezepoko Martisberg apartenis al la grafolando Mörel. En la jaro 1263 la episkopo de Siono kreis subvoktejon en Martisberg, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio de 1798, tial Maritsberg plejparte estis ekskludita de la oficoj de la Dekono Orienta Rarono. En la 19-a jarcento multaj loĝantoj elmigris al Argentino. En la 20-a jarcento la malkresko de la komunumo pludaŭris, tiel ke nuntempe malpli ol 20 personoj loĝas en Martisberg.[3]


Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la komunumo Martisberg estis kunigita kun la komunumo Betten al la nova komunumo Bettmeralp.



Vidu ankaŭ |


  • Martinsberg


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Philipp Kalbermatter: Martisberg en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-24)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Martisberg

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Martisberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg