Marmora urieto
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Marmora urieto


WO 2087 Marbled Murrelet.jpg


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birda klaso Aves

Ordo:

Ĥaradrioformaj Charadriiformes

Familio:

Aŭkedoj Alcidae

Genro:

Brachyramphus Brachyramphus

Specio:

Marmora urieto 'Brachyramphus marmoratus'
Johann Friedrich Gmelin 1789


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Marmora urieto









v  d  r


Information icon.svg



La Marmora urieto (Brachyramphus marmoratus) estas eta marbirdo de la familio de Aŭkedoj kiu loĝas en Norda Pacifiko. Ĝi estas nekutima membro de la familio de aŭkedoj, kiu nestumas malproksime interne en malnovaj arbaroj. Tiu nestokutimo en arboj ne estis konata ĝis kiam arbogrimpanto trovis idon en 1974. Oni supozas, ke la Marmora urieto, kune kun la tre rilataj Longbeka urieto kaj Mallongbeka urieto malpliiĝis laŭnombre lastatempe. Tiu malpliiĝo kaj ties asociado kun la Pacifikaj moderaj pluvarbaroj igis ilin blazonajn speciojn por la movado por konservado de arbaroj.




Enhavo






  • 1 Aspekto


  • 2 Kutimaro kaj reproduktado


  • 3 La Marmora urieto kaj homoj


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Aspekto |


La Marmora urieto estas eta (25 cm longa), fortika aŭketo kun maldika nigra beko. Ĝi havas pintajn flugilojn kaj plumaron variantan laŭ sezono. La nereprodukta plumaro estas tipe blanka sube kun nigraj krono, nuko, flugiloj kaj dorso. Inter nigra krono (kaj ĉirkaŭokulo) kaj nuko estas eta blanka parto kiu kunigas la du flankoj de la granda blanka gorĝomakulo. Tiam foje la limo inter blankaj kaj nigraj partoj ne estas klara, sed aspektas kvazaŭ marmoraj makuloj kaj de tie la nomo. Tiu birdo similaspektas kun sia plej parenca samgenrano, la Longbeka urieto. Fakte tiuj specioj estis konsiderata samspeciaj ĝis 1998. Ili estas preskaŭ samaj. Laŭ reprodukta plumaro, ambaŭ havas brunajn punktatajn korpon kaj vizaĝon. La longbeka urieto havas pli palan gorĝon kaj la Marmora urieto havas la blankan kolumon en vintra plumaro, kion ne havas la Longbeka. La Marmora urieto havas pli mallongan bekon kaj estas iom pli malgranda ol la Longbeka.



Kutimaro kaj reproduktado |




Ido de Marmora urieto


La Marmora urieto manĝas en maro kaj en pelagaj akvoj (ofte asociataj kun varmofluoj) kaj en protektitaj golfetoj. Ili manĝas ĉefe sablofiŝojn, kaj ankaŭ haringojn, kapelinojn kaj perkojn. Tiu birdo ne estas konata for de la marbordo de Pacifiko en Norda Ameriko, kaj ĉiu interna kaj orienta vidaĵo de Brachyramphus estas de la rilata parenco Longbeka urieto.


La reprodukta kutimaro de la Marmora urieto estas tre nekutima, ĉar malkiel marbirdoj for de ties genro ili ne nestumas en kolonioj, sed male ili nestumas en branĉoj de malnovaj koniferoj kiel okcidenta cugo, Sitka-piceo kaj Menzies-pseŭdocugo, tiom malproksime kiom 80 km interne. La ino demetas unu ovon sur amaseto el likeno aŭ musko sur tiuj branĉoj (pli mlaoften surgrunde). La ovo estas kovata dum unu monato kaj poste la ido estas manĝigata dum ĉirkaŭ 40 tagoj ĝis kiam la ido sendependiĝas kaj ekflugas al la maro neakompanata. Reprodukta sukceso estas malalta kaj multaj idoj mortiĝas.



La Marmora urieto kaj homoj |


La Marmora urieto estas konsiderata tutmonde minacata, kun konstato de malpliiĝo en sia teritorio dum la lastaj jardekoj. La plej danĝera minaco estas perdo de ĝia nestomedio pro malpliigo de arbaroj por homa loĝado, sed ankaŭ aliaj kialoj kiel predado de agloj kaj falkoj, homa ĝenado kaj plivarmigo de la ocenoj estas gravaj. La loĝantaro en Vaŝingtono, Oregono kaj Kalifornio estis listitaj kiel minacataj en 1992 de usona naturservo pro perdo de nestomedio, enretiĝo kaj oleoverŝado. La aliaj loĝantaroj (Alasko kaj Kanado) estas estantaj kontrolataj. La specio iĝis blazono por la barakto konservi ña malnovajn arbarojn laŭ la marbordo de Pacifiko el Kalifornio ĝis Alasko.



Referencoj |



  • BirdLife International (2005). Brachyramphus marmoratus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 08 May 2006. Endanĝerita

  • "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6


  • Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8


  • Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-20-2

  • "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6



Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Birdoj




  • Marmora urieto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Marmora urieto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Marmora urieto en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




  • Birdlife International pri la Marmora urieto

  • Usona servo pri Naturo kaj ejo pri la Marmora urieto

  • Pristudo pri la Marmora urieto de Laboratorio Redwood, USFS

  • Pristudo kaj Fotoj de Nestoj de Ekologia Naturcentro, ĉe Universitato Simon Fraser

  • IUCN Ruĝa Listo




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg