Spreitenbach estas urbo
komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 10568 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio |
La industria urbo Spreitenbach situas ĉe la suda bordo de la rivero Limato, kaj apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Zuriko.
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Spreitenbach limas en nordo al Würenlos, en nordoriento al Oetwil ĉe Limato, en oriento al Dietikon, en sudo al Bergdietikon, en sudokcidento al Bellikon kaj Remetschwil, kaj en nordokcidento al Killwangen.
Trafiko |
La urbo Spreitenbach atingeblas per busoj de la Zurika Trafikunio de Dietikon, kaj de lokaj buslinioj ek de la stacidomo Killwangen-Spreitenbach kaj de Vetingo kaj aliaj lokoj. La urbo ankaŭ disponas ankaŭ pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.
Ekonomio |
En Spreitenbach situas pluraj grandaj vendejcentroj, meblodomo de IKEA kaj aliaj antaŭurbaj grandvendejoj, kiuj estas la ĉefaj labordonantoj de la urbo.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Spreitenbach datiĝas el la jaro 1124 kiel Spreitenbachin.
En mezepoko la bienposedantoj en Spreitenbach estis diversaj monaĥejoj kaj la Kavaliroj de Schönenwerd. Ĉi-lastaj devis vendi siajn bienojn en la dua duono de la 13-a jarcento al la Monaĥejo Vetingo, kiu tiel fariĝis la ĉefa bienposedanto en la vilaĝo. La regado apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Spreitenbach fariĝis nun parto de la voktejo Dietikon en la Grafejo Baden. Ek de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝis la malfondo de la Helveta Respubliko Spreitenbach apartenis al la Kantono Baden, kaj ek de 1803 ĝi estas komunumo en distrikto Baden de Kantono Argovio.
Kiam en la jaro 1847 la unua sivsa fervojlinio estis konstruita, la civitanoj de Spreitenbach luktis, ke la linio pasu preter la vilaĝo Spreitenbach. Tial la stacidomo de Spreitenbach ankoraŭ hodiaŭ situas en la malgranda najbarvilaĝo Killwangen. En la jaro 1970 en Spreitenbach estis malfermita la unua grandvendejcentro kaj en la jaro 1974 sekvis dua ankoraŭ pli granda.
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo de la komunumo Spreitenbach
Vikifontaro|}}
La vikipedia komunejo
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Spreitenbach
Hausflagge des RAD mit Symbol Staatssekretär Konstantin Hierl schreitet auf dem Tempelhofer Feld die Front des RAD ab. Maifeier Berlin, 1. Mai 1934 RAD beim Straßenbau, 1936 RAD-Parade: „Der große Aufmarsch der 38.000 Arbeitsdienstmänner vor dem Führer auf dem Zeppelinfeld“, „Reichsparteitag der Arbeit“. Männer des RAD mit geschultertem Spaten vor Hitler im Auto, 6.–13. Sep. 1937 Reichsparteitag Nürnberg, Arbeitsdienst-Zeltlager mit Arbeitsmaiden, August 1939 Paramilitärischer Aufmarsch des Arbeitsdienstes, ca. 1940 Vormaliges RAD-Lager (4/224), Obermillstatt, um 1940 erbaut als Quartier für junge, zum Arbeitsdienst eingezogene Frauen, auch Bund Deutscher Mädel (BDM), die bei den Obermillstätter Bauern eingesetzt waren, 1950 Der Reichsarbeitsdienst ( RAD ) war eine Organisation im nationalsozialistischen Deutschen Reich. Das Gesetz für den Reichsarbeitsdienst wurde am 26. Juni 1935 erlassen. § 1 (2) lautete: „Alle jungen Deutschen beider...
Lago Tanganjiko Situo centra Afriko Ĉefaj fontoj Kalambo, Lufuko, Malagarasi kaj Ruzizi Ĉefaj elfluoj Lukugo Setlejoj Bujumbura, Kalemie Datenoj Koordinatoj 6° S , 30° O -6.3827777777778 29.615 782 Koordinatoj: 6° S , 30° O DEC Supermara alteco 782 m Surfaca areo 32 893 km² f5 Maksimuma longo 673 km f6 Maksimuma larĝo 72 km f7 Akva volumeno 18.900 km³ dep1 f8 Maksimuma profundo 1470 m f10 Averaĝa profundo 570 m f11 v • d • r Mapo de la lago Tanganjiko estas lago en orienta Afriko, inter Burundo, Kongo Kinŝasa, Tanzanio kaj Zambio. Ĝi apartenas al la Granda Rifto kaj estas unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj. Tanzanio (46%) kaj DRK (40%) havas la majoritaton de la lago. Ĝi havas longon de 673 km, areon de ĉ. 32.900 km² kaj maksimuman profundon taksatan je 1470 metroj; pro tiu ĉi granda profundo ankaŭ ĝia volumeno estas sufiĉe granda, 18.900 km³. Oni konsi...
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...