Sciuro


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sciuro


Griza Sciuro, Sciurus carolinensis

Griza Sciuro, Sciurus carolinensis


Biologia klasado






















Regno:

Animaloj

Filumo:

Ĥorduloj

Klaso:

Mamuloj

Ordo:

Ronĝuloj

Familio:

Sciuredoj




Genro


Sciurus
Linnaeus, 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Sciuro









v  d  r


Information icon.svg





Sciurus vulgaris


Sciuro (Sciurus) estas genro de malgrandaj mamuloj el la ordo de ronĝuloj, grupo sciuromorpha (sciuro-formaj, sciuro-similaj), familio sciuredoj. Ili vivas sur arboj, havas longan voston kaj hartufojn ĉe la oreloj, kutime rustkolorajn.


Feloj de ordinara sciuro, Sciurus vulgaris, eventuale de aliaj sciurspecioj (mallonga, delikata ruĝbruna ĝis nigrabruna hararo) estas uzataj en peltindustrio.


La cindrogriza sciuro (Sciurus carolinensis) estas specio loĝanta en Usono kaj enigita en Brition kaj en kontinentan Eŭropon, kie ĝi minacas la indiĝenan rufan sciuron (Sciuro vulgaris). Sciurus carolinensis pli prosperas en la biotopo kaj tiel forpuŝas Sciuro vulgaris-n. Nun en Britio asocioj provas savi la indiĝenan rufan sciuron .


Listo de la specioj en la genro Sciurus:



  • specio : rufa sciuro - Sciurus vulgaris
    • subspecio : siberia rufa sciuro - Sciurus vulgaris varius


  • specio : kurtorela kurtorela - Sciurus anomalus

  • specio : cindrogriza sciuro - Sciurus carolinensis

  • specio : socia sciuro - Sciurus socialis

  • specio : variema sciuro - Sciurus variegatoides

  • specio : griza sciuro - Sciurus griseus

  • specio : grandorela sciuro - Sciurus aberti

  • specio : vulpa sciuro - Sciurus niger

  • specio : ŝanĝa sciuro - Sciurus granatensis

  • specio : ruĝeta sciuro - Sciurus ignitus

  • specio : venezuela sciuro - Sciurus flammifer

  • specio : ruĝventra sciuro - Sciurus igniventris




Enhavo






  • 1 Slango


  • 2 Proverbo


  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Slango |


En Esperanta slango la vorto sciuri signifas kolekti amikojn kiel sciuroj kolektas avelojn.




Proverbo |


Ekzistas proverboj pri sciuro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:[1]









  • Citaĵo

     Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo. 







  • Citaĵo

     Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo. 



Referencoj |





  1. Lernu




Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Zoologio



  • http://www.tunturisusi.com/orava

  • http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3932943.stm




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg