Provincoj de Prusio





Provincoj de Reĝlando Prusio, 1815–1918 |




Provincoj de Prusio dum la Germana Imperiestra Regno


La Reĝlando Prusio ricevis post la Viena Kongreso en 1815 administracian reformon kaj estis dividita en 10 provincojn. La provincoj estis siavice subdividitaj en distriktarojn (Regierungsbezirke) kaj tiuj en distriktojn (Landkreise). En 1822, la du ĉe-rejnaj provincoj estis kunigitaj en unu provincon, kaj ekde tiam Prusio havis jenajn 9 provincojn (inter krampoj la ĉefurbo):




  1. Brandenburgio, Provinz Brandenburg (Potsdam)


  2. Orienta Prusio, Provinz Ostpreußen (Königsberg)


  3. Okcidenta Prusio, Provinz Westpreußen (Danzig)


  4. Pomerio, Provinz Pommern (Stettin)


  5. Silezio, Provinz Schlesien (Breslau)


  6. Poznano, Provinz Posen (Posen)


  7. Rejna Provinco, Rheinprovinz (Koblenz), kreita en 1822 el:


    1. Provinco Jülich-Kleve-Berg (Köln)


    2. Provinco Grandduklando Malsupra Rejno, Provinz Großherzogtum Niederrhein (Koblenz)




  8. Provinco Vestfalujo, Provinz Westfalen (Monastero)


  9. Saksio, Provinz Sachsen (Magdeburg)


Prusio estis membro-ŝtato en la Germana Federacio. Tio tamen ne validis por la plej orientaj provincoj: Orienta Prusio, Okcidenta Prusio kaj Posen. Nur la aliaj 6 apartenis al la teritorio de la Germana Federacio.


En 1829, Orienta kaj Okcidenta Prusio estis kunigitaj en unu provincon, Provinco Prusio (ĉefurbo Königsberg), sed en 1878 denove disigitaj al du.


Post la Germana Milito de 1866 Prusio aneksiis la reĝlandon Hanovro, la elektoprinclandon Hesio, la duklandon Nasaŭo, la duklandojn Ŝlesvigo kaj Holstinio kaj la liberan urbon Frankfurto ĉe Majno. El tiuj teritorioj estis formitaj tri novaj provincoj:




  1. Hanovro, Provinz Hannover (Hannover)


  2. Hesio-Nasaŭo, Provinz Hessen-Nassau (Kassel)


  3. Ŝlesvigo-Holstinio, Provinz Schleswig-Holstein (Kiel, 1879–1917 Schleswig)


Ekde tiam Prusio do havis 12 provincojn. Tiu divido restis stabila ĝis la fino de la reĝlando en 1918.



Provincoj de Libera Ŝtato Prusio, 1918–1945 |




Provincoj de Prusio dum la Vajmara Respubliko, de 1922 ĝis 1928


Post la fino de la Unua Mondmilito en 1918, Prusio devis fordoni plurajn partojn el sia teritorio:



  • La nordo de Ŝlesvigo-Holstinio ("Norda Ŝlesvigo") iĝis parto de Danio.

  • Parto de la Rejna Provinco iĝis parto de Belgio.

  • Preskaŭ la tutan provincon Poznano Prusio devis doni al Pollando.

  • La plej grandan parton de Okcidenta Prusio ricevis Pollando kaj la Libera Urbo Dancigo.


Kelkaj pliaj ŝanĝoj okazis dum la tempo de la Vajmara Respubliko kaj la Libera Ŝtato Prusio (1918-1945).



La iamaj prusiaj provincoj hodiaŭ |




Mapo de nunaj federaciaj landoj de Germanio kiuj situas tute aŭ preskaŭ tute en la limoj de la iama Reĝlando Prusio


Listo de provincoj de Reĝlando Prusio, kaj la hodiaŭa aparteno de ilia teritorio, proksimume:




  1. Provinz Brandenburg –> federaciaj landoj Brandenburgio, Berlino; Flago-de-Pollando.svg Pollando


  2. Provinz Ostpreußen –> Flago-de-Pollando.svg Pollando, Flago-de-Litovio.svg Litovio, Flago-de-Rusio.svg Rusio


  3. Provinz Westpreußen –> Flago-de-Pollando.svg Pollando


  4. Provinz Pommern –> federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio; Flago-de-Pollando.svg Pollando


  5. Provinz Schlesien –> Flago-de-Pollando.svg Pollando


  6. Provinz Posen –> Flago-de-Pollando.svg Pollando


  7. Rheinprovinz –> federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio, Rejnland-Palatinato, Sarlando; (Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio)


  8. Provinz Westfalen –> federacia lando Nordrejn-Vestfalio


  9. Provinz Sachsen –> federaciaj landoj Saksio-Anhalto, Turingio


  10. Provinz Hannover –> federacia lando Malsupra Saksio


  11. Provinz Hessen-Nassau –> federacia lando Hesio


  12. Provinz Schleswig-Holstein –> federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio; (Flago-de-Danio.svg Danio)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg