Józef Beck

Multi tool use

Józef Beck dum la parolado en Sejmo la
5-an de majo 1939
Józef BECK [JUzef BEK] (n. la 4-an de oktobro 1894 en Varsovio - m. la 5-an de junio 1944 en Singureni, Rumanio) estis pola diplomato, oficiro, ministro pri eksterlandaj aferoj inter 1932 kaj 1939, unu el la plej fideblaj kunlaborantoj de Jozefo Pilsudski. Li provis elkonstrui amikajn rilatojn al Germanio kaj Sovetunio, dumtempe rezervis la alianciĝon kun Francio kaj Rumanio.
Li batalis en la unua mondmilito kontraŭ la cara Rusio, poste laboris en diversaj postenoj en Pollando. Li iĝis en 1926 kabineta gvidanto de marŝalo Pilsudski, poste ekde la 2-a de novembro 1932 ministro pri eksterlandaj aferoj. Li reprezantis starpunkton en la ekstera politiko, kiu estis minaca nek al Sovetunio, nek al Germanio. Li provis samtempe fortigi aliancajn rilatojn de Pollando. Aŭtune 1938 kaj printempe 1939 li forte kontraŭis postulojn de Germanio rilate al Dancigo kaj eksterteritoria aŭtoŝoseo tra pola Pomerio al Orienta Prusio kontraŭ kiu Germanio promesus plilongigi la aliancon de 10 ĝis 25 jaroj. Tion pruvas lia fama parolado en Sejmo la 5-an de majo 1939:
- "Mi aŭdas la proponon ke Germanio ekokupu Dancigon dum kiam al nia propono, transdonita la 26-an de marto pri komuna garantiigo kaj de ekzisto, kaj de rajtoj de la Libera Urbo mi ne ricevis respondon, kaj mi ekscias sekve, ke oni opinias ĝin rifuzo de la traktado - do mi devas starigi al mi demandon: kio okazas? Ĉu temas pri libereco de germanaj Danciganoj, kiu ne estas minacata, aŭ pri prestiĝaj aferoj, aŭ pri forpuŝo de Pollando for de Balta Maro, de kiu esti forpuŝita Pollando ne permesos! (..) Paco estas kvalito valora kaj dezirata. Nia generacio, sangumita dum militoj, certe meritas la pacon. Sed paco, kiel ĉiuj aferoj de ĉi tiu mondo havas sian prezon, altan, sed mezureblan. En Pollando ni ne konas la nocion pri paco kontraŭ ĉiu prezo. Ekzistas nur unu afero en vivo de homoj, nacioj kaj ŝtatoj, kiu estas preze netaksebla: tiu afero estas honoro."
Post kiam Germanio okupis en marto de 1939 parton de Ĉeĥoslovakio, Beck akiris por sia lando la diskutitan limregionon de Tešín kaj en la 6-a de aprilo subskribis aliancan traktaton kun Britio. Pro tiu traktato paŝis Britio en la duan mondmiliton, post kiam la germanoj atakis Pollandon. Kiam la germanoj kaj sovetoj dividis Pollandon, Beck estis internita en Rumanio, kie li mortis en 1944.
En majo 1991 lia kadavro estis transportita al Pollando kaj enterigita ĉe la tombejo Powązki.
Józef Beck estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
vxNqA1E7D
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valadolido (apartigilo). Koordinatoj: 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Valadolido hispane: Valladolid urbo Valadolido Flago Blazono Oficiala nomo: Valladolid Ŝtato Hispanio Duoninsulo Iberio Regiono Kastilio kaj Leono Provinco Provinco de Valadolido Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua Rivero Pisuergo Situo Valadolido - alteco 698 m s. m. - koordinatoj 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Areo 197,91 km² (19 791 ha) Loĝantaro 316 564 ( 2007 ) Denseco 1 599,54 loĝ./km² Horzono MET (UTC+1) - somera tempo MET (UTC+2) Poŝtkodo 47001-47016 Telefona antaŭkodo 983 ...