Morogoro









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Morogoro.




Morogoro


Morogoro estas urbo en Tanzanio kaj ĉefurbo de regiono Morogoro (svahile Mkoa wa Morogoro). Ĝi situas en la sudaj altejoj de la lando, ĉirkaŭ 190 km okcidente de Daresalamo. La urbo havas iom pli ol 100.000 loĝantojn, ĝia aglomeraĵo ĉirkaŭ 200.000.


Ĝiaj koordinatoj estas 6°49′15″S 37°40′4″O  /  6.82083°S, 37.66778°O / -6.82083; 37.66778 (Morogoro)Koordinatoj: 6°49′15″S 37°40′4″O  /  6.82083°S, 37.66778°O / -6.82083; 37.66778 (Morogoro).


Grava fervoja linio ligas la urbon al Daresalamo kaj al la internaj partoj de la lando.


Montaro Uluguru, sude de la urbo, portas praarbarojn, kiujn oni taksas inter la plej aĝajn sur Tero, kun aĝo de ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj.



Kuriozaĵo |


La sonkasedo la vojo de Ĝanfranko surhavas la svahilan kanton "la ŝipestro de Morogoro", en traduko de Renato Corsetti kaj Nino Vesela.










Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo