Ekstermejo






La germana mortkoncentrejo Auschwitz-Birkenau


Ekstermejo (germane: Vernichtungslager) - ankaŭ nomata mortkoncentrejo (Todeslager) aŭ pereigejo - estas tiu speco de koncentrejo, kie oni celas tuj mortigi la tie alveturigitajn homojn. Organizitaj de Germanio tiam nomata Tria Regno dum la Dua Mondmilito. Ili funkciis de decembro 1941 ĝis januaro 1945, kadre de la programo "fina solvo" pri la juda afero.




Enhavo






  • 1 Ekstermado


  • 2 Bibliografio


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Ekstermado |


Germana ekstermado en okupata Pollando rilate al ties civitanoj estis triobla: biologia, ekonomia kaj kultura, ekz. prirabo de la Nacia Muzeo en Varsovio. Hitler la 23-an de majo 1939 prezentante dum konferenco kritikan ekonomian situacion de Nazia Germanio kaj serĉante solvon konstatis: Sen invado en fremdajn landojn aŭ rabo de fremdula havaĵo tio ne eblas. Dekreto ordonanta rabadon de kulturaj heredaĵoj el la 6-a de decembro 1939 ŝajnigis ties "sciencan" naturon - esplorado de spirito de hindgermanaj popoloj.


Genocido realigata en ekstermejoj estis parto de la politiko de Hitlera Germanio, serve de biologia neniigo de la juda de la juda nacio, konata kiel holokaŭsto, kaj ankaŭ likvido de ciganoj. En kelkaj kazoj ekstermejoj estis koncentrejoj, kie oni profitis sklavan laboron de malliberuloj.


La plej granda ekstemejo estis Birkenau, filio de la koncentrejo Aŭŝvico. Aliaj ekstermejoj estis Treblinka, Sobibór, Bełżec, Kulmhof, kaj en malpli granda skalo Majdanek. Al pereigejoj estas enkalkulata koncentrejo en Mały Trościeniec, apud Minsko en Belorusio.


Genocidan programon germanoj realigis ankaŭ ene de judaj getoj kaj simplaj koncentrejoj.



Bibliografio |




  • Eksterminacja ludności w Polsce w czasie okupacji niemieckiej 1939-1945 (Eksterminado de loĝantaro en Pollando dum la germana okupado 1939-1945), Wydawnictwo Zachodnie, Poznań 1962, p. 315 - el la serio Germanaj krimoj en Pollando.

  • Tadeusz Kułakoski, Dokumenty dotyczące eksterminacji kultury polskiej (Dokumentoj pri ekstermino de la pola kulturo), p. 213-243, en: Najnowsze dzieje Polski. Materiały i studia z okresu II wojny światowej, PWN, Warszawa 1957, p. 366



Vidu ankaŭ |



  • Wannsee-konferenco

  • Naziaj koncentrejoj

  • Unua amasa transporto al koncentrejo Aŭŝvico

  • Sonderkommando

  • Einsatzgruppen

  • Operaco Reinhardt

  • Granda Kampanjo

  • Porajmos

  • Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj

  • Eksterordinara Ekstermiga Agado

  • Intelektul-kampanjo


  • Koncentrejo Dachau (en Germanio)

  • Granda teroro

  • Holodomoro

  • NKVD-ordono n-ro 00485

  • Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Germanaj Naziaj Koncentrejoj kaj Ekstermejoj

  • Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ civitanoj de Dua Pola Respubliko



Eksteraj ligiloj |




  • Niemieckie obozy na ziemiach okupowanej Polski w latach 1939–1945 Germanaj koncentrejoj en teritorio de okupata Pollando en la jaroj 1939-1945) truthaboutcamps.eu


  • Ośrodki (obozy) zagłady Centroj de ekstermo, ŻIH (Juda Historia Instituto en Varsovio)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg