Andreo Karlostado
















































Andreas Bodenstein
(1486-1541)


theologus Germanicus
theologus Germanicus

Persona informo

Naskiĝo

1486
en Karlstadt, Flago-de-Germanio.svg Germanio

Morto

24-a de decembro 1541
en Bazelo, Flago-de-Svisio.svg  Svislando

Mortokialo

pesto [#]

Religio

katolika eklezio [#]

Lingvoj

latina lingvo • Fru-nova altgermana lingvo • Mezaltgermana lingvo [#]

Ŝtataneco

Germanio [#]

Alma mater

Universitato de Erfurto
Universitato de Kolonjo
Universitato de Wittenberg
Profesio

Profesio
teologo • Protestanta reformisto • universitata profesoro [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Andreas Karlstadt (1486-1541) (* Karlstadt, en la 1486 - Bazelo, en la 24-a de decembro 1541) estis germana teologo kaj reformisto.


En1510, li ricevis la diplomon pri Doktoriĝo en Teologio post studi en Erfurto kaj Kolonjo. En tiu sama jaro li fariĝis arkidiakono kaj direktoro de la departemento pri teologio. En 1511, li fariĝis kanceliero de la Universitato de Wittenberg. En 1515-1516 li studis en Romo, kie li duoble diplomiĝis pri kanonikeco kaj civila juro (utriusque juris) en la Universitato La Sapienza.


Antaŭ ol 1515, Karlostado estis proponanto de ia modifita skolastikismo. Li estis sekulara klerikulo sen ajna ligilo al monaĥa ordeno. Liaj kredoj ŝanĝiĝis dum sia restado en Romo, kie li mencias esti vidinta larĝaskala koruptado en la Romia Katolika Eklezio, kaj per dokumento datita je la 16-a de septembro 1516 li skribis serion da 151 tezoj. En 1519, Johannes Eck (1486-1543)[1]defiis Karlostadon al Debato en Lepsiko, kie Lutero ankaŭ partoprenis.


En la 15-a de junio 1520, la papo Leono la 10-a publikigis la buleon "Exsurge Domine"[2] minacante Luteron kaj Karlostadon per la ekskomuniko, krom kondamni plurajn el iliaj tezoj. La du reformistoj restis firmaj, kaj la ekskomuniko venis kun la papa buleo Decet Romanum Pontificem[3], en la 3-a de januaro 1521.


Post la Dieto de Worms (inter januaro kaj majo 1521), kaj dum Lutero kaŝiĝis en la Kastelo Wartburg, Karlostado laboris favore al la Reformacio en Wittenberg. En la kristnaska tago de la jaro 1521, li realigis la unuan reformitan servon pri komunio. Li ne levis la elementojn de la komunio, uzis sekularajn vestaĵon dum la meso, kaj forigis ĉiujn referencojn pri sinofero el la tradicia meso. Li laŭte parolis germane anstataŭ latine la vortojn de la institucio: "Ĉi tiu estas mia korpo ..." kaj malakceptis la konfeson kiel antaŭkondiĉo por la komunio, kaj permesis al la komuniantoj mem preni tiel la panon kiel la vinon dum la religia servo.


Komence de januaro 1522, la konsilio de la urbo Wittenberg rajtigis la forigon de la bildaro el la preĝejoj kaj konfirmis la ŝanĝojn enkondukitajn de Karlostado dum la kristnasktago. En la 19-a de januaro Karlostado edziĝis al Anna von Mochau, dekkvinjara filino de malriĉa nobelulo. En la 20-a de januaro, la imperia registaro kaj la papo ordonis al Frederiko la Saĝa, elektisto de Saksio, malfari la ŝanĝojn. Frederiko ordonis la restarigon al la katolika formo, sed en letero al la Konsilio de Wittenberg, li nepre elmontris sian kompaton rilate al Karlostado.




Enhavo






  • 1 Verkoj


  • 2 Literaturo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Referencoj





Verkoj |





  • Defensio Ioan. Eckii Contra Amarvlentas D. Andreae Bodenstein Carolstatini ... - 1518


  • Contra D. Jo. Eckium ... apologeticae propositiones pro ... Martino Luther - 1518


  • Epitome Andreae Carolostadii de impii iustificatione, quam non male ad ... - 1519


  • Epitome Andree Carolostadij De impij iustificatione, quam non male ad ... - 1519

  • Sobre o cânone das escrituras (em Latim, 1520; em alemão, 1521-2)


  • De Canonicis Scripturis Libellus - 1520


  • Verba Dei Quanto candore & qu(am) syncere praedicari, quantaq(ue ... - 1520


  • De Coelibatu monachatu et viduitate - 1521


  • Von Gelübdten Underrichtung - 1521

  • Vom Abtuhung der Bilder, (Sobre a abolição das imagens, 1522)


  • ubmcar - 1522


  • Byt vnd vermanu(n)g an Doctor Ochßenfart Endreßen Boden. Von Carolstatt - 1522


  • Propositiones Wittembergae vira voce tractatae, in hocque pleraeque aeditae ... - 1522

  • Predig zu Wittenberg von Empfahung des hailigen Sacraments - 1522


  • Missa de nuptiis Andrea Carolostadii - 1523

  • Letero el la Komuneco de Orlamünde al la popolo de Allstedt, pri kiel la kristanoj devas batali, (Wittenberg: 1524).


  • Vrsachen das Andreas Carolstat ain zeyt still geschwigen, Vonn rechter ... - 1524

  • Von dem Sabbat und gebotten Feyertagen - 1524

  • Von Engelen vnd Teüf-felen ein Sermon - 1524

  • Vom dem Tauff (Pri la baptismo)




Literaturo |



  • Personensuche

  • Virtual International Authority File

  • WorldCat Identities

  • Allgemeine Deutsche Biographie

  • Neue Deutsche Biographie

  • Bibliothèque Nationale de France

  • Melchior Adam


  • Mennonitisches Lexikon Volume V



Vidu ankaŭ |




  • Johann von Staupitz (1465-1524)


  • Nikolaus von Amsdorf (1483-1565)


  • Johannes Eck (1486-1543)[1]


  • Gerhard Westerburg (1490-1558)[4]


  • Thomas Müntzer (1490-1525)[5]


  • Melchior Hofmann (1495-1543)[6]


  • Heinrich Bullinger (1504-1575)[7]


  • Ludwig Haetzer (1500-1529)[8]


  • Adamo Karlostado (1528-1577)



Referencoj |




  1. 1,01,1Personensuche


  2. Leviĝu, Sinjoro.


  3. Apartenas al Roma Pontifiko.


  4. Personensuche


  5. Personensuche


  6. Personensuche


  7. Personensuche


  8. Gameo














Portala ikono
Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg