Sunao
Parto de serio Islamo |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Korano • Sunao • Ŝario |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
Sunao (arabe السنة, moro, kutimo, tradicio) estas komuna nocio por la ortodoksaj tradicioj de la islamo.
Pri la sunao (vivo, ago, eldiro) de Mohamedo (kaj de liaj lernantoj) sciigis liaj kunuloj. Tiuj sciigoj – kiujn oni nomas haditoj – estis transdonitaj dum generacioj per fideblaj personoj (arabe isnad) kaj estis surskribitaj (en hadito-kolektaĵoj) nur en la 9-a jarcento, 200 jarojn post morto de Mohamedo. La atesto de la kunuloj de Muhammad, kiel ĝi estis paŝata tra ĉenoj de fidindaj rakontistoj (isnad), estis la bazo de disvolviĝinta islama tradicio. El la tradicioj (hadito) de la vivo de Muhammad kaj de liaj kunuloj eliras la islama vivmaniero (sunao), la kondutregularo (ŝario) kiun ĝi postulas kaj la jurfilozofio (fikho) laŭ kiu islamaj komunumoj estu regulataj.
La – por la islamanoj – aŭtentikajn kaj laŭleĝan du volumojn oni nomas Sahih al Buĥari (Aŭtentikaĵoj de Buchari (mortis 870)), same Sahih Muslim (Aŭtentikaĵo de Muslim (mortis 875)).
La sekvantoj de la sunao, la sunaanoj, estas la plej granda religio kun pli ol 1,1 milliardoj da homoj sur la mondo, antaŭ la katolikoj kun unu miliardo da sekvantoj. La Sunao estas grava por ĉiu muslima grupo kiel deviga fonto. La skismo inter la ŝijaanoj kaj ĥaridjitoj (pli poste nomata sunaanoj) okazis pro disputo pri principoj de posteumo (sukcedo) de Mohamedo en gvido de la muslima komunumo (ummao).
Inter la sunaanoj ekzistas kvar rekonataj tradicioj por interpretado de Sunao.
Tiuj kvar t.n. jurlernejoj (arabe ~ Madhhab) estas agnoskitaj de la sunaana plimulto kiel verkredaj.
La kvar imamoj de tiuj madhaboj estas Malik ibn Anas, Ahmad ibn Hanbal, Asch-Schafi'i kaj Abu Hanifa.
Vidu ankaŭ |
- Mahometo
- Surao
- Islamaj terminoj
- La Nomoj de Dio en Islamo
- ŝijaismo