Islama Ŝtato
































Islama Ŝtato
(Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio)

arabe: الدولة الاسلامية في العراق والشام
Mem-deklarita kaliflando



Oficiala nomo: Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio

Parto de

Azio

Ĉefurbo

Ar-Raka

Deklaro de la Islama Ŝtato de Irako

2006




Mapo de Islama Ŝtato en malhelgriza


Mapo de Islama Ŝtato en malhelgriza



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Islamic State of Iraq and the Levant


Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (arabe: الدولة الاسلامية في العراق والشام aŭ ad-dawla al-islāmiyya fi-l-ʿirāq wa-š-šā, ankaŭ konata kiel Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, aŭ Islama Ŝtato), kaj simplnomas IŜIL, IŜIS, kaj Daiŝo (en arabe داعش, Dāʿiš [ˈdaːʕiʃ]) kiel insulta nomo de kontraŭuloj estas ĝihada grupo, kiu okupas regionojn en Irako kaj Sirio. Ĝin oni fondis en aprilo 2013. Eksa estro de Al-Kaida en Irako, Abu Bakr al-Baghdadi, gvidas la organizacion[1].


Ĉirkaŭ la 11-a de junio 2014 tiuj ĝihadistoj konkeris areojn de la nordo de Irako, inter kiuj la urbon Tikrit kaj grava naftorafinejo Bajĝi, survoje al Bagdado. La ŝijaistoj kontraŭreagis kaj rekrutis volontulojn kaj sendis la irakan armeon por haltigi la avancojn de la NIIS, kiu siavice ekkontrolis landlimajn areojn kun Sirio kaj aliaj landoj.


La Islama Ŝtato de Irako estis la respondeculo de la morto de miloj da irakaj civitanoj, samkiel de anoj de la iraka registaro kaj ĝiaj internaciaj aliancitoj. Danke al la militista subteno de Usono, la registaro de Nuri al-Maliki, la grupo suferis plurajn retroirojn, inkluzive de la forpaso de Raŝid al Baghdadi, sed la organizo renoviĝis dum la Siria enlanda milito, eknomiĝante Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. La sekva kaj nuna gvidanto, Abu Bakr al-Baghdadi, rompis la rilatojn kun Al-Kaida kaj deklaris, en 2014, la sendependiĝon de sia grupo kaj sian suverenecon super Irako kaj Sirio.


La 29-an de junio 2014, la grupo memproklamis esti tutmonda kaliflando sub la nomo “Islama Ŝtato”[2][3], kaj Abu Bakr al-Baghdadi estis nomita sia kalifo[4]. Kiel kaliflando, ĝi pretendas religian, politikan kaj militan aŭtoritaton sur ĉiuj islamanoj tra la mondo kaj, ke la legaleco de ĉiuj emirlandoj, grupoj, ŝtatoj kaj organizoj devenas senvalora pro la etendiĝo de la aŭtoritato de la kalifo kaj la alveno de siaj tropoj en liaj areoj"[5][6].


La organizon karaktetizas la kruda kaj akra interpreto de Islamo kaj ĝia bruta perforto kontraŭ la ŝijaanoj, ĉar ĝiaj membroj estas sunaanoj. Ĝia celo deklarita estas etendiĝi al Jordanio, Israelo, Palestino, Libano, Kuvajto, Turkio kaj Kipro.



Vidu ankaŭ |


  • Milito kontraŭ la Islama Ŝtato


Referencoj |





  1. Profile: Islamic State in Iraq and the Levant (ISIS) (angle). BBC (2014-06-16).


  2. Lawrence, Jessica. Iraq crisis: Could an ISIS caliphate ever govern the entire Muslim world? (angle). ABC News (2014-07-02).


  3. What does ISIS' declaration of a caliphate mean? (angle). Al Akhbar English. Alirita 2014-11-25.


  4. Withnall, Adam. Iraq crisis: Isis declares its territories a new Islamic state with ‘restoration of caliphate’ in Middle East Militants name Abu Bakr al‑Baghdadi as Caliph as experts say move represents ‘new era of international jihad’ (angle). The Independent (2014-06-30). Arkivita el la originalo je 2016-05-08. Alirita 2014-06-29.


  5. Roggio, Bill. ISIS announces formation of Caliphate, rebrands as 'Islamic State' (angle). Long War Journal (2014-06-29).


  6. Abu Bakr al-Baghdadi: The man who would be caliph (angle). The Week (2014-09-13). Arkivita el la originalo je 2016-04-16. Alirita 2014-12-07.

















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg