Sinmortigo







La morto de Seneko (1684), pentraĵo de Luca Giordano, priskribante la memmortigon de Seneko la pli juna en Antikva Romo.


Sinmortigo estas la ago mortigi sin (t.e. meti finon al sia vivo), ĉu vole aŭ ne vole. Laŭ PIV, suicido estas "la ago mortigi sin propravole, propradecide, ne akcidente". En kutima uzo, sinmortigo pli ofte signifas la pli fakan/juran terminon suicido, kaj estas uzata en ĉi tiu artikolo kiel sinonimo. Kiel sinonimo ekzistas ankaŭ memmortigo.


Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj. Personoj provantaj aŭ sukcesantaj je sinmortigo kutime antaŭpretigas klarigan noton. Tio uitlas ĉefe por diskonigi la tialojn kaj por eviti eraran kulpigon de senkulpulo.


Sinmortigo estas ofte farita kiel rezulto de deprimo, kies kaŭzo ofte estas atribuata al psika malsano kiaj ekdeprimo, dupolusa obstrukco, skizofrenio, emocie malstabila personeca perturbo,[1]alkoholismo, aŭ droguzado.[2] Stresigaj faktoroj kiaj financaj malfacilaĵoj aŭ poblemoj ĉe interpersonaj rilatoj ofte ludas gravan rolon. Klopodoj por eviti suicidon estas limigo de aliro al pafarmiloj, traktado de mensaj malsanoj kaj droga misuzado, kaj plibonigo de ekonomia situacio. Kvankam krizaj telefonejoj estas komunaj en multaj landoj, estas malmulta pruvaro pri ties efiko.


Por ke sinmortigon oni povu nomi plenrajte "sinmortigo", morto devas esti kerna elemento, kaj celo, de la ago, ne nur ia sekvo de ĝi. Tial, bombhomon oni rigardas, depende de la vidpunkto, jen speco de bombo, jen martiro, sed ne kiel tipan sinmortiganton. Aliflanke, religioj kaj leĝaroj kutime ne proskribas tradician martirecon.




Enhavo






  • 1 Opinioj


  • 2 Statistikoj


  • 3 Kaŭzoj


  • 4 Metodoj


    • 4.1 Sinbruligo


      • 4.1.1 Gravaj sinbruligoj






  • 5 Verkoj pri sinmortigo


  • 6 Sinmortigo en beletro


  • 7 Famaj sinmortigintoj


  • 8 Lingva noto


  • 9 Famaj lokoj konataj pro sinmortigoj tieaj


  • 10 Bibliografio


  • 11 Vidu ankaŭ


  • 12 Eksteraj ligiloj


  • 13 Referencoj





Opinioj |


Laŭ kelkaj, necesas esti kuraĝa por mortigi sin; laŭ aliaj, nur malkuraĝuloj sin mortigas, nekapablaj alfronti la vivon. Aliaj personoj pli facile komprenas la sinmortigon de tiu, kiu preferas morti libere, ol vivi sklave.


Por mortigi sin ne necesas klaraj konceptoj pri "vivo" kaj "morto" (ankaŭ ne, cetere, por vivi trankvile, feliĉe kaj kvazaŭ senkonscie). Ofte sufiĉas motivo (subjektiva), kio ne nepre identas kun kaŭzo (objektiva).


Oni povus argumenti kontraŭ sinmortigo, ke ĝi ne necesas, ĉar, se oni faras nenion, la rezulto fine estos precize la sama (t.e. morto). Sed tre ofte temas ne pri tio ke sinmortigonto ne volus vivi, sed ke li trovas vivadon tro suferiga kaj tial preferas fini ĝin anticipe. Aliflanke, ankaŭ sinmortigo, kiel ĉiu ajn homa decido aŭ ago, vola aŭ ne, estas parto de la homa vivo mem.


Vidoj pri suicido estis influitaj de ampleksaj ekzistadismaj temoj kiaj religio, honoro, kaj la signifo de vivo. La Abrahamaj religioj tradicie konsideras suicidon kiel ofendo al dio pro la kredo je la sankteco de vivo. Dum la epoko de samurajoj en Japanio, seppuku estis respektita kielrimedo de elaĉeto pro malsukceso aŭ kiel formo de protesto. Sati, nuna eksterleĝa praktiko, esperis, ke vidvinoj turnu sin al sinbruligo sur la fajro produktita por la funebro de ŝia mortinta edzo, ĉu vole aŭ laŭ premo fare de la familio kaj de la socio.[3]


Suicido kaj klopodita suicido, iam krime konsiderata kaj punebla, estas tio jam ne plu en plej okcidentaj landoj. Kvankam ĝi pluestas delikto en multaj landoj. En la 20a kaj 21a jarcentoj, suicido en la formo de sinbruligo estis uzita rare kiel rimedo de protesto, kaj kamikazo kaj suicida bombado estis uzita foje kiel milita aŭ terorisma taktiko.[4]



Statistikoj |



  • En 2001, 2.500 tajvananoj mortigis sin. El ili, 18 (t.e. 0.72 %) estis (ge)patroj, kiuj kunmortigis ankaŭ siajn (ge)filojn (trioble pli da ĉi tiaj kazoj ol en Usono). En 2003, 3.053 tajvananoj mortigis sin, je averaĝo de po 8 ĉiutage, aŭ de po 1 ĉiun trian horon. Estas po 14,1 sinmortigoj por ĉiu centmilo da homoj.

  • En Azio, plej multe oni sin mortigas en Japanio, kun po 25 por ĉiu centmilo. En 2003, mortigis sin 32.082 japanoj, t.e. po 87 ĉiutage aŭ po 1 ĉiun kvaronhoron.

  • En la mondo, plej multe oni sin mortigas en Litovujo, kun po 44 por ĉiu centmilo da homoj.

  • Laŭ informoj de la Federacia Oficejo pri Statistiko, en Germanio en 2001 mortigis sin 3.370 homoj, pli ol 65-jaraj. Kompare kun 2000 la nombro kreskis je 1,6 procentoj. En la 2002 denove altiĝis la nombro, eĉ je 4,6 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Preskaŭ du trionoj de la sinmortigontaj olduloj vivas solaj kaj finas sian vivon en la propra loĝejo. La plimulto de la virinoj venenis sin. Ĉe la viroj dominis pistolpafo kaj sinpendigo. Senpera motivo estis serioza malsano, kiu grave reduktas la kapablon moviĝi, kaj fortaj doloroj.



Kaŭzoj |


Sinmortigantoj ofte serĉas liberiĝon el ekstremaj emocioj, kiuj ŝajnas al ili neeskapeblaj, ekzemple honto, kulposento, sento, ke oni estas troŝarĝo sur aliaj, sento de viktimeco aŭ malakcepto fare de aliaj, perdo de intimulo kaj/aŭ soleco.[5] Ofte ili suferas pro dupolusa perturbo, emocie malstabila personeca perturbo, deprimo, droga dependeco (ekz. alkoholismo), skizofrenio, aŭ tre stresaj vivaj problemoj, kiel gravaj financaj aŭ amrilataj embarasoj.[5] Oni povas mortigi sin pro situacio aŭ evento, kiun oni konsideras neeltenebla, kiel maljuniĝo, la morto de amato, psikologia traŭmato, grava fizika malsano, senlaboreco aŭ monaj problemoj.[5]



Metodoj |


Plej komune uzataj metodoj de suicido varias laŭ landoj kaj estas parte rilata kompreneble al disponeblo. Komunaj metodoj estas la jenaj: pendumo, venenado per pesticidoj, kaj mempafado. Ĉirkaŭ 800,000 al unu miliono da personoj mortiĝas pro suicido ĉiun jaron, kio faras ĝin la 10an plej altan kaŭzon de morto tutmonde.[2] Indicoj estas pli altaj ĉe viroj ol ĉe virinoj, nome trifoje aŭ kvarfoje pli altaj ĉe viroj ol ĉe virinoj.[6] Estas ĉirkaŭ 10 al 20 milionoj da nemortigaj klopoditaj suicidoj ĉiujare.[7] Nemortigaj klopoditaj suicidoj povas konduki al vundoj kaj longdaŭraj malkapabloj. Klopodoj estas plej komunaj ĉe junuloj kaj inoj.



Sinbruligo |





Sinbruligo en la Stadiono de Dekjariĝo en Varsovio, Pollando, la 8-an de septembro 1968



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sinbruligo.

Sinbruligo estas formo de sinmortigo, kiam oni verŝas sian korpon per bruligaĵo kaj ekbruligas ĝin. La publika sinbruligo ofte havas protestan celon kontraŭ subpremo, humiligo, senespera situo ks.. Ĉar la morto estas tre dolora, kruela, unika, tio ofte altiras atenton de la amaskomunikilaro, la publiko, instancoj.



Gravaj sinbruligoj |



  • Konata estas la tradicia religie permesita/devigita vidvina sinbruligo (sati) precipe en Barato.

  • En 1963 multaj vjetnamaj bonzoj bruligis sin, protestante en Suda Vjetnamio kontraŭ la subpremo de la budismaj religiaj agadoj fare de la katolika prezidento.


  • Ryszard Siwiec, pola filozofo, librotenisto, okazigis sinbruligon la 8-an de 1968, protestante kontraŭ invado de Pola Armeo al Ĉeĥoslovakio kune kun la armeoj de la Pakto de Varsovio.


  • Yui Chunoshin, japana esperantisto pri protesto al la Milito de Vjetnamio, la 11-an de novembro 1967.


  • Jan Palach, ĉeĥa studento pri filozofio proteste al la invado en Ĉeĥoslovakion, la 16-an de januaro 1969.


  • Alfredo Ormando, itala verkisto proteste al la sinteno de rom-katolika eklezio kontraŭ samseksamo, la 13-an de januaro 1998.

  • Serio da sinbruligoj fare de anoj de la «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo» proteste de la Operaco en Auvers-sur-Oise en 2003.


  • Mohamed Bouazizi en Sidi Bouzid, en decembro de 2010. Lia morto kondukis al protestoj en Tunizio kaj fuĝo de la Zine el-Abidine Ben Ali, prezidento, diktatoro de Tunizio.

  • Serio de 79 sinbruligoj en 2012 fare de tibetaj gemonaĥoj kaj civiluloj protestantaj kontraŭ ĉina okupado de Tibeto.



Verkoj pri sinmortigo |



  • Laŭ la franca verkisto Albert Camus komence de sia eseo "La mito de Sizifo", sinmortigo estas la plej grava filozofia demando.

  • Tre interesan kaj sukan libron pri sinmortigo, "The Savage God" ("La sovaĝa dio"), verkis la anglalingva literaturkritikisto Al Alvarez, kie li detale rakontas pri siaj propraj provoj sinmortigaj kaj pri tiu (sukcesa) de la usona poetino Sylvia Plath.

  • Estas multaj poemoj pri sinmortigo kiel la brazila "Cajuina" ("Akaĵua Trinkaĵo") pri la sinmortigo de l' poeto Torquato Neto.



Sinmortigo en beletro |





Jacques-Louis David, La morto de Sokrato, 1787.




La volbaj traboj de la Viaducto de Segovia en Madrido, Hispanio, kiuj eltenas la vitran tabulon kiuj klopodas eviti sinmortigojn.



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sinmortigo en beletraj verkoj.


Famaj sinmortigintoj |




  • Marko Antonio

  • Reinaldo Arenas

  • Walter Benjamin

  • Bruno Bettelheim

  • Ludwig Boltzmann

  • Eva Braun

  • Marko Bruto

  • Budiko

  • Kurt Cobain

  • Marina Cvetajeva

  • Dalida

  • Gilles Deleuze

  • Vincent van Gogh

  • Hanibal Barka

  • Ernest Hemingway

  • Heinrich Himmler

  • Adolf Hitler

  • Judaso Iskarioto

  • J. J. Johnson

  • Katono la pli juna

  • Kleopatra

  • Arthur Koestler

  • Mariano José de Larra

  • Vladimir Majakovskij

  • Ulrike Meinhof

  • Jukio Miŝima

  • La neidentigitulino de Sejno

  • Nerono

  • Violeta Parra

  • Cesare Pavese

  • Alejandra Pizarnik

  • Sylvia Plath

  • Jan Potocki

  • Mark Rothko

  • Seneko la pli juna

  • John Kennedy Toole

  • Felipe Trigo

  • Getúlio Vargas

  • Otto Weininger

  • Robin Williams

  • Virginia Woolf

  • Thích Quảng Ðức




Lingva noto |


Oni povas trovi stranga la konservadon de "-n-" en la vorto "sinmortigo". Aliflanke, prefiksa "mem-" ne nepre identas al sin-; ja ĉiu kiu murdas, "mem" mortigas.


Legu pri tio en "PMEG" ĉe si en kunmetoj



Famaj lokoj konataj pro sinmortigoj tieaj |


Golden-Gate-Ponto en San-Francisko, Usono


Bosporo-ponto en Istanbulo, Turkio


Viadukto de Madrido, Hispanio


Ponto 25-a de aprilo en Lisbono, Portugalio


Niagara Akvofalaro inter Usono kaj Kanado


Nuselský most en Prago, Ĉeĥio



Bibliografio |


Memoraĵoj de Sinmortiginto de Camilo Castelo Branco


Gambotto, Antonella (2004). The Eclipse: A Memoir of Suicide. Australia: Broken Ankle Books. ISBN 0-9751075-1-8.


Goeschel, Christian (2009). Suicide in Nazi Germany. Oxford University Press. ISBN 0-19-953256-7.


Ramón J. Sender, Por qué se suicidan las ballenas: bajo el signo de Sagitario, Barcelona, Destino, 1979.



Vidu ankaŭ |


Memvundanta konduto


Eŭtanazio


Harakiro


Kamikazo


Sinbruligo


Sinmortigo en beletraj verkoj



Eksteraj ligiloj |


Sinmorigo, temonumero de la revuo Kontakto, 2011:1


(plurlingva) Prevento de sinmortigo, Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)


(franca) La violence dirigée vers soir (Agreso direktita al si mem), Ĉapitro 7, MOS


(angla) Helpu savii vivojn, Sanmaritans.org


Stanislavo Belov (2012-05-26)La lasta venĝo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (blogaĵo pri reala historio, okazinta en Rusio)



Referencoj |





  1. (Junio 2002) “Chronic suicidality among patients with borderline personality disorder”, Psychiatric services (Washington, D.C.) 53 (6), p. 738–42. doi:10.1176/appi.ps.53.6.738. 

  2. 2,02,1Hawton K, van Heeringen K (aprilo 2009). “Suicide”, Lancet 373 (9672), p. 1372–81. doi:10.1016/S0140-6736(09)60372-X. 


  3. Indian woman commits sati suicide. Bbc.co.uk (2002-08-07). Alirita 2010-08-26.


  4. (2009) “Rethinking suicide bombing”, Crisis 30 (2), p. 94–7. doi:10.1027/0227-5910.30.2.94. 

  5. 5,05,15,2"Suicide and Suicidal Behavior," New York Times.


  6. MEIER, Marshall B. Clinard, Robert F.. (2008) Sociology of deviant behavior, 14‑a eldono, Belmont, CA: Wadsworth Cengage Learning. ISBN 978-0-495-81167-1.


  7. Bertolote JM, Fleischmann A (Oktobro 2002). “Suicide and psychiatric diagnosis: a worldwide perspective”, World Psychiatry 1 (3), p. 181–5. 















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg