Bantua lingvaro






La proksimuma distribuo de la bantuaj lingvoj (oranĝe) ene de aliaj afrikaj lingvoj.


La bantua lingvaro estas subgrupo de la volta-kongo-branĉo de la niĝerkonga lingvaro. Ekzistas proksimume 500 bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj de proksimume 200 milionoj da homoj. Ili disvastiĝis en la tuta meza kaj suda Afriko kaj tie en ĉiuj ŝtatoj estas la plej multe parolataj lingvoj, ankaŭ se kiel oficiala lingvo plej ofte ankoraŭ estas uzata la angla, franca aŭ portugala.


En la nordokcidento la bantu-regiono limas al la ceteraj niĝerkongaj lingvoj, en la nordoriento al nilosaharaj kaj afrik-aziaj (pli precize kuŝidaj lingvoj). En la sudokcidento la kojsanaj lingvoj formas enklavon de la bantu-regiono (vidu la mapon).


La scienco pri la bantuaj lingvoj kaj la kun ili ligitaj kulturoj kaj popoloj nomiĝas bantuiko. Ĝi estas subdisciplino de la afrikaniko.




Enhavo






  • 1 La vorto bantu


  • 2 La plej parolantoriĉaj bantuaj lingvoj


  • 3 Aliaj


  • 4 Eksteraj ligiloj





La vorto bantu |

































lingvo
singularo
pluralo

konga, ganda,
ruanda, zulua
mu-ntu ba-ntu
herera mu-ndu va-ndu
lingala mo-to ba-to
sota mō-thō bā-thō
svahila m-tu wa-tu


La plej parolantoriĉaj bantuaj lingvoj |


Bantuaj lingvoj kun minimume 3 milionoj da parolantoj


















































































































































































lingvo
alternativa
nomo
nombro de-
parolantoj
Guthrie-
zono
ĉefa disvastiĝejo
svahila Kiswahili 30–40 mi-oj G40
Tanzanio, Kenjo, Ugando, Ruando, Burundo, Kongo, Mozambiko
ŝona Chishona 11 mi-oj S10
Zimbabvo, Zambio
zulua Isizulu 10 mi-oj S40
Sudafriko, Lesoto, Svazilando, Malavio
njanĝa Chichewa 10 mi-oj N30
Malavio, Zambio, Mozambiko
lingala Ngala 9 mi-oj C40
Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo
ruanda Kinyarwanda 8 mi-oj J60
Ruando, Burundo, Ugando, Kongo
kosa Isixhosa 7,5 mi-oj S40
Sudafriko, Lesoto
luba Chiluba 6,5 mi-oj L30
Kongo
kikuja Kikuyu 5,5 mi-oj E20
Kenjo
kituba Kutuba 5 mi-oj H10
Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo (kongo-baza kreola lingvo)
ganda Luganda 5 mi-oj J10
Ugando
burunda Kirundi 5 mi-oj J60
Burundo, Ruando, Ugando

makua? aŭ emakua?
Makhuwa 5 mi-oj P30
Mozambiko
sota Sesotho 5 mi-oj S30
Lesoto, Sudafriko
cvana Setswana 5 mi-oj S30
Bocvano, Sudafriko
umbunda Umbundu 4 mi-oj R10
Angolo (Benguelo)
peda Sepedi, nord-sota 4 mi-oj S30
Sudafriko,

Bocvano


luja Luluyia 3,6 mi-oj J30
Kenjo
bemba Chibemba 3,6 mi-oj M40
Zambio, Kongo
conga Xitsonga 3,3 mi-oj S50
Sudafriko, Mozambiko, Zimbabvo
sukuma Kisukuma 3,2 mi-oj F20
Tanzanio
kamba Kikamba 3 mi-oj E20
Kenjo
kimbunda Kimbundu 3 mi-oj H20
Angolo (Luando)
Fiota Kabinda, ibinda H20
Angolo, Kabindo


Aliaj |


  • Ngundi


Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Bantua lingvaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Aŭtomata traduko de Bantua lingvaro en WikiTrans el la angla artikolo : Bantu_languages





  • Ernst Kausen, Die Klassifikation sämtlicher Bantusprachen innerhalb der Niger-Kongo-Sprachen (DOC)
    2007 aktualisierte Klassifikation sämtlicher Bantusprachen nach Guthrie mit Sprecherzahlen aus Ethnologue 2005.

  • Comparative Proto Bantu Online Dictionary

  • List of Bantu Language Names with Synonyms ordered by Guthrie Number


  • Jacky Maniacky, Les langues bantoues - The Bantu Languages (französische und englische Version)

  • Introduction to the Languages of South Africa

  • Journal of West African Languages










Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg