Albrecht von Brandenburg









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Albrecht von Brandenburg (apartigilo)






























































































Albrecht von Brandenburg

Princo-elektisto de MajencoWappen Erzbistum Mainz.png

Albrecht von Brandenburg, kardinalo kaj mecenato
Albrecht von Brandenburg, kardinalo kaj mecenato


Regado
1514–1545

Antaŭulo
Uriel von Gemmingen

Sekvanto
Sebastian von Heusenstamm

Albrecht von Brandenburg.jpg

Ceteraj titoloj
kardinalo
Persona informo

Naskiĝo
la 28-an de septembro 1490
en Cölln (hodiaŭ Berlino), Brandenburgio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)

Morto
la 24-an de septembro 1545 (54‑jara)
en Aschaffenburg, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)

Tombo
Mainz Cathedral [#]

Religio

Romkatolikismo

Ŝtataneco

Margraflando Brandenburgio [#]

Alma mater
Frankfurto ĉe Odro
Familio

Dinastio

Hohencolernoj

Patro
John Cicero, Elector of Brandenburg [#]

Patrino
Margaret of Thuringia [#]

Gefratoj
Joachim I Nestor, Elector of Brandenburg • Ursula of Brandenburg • Anna of Brandenburg [#]
Profesio

Okupo
katolika sacerdoto [#]

(Kun-)Margrafo de Brandenburgio Wappen Mark Brandenburg.png

Regado
1499–1513

Ĉefepiskopo de Magdeburg Wappen Erzbistum Magdeburg.png
Administranto de Halberstadt Wappen Bistum Halberstadt.png


Regado
1513–1545

Antaŭulo
Ernst la 2-a de Saksio

Sekvanto
Johann Albrecht von Brandenburg-Ansbach

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Albrecht von Brandenburg (naskiĝis la 28-an de septembro 1490, mortis la 24-an de septembro 1545 en Aschaffenburg) el la hohencolerna dinastio estis ĉefepiskopo de Magdeburg kaj princo-elektisto de Majenco. Li estis la dua filo de la princo-elektisto Johann Cicero von Brandenburg. Li estis unu el la plej fortaj kaj gravaj kontraŭuloj de Marteno Lutero kaj de la protestanta Reformacio.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Graveco


  • 3 Literaturo


  • 4 Fonto





Vivo |


Albrecht studis en Frankfurto ĉe Odro, sacerdotiĝis kaj iĝis jam en 1513 ĉefepiskopo de Magdeburg kiel ankaŭ administranto de la episkopujo de Halberstadt. En 1514 li elektitis ĉefepiskopo kaj princo-elektisto de Majenco kaj en 1518 li nomumitis kardinalo. Por repagi la ŝuldojn faritajn por pagi la ekleziajn honorojn li promesis transdoni la duonon de la enspezoj el la komercado per indulgencoj al Romo. Lia agento estis la fifama Johann Tetzel. Tio i.a. antaŭenpuŝis reformaciajn ideojn ĉe Marteno Lutero.


Pro tio la mecenato de la humanistoj (en 1518 eĉ Ulrich von Hutten venis sur lian kortegon!) fifamiĝis ĉe la reformaciemuloj - kvankam li mem ne maltrafis okazojn por kritiki malbonajn evoluojn de la papeco. Ankaŭ en 1530 Albrecht vojaĝis al Augsburg - kie prezentitis la Aŭgsburga konfeso - kaj reklamis por la paco; li peris en 1534 kune kun Georgo, duko de Saksio inter protestantismaj princoj kaj imperiestro Ferdinando la 1-a. En 1538 Albrecht aliĝis al la t.n. Sankta Alianco direktita kontraŭ la Ŝmalkalda Ligo. Tio kiel ankaŭ la ekzekuto kontraŭleĝa de Hans von Schönitz skribigis Luteron pamfleton akregan kontraŭ Albrecht. Kontraŭ transpreno de siaj ŝuldoj (500.000 guldenoj) Albrecht permesis al la protestantoj en la regiono de Magdeburg praktiki libere la novajn ritojn kaj forlasis en 1541 sian rezidejon preferitan en Halle (Saale). Tie li konstruigis la Katedralon de Halle. Poste li konsilis la imperiestron ja uzi forton kontraŭ la protestantoj. En 1540 li ektoleris la nove fonditan ordenon de la jezuitoj - li estis la unua germana princo kiu faris tion - kaj partoprenis persekuton de la protestantisma kredo.



Graveco |


Albrecht estis amiko de la sciencoj kaj mecenatego de la artoj. La katedralojn de Halle kaj de Majenco li ornamigis riĉege. Dum du jaroj li zorgis pri la eduko de Morico de Saksio.



Literaturo |



  • May, Der Kurfürst, Kardinal und Erzbischof Albrecht II. von Mainz, München 1865–75

  • Schum, Kardinal Albrecht von Mainz und die Erfurter Kirchenreformation, Halle 1878

  • Redlich, Kardinal Albrecht von Brandenburg und das Neue Stift zu Halle 1520–1541, Mainz 1900.



Fonto |


Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, S. 273-274, kio legeblas tie ĉi interrete.







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg