Alaho



















Parto de serio

Islamo
Mosque02.svg
Historio de islamo



Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
Preĝo • Fasto
Pilgrimo • Almozo • Moskeo



Ĉefaj personecoj

Mohamedo
Ali • Abu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de islamo



Tekstoj kaj leĝoj

Korano • Sunao • Ŝario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo



Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Vahabismo) • Ŝijaismo • Sufismo •
Ĥariĝismo (Ibadismo)



Sociopolitikaj aspektoj

Arto • Arkitekturo
Urboj • Kalendaro
Scienco • Filozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamo • Ĝihado
Liberalisma islamo



Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo





La literoj por Alaho


Alaho (Pri tiu ĉi sono Allāh, arabe الله  /ɑɫˈɫɑː(h)/) estas la araba vorto por «Dio». Ĝi estas vaste konsiderata kiel deveninta de rekonstruita prasemida radiko *ʔ-l, kvankam la maniero estas pridisputata.[1] Iuj opinias, ke ĝi estas pruntovorto el la aramea ܐܠܗܐ (Alaha), aŭ eĉ la hebrea vorto אלהים (Elohim).[1] Sed la plimulto konsideras ĝin kuntiro de la difinita artiolo ال‎ al kaj la vorto إله ilāh, kiu signifas diaĵon, do "la Dio."[1] Aliaj kognatoj en la ŝemidaj lingvoj inkludas la akadan 𒀭 (Ilu), malnovsudaraban 𐩱𐩡 (ʔl), kaj hebrean אל (el, dio).[2][3][4][1]


Iuj[5] opinias, ke estas eraro, traduki la arablingvan ʾAllāh per Allah (kiel Italo Chiussi en Korano) aŭ Alaho, kaj proponas kiel tradukon simple Dio. Ili klarigas, ke la araba esprimo signifas laŭvorte "la dio" (artikolo al- + ilāh), kaj la difina artikolo egalvaloras al la uzo de majusklo (ne ekzistas uskleco en la araba).



Uzo |


La vorto Alaho estas uzata de islamanoj en la tuta mondo, kaj ankaŭ de arabeparolantaj kristanoj, judoj aŭ aliaj.


Kvankam arabparolantoj de diversaj kredoj uzas tiun saman vorton, nur en islamo ĝi estas kutime uzata eĉ de alilingvanoj. Eble tial estiĝis la ofta miskompreno ekster arabaj nacioj ke ĝi estas aparte islama vorto; okcidentanoj kutimas uzi la vorton "Allah" por specifi la islaman koncepton de Dio, kvankam ĝi uziĝis de judoj kaj kristanoj jam dum pluraj jarcentoj antaŭ Mahometo.


De islama vidpunkto Alaho estas la plej valora nomo de Dio, ĉar ne temas pri priskriba nomo, kiel la 99 aliaj nomoj de Alaho, sed pri la nomo de la ĉeesto mem de Dio unueca.


Ĉiufoje kiam islamano diras "Alaho", krom citante la koranon, ĝi devas aldoni la frazon « Soubhanahou wa ta'ala », kiu signifas « Gloro al Ĝi, Ĝi estas levita (super ĉio) », montrante sian respekton. Eblas ankaŭ diri « 'Azza wa ĝalla » aŭ « Ĝalla ĝalaluh » ().



Vidu ankaŭ |



  • Islamaj terminoj

  • Korano

  • Islamo

  • Araba lingvo

  • Araba alfabeto

  • La Nomoj de Dio en Islamo



Notoj |




  1. 1,01,11,21,3D.B. Macdonald. Encyclopedia of Islam, 2a eldono, Brill. "Ilah", Vol. 3, p. 1093.


  2. Artikolo en la angla: 2011 Proto-Semitic Language & Culture; Semitic Roots.


  3. Columbia Encyclopaedia


  4. The Comprehensive Aramaic Lexicon – ʼlh (el Retarkivo 20131018045941)


  5. Ekzemple Jorge Camacho.









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg