Wasseramt (distrikto)
| Distrikto Wasseramt | |
|---|---|
Blazono de la Distrikto Wasseramt | |
Paperfabriko Biberist Alfluejo de Emme al Aro inter Zuchwil (maldekstre) kaj Luterbach (dekstre) | |
Situa mapo de la Distrikto Wasseramt | |
| Kantono | Soloturno |
| Ĉefloko | Kriegstetten |
Koordinatoj | 47°10′N 7°35′O / 47.167°N, 7.583°O / 47.167; 7.583 (Wasseramt (distrikto))Koordinatoj: 47°10′N 7°35′O / 47.167°N, 7.583°O / 47.167; 7.583 (Wasseramt (distrikto)) |
| Nombro de enloĝantoj | 48109 (2007-12-31) |
| Areo | 76,62 km² |
| Loĝantardenseco | 627,89 loĝantoj/km² |
| Federacia Kodo | 1106 |
Wasseramt estas distrikto de Kantono Soloturno en Svislando. Ĝi formas kune kun la Distrikto Bucheggberg la oficdistrikton Bucheggberg-Wasseramt.
Enhavo
1 Ciferoj
2 Geografio
3 Trafiko kaj ekonomio
4 Historio
5 Komunumoj
6 Iamaj komunumoj de la Distrikto Wasseramt
7 Eksteraj ligiloj
Ciferoj |
En la jaro 2007 la distrikto nombris 48109 lonĝantojn kaj konsistis el 21 komunumoj. Ĝia areo mezuras 76.62 km².
Geografio |
La disktrikto situas sude de la rivero Aro en la Svisa Mezlando en la sudo de de la Kantono Soloturno sur la flosebenaĵo de la suba parto de la rivero Emme. En oriento la distrikton kvazaŭ paralele al Emme trafluas la rivereto Oesch. Inter Oesch kaj Emme etendiĝas ampleska kanalsistemo.
Trafiko kaj ekonomio |
La tuta regiono estas forte industriigita kaj la sidejo de pluraj gravaj entreprenoj. Ĝin trapasas la naciaj aŭtoŝoseoj A1 kaj A1, la grava trajnlinio de Zuriko tra Olten, Soloturno, Bielo, Neŭŝatelo kaj Yverdon al Laŭzano kaj diversaj regionaj trajnlinioj.
Historio |
La distrikto estis fondita en la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko. Ĝi estis nomita origine laŭ sia ĉefloko Kriegstetten distrikto Kriegstetten. Ĉar tiu-ĉi nomo neniam estis akceptita en la ĝenerala lingvouzo ĝi estis en la jaro 1981 oficiale anstataŭigita per la ĝis tiam duonoficiala popola nomo Distrikto Wasseramt, kio signifas en Esperanto Akvodistrikto. La nomo alludas al la du gravaj riveroj Aro kaj Emme kaj multnombraj riveretoj, kiuj unuflanke estis la fonto de la riĉeco de la regiono, liverante energion por la fabrikoj, sed aliflanke pro multaj inundoj ankaŭ regule kaŭzis problemojn.
Per la nova administra ordo la distriktoj Wasseramt kaj Bucheggberg estis kunigitaj ek de la 1-a de januaro 2005 al la oficdistrikto Bucheggberg-Wasseramt. La tradiciaj distriktoj restis kiel statistikaj subunuoj, la administraj funkcioj (unua intstanca tribunalo, elektodistrikto ktp.) tamen estas centrigitaj en la nova oficdistrikto.
Komunumoj |
La Distrikto Wasseramt konsistas akutale el 20 politikaj loĝantar-komunumoj. Ili estas:
| Blazono | Nomo | Loĝantaro (2007-12-31) | Areo en km² | Komunumkodo |
|---|---|---|---|---|
| Aeschi | 1177 | 5.42 | 2511 | |
| Biberist | 7949 | 12.24 | 2513 | |
| Bolken | 545 | 2.13 | 2514 | |
| Deitingen | 2125 | 7.63 | 2516 | |
| Derendingen | 6022 | 5.62 | 2517 | |
| Etziken | 786 | 3.38 | 2518 | |
| Gerlafingen | 4870 | 1.91 | 2519 | |
| Halten | 830 | 1.85 | 2520 | |
| Drei Höfe | 726 | 4.51 | 2535 | |
| Horriwil | 829 | 2.60 | 2523 | |
| Hüniken | 92 | 1.01 | 2524 | |
| Kriegstetten | 1217 | 1.13 | 2525 | |
| Lohn-Ammannsegg | 2550 | 4.46 | 2526 | |
| Luterbach | 3201 | 4.54 | 2527 | |
| Obergerlafingen | 1108 | 1.52 | 2528 | |
| Oekingen | 709 | 2.45 | 2529 | |
| Recherswil | 1712 | 3.33 | 2530 | |
| Subingen | 2893 | 6.22 | 2532 | |
| Zuchwil | 8764 | 4.67 | 2534 | |
Totale (20) | 48'109 | 76.62 | 1106 |
Iamaj komunumoj de la Distrikto Wasseramt |
| Blazono | Nomo | Loĝantaro (2007-12-31) | Areo en km² | Komunumkodo |
|---|---|---|---|---|
Steinhof (la 1-an de januaro 2012 integrita al Aeschi) | 147 | 1.63 | 2531 | |
Heinrichswil-Winistorf (la 1-an de januaro 2013 integrita al Drei Höfe) | 556 | 3.10 | 2521 | |
Hersiwil (la 1-an de januaro 2013 integrita al Drei Höfe) | 178 | 1.41 | 2522 |
Eksteraj ligiloj |
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Wasseramt – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Retejo pri la distrikto Wasseramt
| ||||||
| ||||||