Sankt Martin GR













































Sankt Martin




Blazono de Sankt Martin






Sankt Martin


Kantono
Grizono
Distrikto
Surselva
Komunumaro
Lumnezia/Lugnez

Koordinatoj 

46°40′30″N 9°10′48″O  /  46.675°N, 9.18°O / 46.675; 9.18 (Sankt Martin GR)Koordinatoj: 46°40′30″N 9°10′48″O  /  46.675°N, 9.18°O / 46.675; 9.18 (Sankt Martin GR)
Nombro de enloĝantoj
36
Areo
22,83 km²
Alteco
1003 m super marnivelo
Poŝtkodo
7116
Komunumkodo
3598




Mapo de Sankt Martin





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Lingvoj


  • 6 Historio


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Notoj kaj referencoj


  • 9 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Sankt Martin (en la romanĉa lingvo Sogn Martin) estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 36 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Sankt Martin situas en la supra parto de la valo Lumnezia norde de Valzo ĉe la bordo de la Valza Rejno. Kun nur 36 loĝantoj ĝi laŭ loĝantaro apartenas al la plej malgrandaj svisaj komunumoj, ĉar tamen ĝia teritorio kun 22,83 km² estas relative granda, ĝia loĝantardenseco kun malpli ol 2 loĝangtoj po kvadraktkilometro estas rekorde malalta. Malgraŭ ĝia malgranda loĝantarnombro la komunumo konsistas el pluraj setlejoj, nome Sankt Martin mem ĉe la kantona vojo en la nordo de la komunumo, Gadenstatt, Lunschania, Mont, Mariaga, Travisasch kaj tute en la sudo Bucarischuna. La iamaj setlejoj Feistenberg, Haspel kaj Montaschg intertempe ne plu estas loĝataj.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Sankt Martin limas en nordo al Suraua, en oriento al Safien, en sudo al Valzo, en sudokcidento al Lumbrein, kaj en okcidento al Vignogn.



Trafiko |


Sankt Martin situas ĉe la kantona vojo de Ilanz al Valzo. Per la poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur tiu vojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Lingvoj |


Sankt Martin estas dulingva. La plimulto de la loĝantaro estas valzoj germanlingvaj, malplimulto parolas la sursilvanan dialekton de la romanĉa lingvo.



Historio |


La komunumo Sankt Martin ĝis 1878 apartenis al la komunuo Tersnaus, kiu intertempe apartenas al Suraua. En la jaro 1800 la loĝantaro de Sankt Martin ankoraŭ nombris 139 personojn. La loĝantaro dum la lastaj du jarcentoj pro formigrado konstante malkreskis kaj parto de la setlejoj estis forlasitaj. En la jaro 1941 la loĝantaro nombris ankoraŭ 83 personojn. Tiam ĝis 1950 la nombro rekreskis al 112 personoj por tiam konstante malkreski, ĝis finfine en 2009 al 36. Kiel lasta komunumo de Svislando Sankt Martin ricevis elektron nur en la jaroj 1972 ĝis 1973.
[1]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj signifoj de Sankt Martin


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Adolf Collenberg: Sankt Martin GR en Historia Leksikono de Svislando (2010-11-03)



Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Sankt Martin en la retejo de la kantono


  • Sankt Martin GR en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sankt Martin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg