Piero






La marponto en Palanga, Litovio


Pieromarponto estas elŝipejo ĉe marbordo, kiu servas kiel bordiĝejo por ŝipoj, por ke homoj kaj/aŭ varoj en- kaj elŝipiĝu.


Grandeco kaj longeco, konstrutipo kaj konstrumaterialo de piero (historie: ligno, hodiaŭ kutime betono aŭ ŝtalo) dependas de la celo: specifaj pieroj taŭgas por la en-/elŝipado de turistoj, por la en- kaj elŝarĝigo de konteneroj, de danĝeraj varoj (ekzemple tergaso aŭ oleo aŭ kemiaĵoj) ktp.


Kiam dum la lastaj jardekoj la transportŝipoj iĝis pli kaj pli grandaj, la pieroj iĝis tro malgrandaj kaj tro malprofundaj por ke la varoj povu esti (mal)ŝarĝitaj. Dum oni konstruis por ili pli profundajn havenojn, la malnovaj pieroj en la centroj de havenurboj hodiaŭ servas ĉefe al turistaj celoj, portante restoraciojn, muzeojn kaj aliajn allogaĵojn kiel ekzemple en Novjorko.


Kontraste al pieroj aŭ marpontoj, kiuj kutime staras sur palisoj kaj ne estas signifa obstaklo por maraj ondoj, ĝetoj estas masivaj marbordaj konstruaĵoj kiuj servas kiel ondoŝirmiloj kaj ankaŭ povas servi kiel en- kaj elŝipejoj.


La vorto "marponto" estas tradiciiĝinta esperantlingva traduko el pluraj naciaj lingvoj, ekzemple germane "Seebrücke" aŭ litove "jūros tiltas", kvankam piero aŭ marponto ne vere plenumas la funkcion de ponto voje ligi du fiksajn lokojn kaj iusence nomeblus nur "duonponto".



Eksteraj ligiloj |


  • artikolo "La marponto de Llandudno" en Kimrio, lige al la Brita Kongreso de Esperanto en 2010


Vidu ankaŭ |



  • Digo

  • Ĝeto

  • Kajo

  • Moleo

  • Varfo



Aliaj projektoj |


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion "pieroj" – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la galerion "pieroj" – (Kolekto da bildoj kaj plurmediaj dosieroj)









Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)