Vazo




Vazo estas ujo el diversaj materialoj, de diversaj formo kaj grando, destinita enteni likvajn aŭ solidajn substancojn.[1]


Ekzemploj de vazoj estas kruĉo, marmito, poto, sitelo, tino, urno, fandvazo, kuirvazo, noktovazo, trinkvazeto, kratero, trogeto.


Laŭ Francisko Azorín vazo estas Ujo el diversaj materialoj, de diversa formo k. grando, destinita por enteni fluidajn aŭ solidajn substancojn, foje kiel ornamo. La greka k. romana popolo elpensis belegajn tipojn.[2] Li indikas etimologion el la latina vas (vazo). Kaj li aldonas liston de vaztipoj, el kiuj multaj estas klarigitaj per bildoj: alabastrono, amforo, aribalo, bombilo, epikiso, hidiso, hidrio, holmo, kalpiso, kantaro, karkeso, kelebo, kiato, kaliko, kotilisko, kratero, lekito, ojnoso, oksivalfo, olpeo, peliko, pikso, prokoso, ritono, skifo, stamno.[3]


En anatomio vazo estas alia nomo de vaskulo, pli precize sangovazo.[1]Vazaj vazetoj (vasa vasorum) estas vaskuletoj en la parietoj de la pli dikaj vaskuloj.



Bildaro |




Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri vazo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:[4]









  • Citaĵo

     Vazo rompita longe sin tenas. 







  • Citaĵo

     En fremdan vazon ne ŝovu la nazon. 







  • Citaĵo

     Krevis la vazo antaŭ la nazo. 



Referencoj |




  1. 1,01,1Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto


  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 208-209.


  3. Azorín, samloke.


  4. [1]









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg