Sumvitg













































Sumvitg




Blazono de Sumvitg






Sumvitg


Kantono
Grizono
Distrikto
Surselva
Komunumaro
Cadi/Disentis

Koordinatoj 

46°43′48″N 8°56′0″O  /  46.73°N, 8.93333°O / 46.73; 8.93333 (Sumvitg)Koordinatoj: 46°43′48″N 8°56′0″O  /  46.73°N, 8.93333°O / 46.73; 8.93333 (Sumvitg)
Nombro de enloĝantoj
1310
Areo
101.88 km²
Alteco
1056 m super marnivelo
Poŝtkodo
7175
Komunumkodo
3985




Mapo de Sumvitg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Lingvoj


  • 5 Trafiko


  • 6 Historio


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Sumvitg (malnova germanlingva nomo Somvix) estas komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1310 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


La komunummo Sumvitg situas ĉe ambaŭ flankoj de la Antaŭa Rejno. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis al la kresto de la Glarusaj Alpoj, kie sur la kulmino de Tödi (en romanĉa lingvo Piz Russein) sur alteco de 3614 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. En nordo de la komunumo situas la Punteglias-Glaĉero kaj Biferten-Glaĉero. En sudo la komunuma tetoritorio atingas preskaŭ la limon al Kantono Tiĉino. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Sumvitg la vilaĝoj Surrein, Rabius kaj Cumpadials, krome la setlejoj Clavadi, Tuor, Giachentrina, Plazzas, Encarden, Murtes, Pardomat, Laus, Clavadials, Reits, Tschuppina, Sogn Benedetg, kaj diversaj alpopaŝtejoj.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Sumvitg limas en nordo al la iama komunumo Linthal, kiu ek de 2011 apartenas al la komunumo Glaruso Sudo (GL), en oriento al Trun, en orientsudoriento al Obersaxen, en sudoriento al Lumbrein, en sudo al Vrin, en sudokcidento al Medel (Lukomagno), kaj en okcidento kaj nordokcidento al Disentis/Mustér.



Lingvoj |


La oficiala kaj ĉefe parolata lingvo en Sumvitg estas la romanĉa. Laŭ la popolnombrado de 2000 parolis 88% de la loĝantaro la romanĉan kaj 10% la germanan lingvon.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis al Oberalppasejo, kaj paralele al ĝi linio de Retia Fervojo, ĉe kiu sur la komunuma teritorio troviĝas la haltejoj Rabius-Surrein kaj Sumvitg-Cumpadials.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Sumvitg datiĝas el la jaro 1175 kiel in Summovico. En la 13-a jarcento en Sumvitg estis dokumentita kavalira dinastio de Somvix. Dum mezepoko Sumvitg apartenis al la Senjorujo de la Abatejo Disentis.
[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Adolf Collenberg: Sumvitg en Historia Leksikono de Svislando (2008-03-17)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Sumvitg


  • Sumvitg en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sumvitg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg