Monaĥejo aŭ Abatejo Pfäfers estas benediktana abatejo en la komunumo Pfäfers en Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. La monaĥejo estis fondita en la 8-a jarcento kaj malfondita en la jaro 1838 per decido de la granda konsilio de Kantono Sankt-Galo. En la baroka konstruaĵo de la monaĥejo el la 17-a jarcento ek de la jaro 1845 troviĝas la psikiatra kliniko Sankt-Pirminsberg. La iama monaĥeja preĝejo Sankt-Maria hodiaŭ estas la pastra preĝejo de la katolika eklezia komunumo de Pfäfers.
Enhavo
1Historio
2Fontoj
3Vidu ankaŭ
4Eksteraj ligiloj
Historio |
Laŭ la kroniko de Hermann la lamulo de Reichenau la monaĥejo estis fondita en la jaro 731. La unuaj monaĥoj venis el la Monaĥejo Reichenaŭ. La legendo rilatigas la fondon de la monaĥejo al la migranta episkopo kaj posta sanktulo Pirmin. La abatejo estis unuan fojon dokumente menciita en la jaro 762. Apud la episkopa urbo Koiro la Monaĥejo Pfäfers dum mezepoko fariĝis la plej grava eklezia centro de Koira Retio. La monaĥejo fondis multnombrajn preĝejojn en la regiono kaj posedis bienojn vaste disdonitajn inter Sudtirolo kaj Baden-Virtembergo. En la jaro 840 la imperiestro Lotaro koncedis al Pfäfers la liberecon elekti sian abaton. Imperiestro Ludoviko la infano donacis la abatejon en la jaro 905 al la episkopo Salomo la 3-a, kiu samtempe estis abato de la Monaĥejo Sankt-Galo. Sekvis jardeka kverelo inter la Sankt-Galo kaj Koiro pri la posedo de la Abatejo Pfäfer. La imperiestro Oto la 1-a konfirmis en la jaro 949 denove la liberecon por elekti la abaton, kial la Abatejo Pfäfers gardis sian sendependecon.
En la jaro 1665 la monaĥejo estis detruita de inscendio. Sekvis la konstruo de la nova baroka konstruaĵo. En la jaro 1734 estiĝis kverelo, ĉar Zuriko rifuzis la konfirmon de la abato. Enketokomisiono tiam eltrovis, ke pluraj el la imperiestraj dokumentoj, kiuj koncedis privilegiojn kaj liberecojn al la monaĥejo, estis falsigoj. En la jaro 1794 okazis ribelo de la servutoj kontraŭ la abatejo. Post la enmarŝo de la franca armeo en la jaro 1798 la monaĥejo estis dumtempe malfondita, sed ĝi estis reinstalita post la findo de la Helveta Respubliko en la jaro 1803. Pro la katastrofa financa situacio la lasta abato Plazidus Pfister en la jaro 1838 devis peti la papon por mondigo de la monaĥejo, kiu en la sama jaro per decido de la granda kantona konsilio de Sankt-Galo estis malfondita.
Fontoj |
La teksto baziĝas grandparte sur la artikolo Mohaĥejo Pfäfers en la germana vikipedio.
Vidu ankaŭ |
Pfäfers
Eksteraj ligiloj |
Retejo de la komunumo Pfäfers
Kategorio Monaĥejo Pfäfers en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...