Vignogn













































Vignogn




Blazono de Vignogn






Vignogn en vintro


Kantono
Grizono
Distrikto
Surselva
Komunumaro
Lumnezia/Lugnez

Koordinatoj 

46°41′53″N 9°9′11″O  /  46.69806°N, 9.15306°O / 46.69806; 9.15306 (Vignogn)Koordinatoj: 46°41′53″N 9°9′11″O  /  46.69806°N, 9.15306°O / 46.69806; 9.15306 (Vignogn)
Nombro de enloĝantoj
178
Areo
7,90 km²
Alteco
1239 m super marnivelo
Poŝtkodo
7147
Komunumkodo
3604




Mapo de Vignogn





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Loĝantaro kaj lingvoj


  • 4 Najbaraj komunumoj


  • 5 Trafiko


  • 6 Historio


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Vignogn (malnova germanlingva kaj ĝis 1983 oficiala nomo estis Vigens) estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 178 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Vignogn situas en la valo Lumnezia. La teritorio de la komunumo etendiĝas ambaŭflanke de la rivero Glogn (germanlingve Glenner). La teritorio de la komunumo havas areon de 7,91 km², de kiuj proksimume triono, nome 2,47 km² estas kovritaj de arbaro, 4,55 km² servas por agrikulturo kaj 0,21 km² por setlado, la resto estas dezerta nome en la altmontaro. Krom la vilaĝo Vignon al la komunumo apartenas la setlejoj Prau Veder, Sumaseras, Sogn Gudegn, Seglias kaj diversaj izolitaj bienoj. La teritorio oriente de la rivero Glogn estas la valo Val Gronda, arbara kaj montara teritorio neloĝata.



Loĝantaro kaj lingvoj |


Laŭ enketo de la jaro 2004 ĉiuj de la tiam 187 loĝantoj estis svisaj civitanoj. 89% parolis denaske la sursilvanan dialekton de la romanĉa lingvo kaj 10% la germanan.



Najbaraj komunumoj |


La komunumoVignogn limas en nordo al Degen, en oriento al Suraua, en sudsudoriento al Sankt Martin, en sudo al Lumbrein, kaj en okcidento al Obersaxen.



Trafiko |


Vignogn situas ĉe la vojo de Ilanz al Vrin, sur kiu kondukas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Vignogn datiĝas el la jaro 1325 kiel Vinanne. Dum frua mezepoko Vignogn estis reĝa bieno kaj dum meza mezepoko la sidejo de la episkopaj vasaloj de Viggon. La feŭdo poste transiris al la Senjoroj de Belmont kaj en la jaro 1371 al la Senjoroj de Sax-Misox. En la jaro 1538 la loĝantoj de Vignogn sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. [1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Adolf Collenberg: Vignogn en Historia Leksikono de Svislando (2007-02-15)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Vignogn


  • Vignogn en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vignogn – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg