Ladir
Ladir | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46°47′24″N 9°12′18″O / 46.79°N, 9.205°O / 46.79; 9.205 (Ladir)Koordinatoj: 46°47′24″N 9°12′18″O / 46.79°N, 9.205°O / 46.79; 9.205 (Ladir) |
Nombro de enloĝantoj | 109 |
Areo | 7,19 km² |
Alteco | 1276 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7155 |
Komunumkodo | 3576 |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Lingvoj
5 Trafiko
6 Historio
7 Notoj kaj referencoj
8 Eksteraj ligiloj
Pri la komunumo |
Ladir estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 109 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio |
Ladir situas alte super la valo de la Antaŭa Rejno. Al ĝi apartenas ankaŭ la eksklavo Alp Dadens da Ladir, kiu etendiĝas en nordo ĝis al la Vorab-Glaĉero.
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Ladir limas en nordoriento al Falera, en sudoriento al Schluein, kaj en sudo kaj okcidento kaj nordokcidento al Ruschein. Inter la vilaĝo Ladir kaj la eksklavo Alp Dadens da Ladir, situas la eksklavo Alp da Schnaus de la komunumo Schnaus.
Lingvoj |
La oficiala lingvo de la komunumo estas la romanĉa.
Trafiko |
Ladir situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto Ladir estas konektita per poŝtaŭtolinio tra Ruschein al Ilanz.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Ladir datiĝas el la jaro 831 kiel Litura en la imperia urbaro.[1]
Alia mencio datiĝas el la jaro 850 kiel Leitura. Dum mezepoko parto de la kamparanoj apartenis al al Eksteraj Liberuloj de Laax, kaj pluraj de ties ĉefoj devenis el Ladir. Ladir formis kun Schnaus kaj Ruschein najbararon. En la jaro 1502 la alpopaŝtejoj estis dividitaj. En la jaro 1851 estis fonditaj la komunumoj Ladir, Ruschein kaj Schnaus. La preĝejo Sankta Zeno estis menciita la unuan fojon en la jaro 840 kiel havaĵo de Monaĥejo Pfäfers kaj estis ĝis 1684 filio de la paroĥo Ruschein. Kelkaj familioj, kiuj en la jaro 1556 aliĝis al la reformacio devis forlasi la vilaĝon. La 14-an de oktobro 1891 inscendio detruis la tutan vilaĝon.
[2]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Artikolo pri la historio de la komunumo en la oficiala retejo de la komunumo
↑ Fonto: Adolf Collenberg: Ladir en Historia Leksikono de Svislando (2008-09-09)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Ladir
Ladir en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ladir – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|