Waltensburg/Vuorz













































Waltensburg/Vuorz




Blazono de Waltensburg/Vuorz






Waltensburg/Vuorz


Kantono
Grizono
Distrikto
Surselva
Komunumaro
Ruis

Koordinatoj 

46°46′41″N 9°6′58″O  /  46.77806°N, 9.11611°O / 46.77806; 9.11611 (Waltensburg/Vuorz)Koordinatoj: 46°46′41″N 9°6′58″O  /  46.77806°N, 9.11611°O / 46.77806; 9.11611 (Waltensburg/Vuorz)
Nombro de enloĝantoj
374
Areo
32,31 km²
Alteco
1003 m super marnivelo
Poŝtkodo
7158
Komunumkodo
3616




Mapo de Waltensburg/Vuorz





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Waltensburg/Vuorz (la duobla nomo konsistas el la germanlingva formo Waltensburg kaj la romanclingva Vuorz) estas komunumo de la komunumaro Ruis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 374 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Waltensburg/Vuorz situas en la valo de la Antaŭa Rejno. La vilaĝo Waltensburg/Vuorz situas sur teraso proksimume 250 m super la valogrundo norde de la rivero. Sude de la rivero situas la komunumoparto Station Waltensburg/Wuorz, kie troviĝas la stacidomo de Retia Fervojo. Al la komunumo krome apartenas ĉe la kantona ĉefvojo la setlejoj Run Dadens, Fueina da Spral kaj Run Dado, orietne de la kernvilaĝo Tavellas, sudokcidente de la vilaĝo Nustein, Darleun kaj Scuein, supre de la vilaĝo okcidente Speschas, Spinatsch, Cuolms da Vuorz kaj Prau Grond, ĉe la vojo al Andiast Curtginet, krome pli sude Cupadials, Magagls kaj Resgia, kaj diversaj alpopaŝtejoj. En nordokcidento la komunumo etendiĝas ĝis supren al la kresto de la Glarusaj Alpoj. La plej altaj montoj estas kun 3107 m s.m. Ruchi kaj kun 3089 m s.m. Muttenstock. Inter Ruchi kaj Muttenstock naskiĝas la Gavirolas-Glaĉero. Sur la teritorio de la komunumo situas la ruino de la kvar burgoj Jörgenberg, Grünenfels (en la romanĉa lingvo Chischlatsch), Kropfenstein kaj Vogelberg (en la romanĉa lingvo Cafoghel).



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Waltensburg/Vuorz limas en nordo al Glaruso Sudo (GL), en oriento al Andiast, en sudoriento al Rueun, en sudo al Obersaxen, kaj en okcidento al Breil/Brigels.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas ĉe la norda bordo de la Antaŭa Rejno la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis al Oberalppasejo kaj sude de la rivero la paralela fervojlinio de Retia Fervojo. De la stacidomo kondukas vojo trans ponto supren al la vilaĝo kaj pluen al Andiast.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Waltensburg/Vuorz datiĝas el la jaro 765 kiel Vorce. Dum mezepoko Waltensburg/Vuorz estis la centro de la Senjorujo Jörgenberg, al kiu apartenis ankaŭ Rueun, Siat, Pigniu, Andiast kaj Schlans. En la jaro 1734 la tribunalkomunumo sin liberaĉetis de la lastaj feŭdaj privilegioj de la Senjorujo Jörgenberg.
[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Martin Bundi: Waltensburg/Vuorz en Historia Leksikono de Svislando (2006-07-20)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Waltensburg/Vuorz


  • Waltensburg/Vuorz en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Waltensburg/Vuorz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg