Ilanz













































Ilanz




Blazono de Ilanz






Supra urbopordego de Ilanz


Kantono
Grizono
Distrikto
Surselva
Komunumaro
Ilanz

Koordinatoj 

46°46′30″N 9°12′22″O  /  46.775°N, 9.20611°O / 46.775; 9.20611 (Ilanz)Koordinatoj: 46°46′30″N 9°12′22″O  /  46.775°N, 9.20611°O / 46.775; 9.20611 (Ilanz)
Nombro de enloĝantoj
2338
Areo
4,67 km²
Alteco
702 m super marnivelo
Poŝtkodo
7130
Komunumkodo
3574




Mapo de Ilanz





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Lingvoj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Notoj kaj referencoj


  • 9 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Ilanz (en la romanĉa lingvo Glion) estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la komunumaro Ilanz kaj de la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2338 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


la pitoreska mezepoko urbeto situas ĉe la bordo de la Antaŭa Rejno, kaj nomas sin la unua urbo ĉe la brodo de Rejno. Oriente de la urbocentro alfluas al rivero Glogn, kiu fontas en la Valo Lugnez, al la Antaŭa Rejno. Al la komnumo Ilanz apartenas krom la urbeto Ilanz mem la vilaĝoj Strada kaj Sontga Clau.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Ilanz limas en nordo al Ruschein, en nordoriento al Schluein, en oriento al Castrisch, en sudoriento al Sevgein, en sudo al Luven, en sudokcidento al Mundaun, en okcidento al Rueun, kaj en nordokcidento al Schnaus.



Trafiko |


Tra Ilanz pasas la kantona ĉefvojo nr-o 19 de Tamins al Oberalppasejo kaj en Ilanz komenciĝas la vojo al la Valo Lugnez. Ilanz disponas pri stacidomo ĉe la linio de Retia Fervojo de Koiro tra Oberalppasejo al Realp. De la stacidomo de Ilanz poŝtaŭtolinioj kondukas al Flims, Vrin kaj Valzo.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Ilanz datiĝas el la jaro 765 kiel Iliande. En la jaro 1289 la unuan fojon Ilanz estis menciita kiel urbo. Ĝis proksimume 1380 la centro de la tribunalejo Gruob estis Sagogon. Tiam per la konstruo de ponto trans Rejno Ilanz fariĝis doganstacio, kio havis esencan signifon de Ilanz kiel urbo kaj centro de la regiono. Dum mezepoko Ilanz estis sub la regado de la voktejo de la Baronoj de Belmont kaj ek de 1400 de la Baronoj de Sax. Interne de la urbomuroj ekzistis propra malalta tribunalo. La urborajto de 1390 enhavis regularon pri konstruado, fajroprotektado kaj ekonomio. Dum la belmonta konflikto de 1352 la urbo estis parte dezertigita, kaj en la jaro 1483 ĝi komplete bruliĝis, sed jam tuj poste estis rekonstruita. En la jaro 1395 en Ilanz estis fondita la Griza Federacio.
[1]



Lingvoj |


En la origine romanĉlingva urbo en la lastaj jaroj, kiel preskaŭ ĉe en la romanĉlingva regiono la elcentaĵo de germanlingvanoj konsiderinde kreskis. Okaze de la lasta popolnombrado ankoraŭ 30% de la loĝantaro parolis denaske la romanĉan lingvon, dum la germanan parolis jam multe pli ol la duono. Ekzistas nuntempe projekto krei dulingvan lernejon, sed ĉu per tio la malkresko de la romanĉa lingvo povas esti malhelpata estas dubinda.



Vidu ankaŭ |


  • Komunumaro Ilanz


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Martin Bundi: Ilanz en Historia Leksikono de Svislando (2008-01-22)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Ilanz


  • Ilanz en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ilanz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg