Ocna Mureș




Ocna Mureș [okna mureŝ] (hungare: Marosújvár [maroŝu:jva:r], germane: Miereschhall [mireŝal]) estas urbo en distrikto Alba en Rumanio, sur la maldekstra bordo de rivero Mureș, sude de Turda. Administre apartenas al ĝi Războieni-Cetate, Cisteiu de Mureş, Lunca Mureşului (Alba) kaj Micoşlaca.




Enhavo






  • 1 Loĝantaro


  • 2 Historio


  • 3 Fonto


  • 4 Renomaj personoj





Loĝantaro |


En 1910 ĝi havis 4976 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 11 009 (rumanoj, 15 % hungaroj).



Historio |


De 1850 ĝi estas la plej grava salminejo de Transilvanio. Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estas en 1202; en 1296 ĝi estis ekleziejo. En la mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Oni aligis al ĝi Uioara de Jos kaj Uioara de Sus.



Fonto |




  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

  • Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)



Renomaj personoj |




  • István Balogh (23-a de oktobro 1813 - Budapeŝto, 4-a de septembro 1887): honvefkapitano (1848/49), advokato


  • Edit Botár: artistino.


  • Sarolta Bucsy, barátosi (6-a de oktobro 1913 - Kluĵo, junio 1997): operkantistino.


  • Gabriella Csire (*21-a de aprilo 1938): ĵurnalistino, porinfana verkistino, redaktorino.


  • László Farkas (13-a de aprilo 1920): publicisto, tradukisto.


  • József Pál Frink (n. 25-a de aprilo 1977): biologo


  • Mátyás Furdek (*20-a de majo 1928): ekonomisto, universitata profesoro.


  • István György (7-a de julio 1899 – Budapest, 26-a de junio 1986): prikemia inĝeniero.


  • Jenő Horváth (13-a de oktobro 1900 – Cluj-Napoca, 13-a de septembro 1989): verkisto, poeto, publicisto.


  • József Horváth (*19-a de marto 1905 – post 1994): fotografisto.


  • Tibor István Incze (*25-a de aŭgusto 1933): projektantinĝiero, politikisto.


  • Béla Jancsó (25-a de julio 1903 – Cluj, 28-a de julio 1967), verkisto, kuracisto.


  • Elemér Jancsó (10-a de aprilo 1905 – Cluj, 1971): literaturhistoriisto.


  • Adrienne Jancsó (2-a de marto 1921 – Budapest, 23-a de januaro 2006): deklamistino.


  • Imre Jelenik (15-a de januaro 1911 - ?) skulptisto [1]


  • István Kováts (10-a de aprilo 1881 – 18-a de aŭgusto 1942, Székelyudvarhely): fotoartisto.


  • Árpád Molnár (31-a de januaro 1913 – 26-a de julio 1971, Aiud): redaktoro.


  • Zoltán Naftali (22-a de novembro 1917 – 8-a de novembro 1991, Wilmette-Chicago, Usono): medicinfakverkisto.


  • Rhea Silvia Radu (18-a de majo 1900 – ?): pentristino.


  • Mihály Székely (Marosgombás, 17-a de aprilo 1912 – Ocna Mureș, 22-a de oktobro 2002): instruisto, pentristo.[2]




Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)