Supra indico




En presarto la supra indico estas indico presita supre de la teksta linio; uzata precipe en matematiko kaj ĥemio.


En HTML kaj en ĉi tiu Vikipedio oni metas supran indicon inter la markojn <sup> kaj </sup>.


En Unikodo disponeblas, interalie, indicaj skribsignoj ⁰¹²³⁴⁵⁶⁷⁸⁹⁺⁻⁼⁽⁾ⁿⁱ.


En matematikaj kaj fizikaj formuloj oni kutime skribas eksponenton en formo de supra indico: E=mc²; m³ (kubometro); 6,022141×1023 mol−1{displaystyle 6,022,141times 10^{23}{mbox{ mol}}^{-1}} (la konstanto de Avogadro).


Oni uzas supraindicajn numerojn por referenci piednotojn; interalie, en Vikipedio oftas tiaj referencoj ([1][2][3]…).


Anglalingve oni uzas supraindicajn literojn por marki ordajn numeralojn: 1st, 2nd, 3rd, 4th, … En Esperanto oni simile povas skribi: «la 21ª jc».


En kelkaj lingvoj oni uzas supraindican skribon de mallongigoj; ekz-e «dro Zamenhofo».


En fonetiko oni uzas suprajn indicojn por indiki tonon en Pinjino: ban³ (samkiel bǎn) estas 板 (tabulo); aŭ sonnuancojn, ekz-e [ph] — alspira p.



Vidu ankaŭ |


  • Suba indico



Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)