Pigniu













































Pigniu




Blazono de Pigniu






Pigniu


Kantono
Grizono
Distrikto
Surselva
Komunumaro
Ruis

Koordinatoj 

46°48′36″N 9°6′54″O  /  46.81°N, 9.115°O / 46.81; 9.115 (Pigniu)Koordinatoj: 46°48′36″N 9°6′54″O  /  46.81°N, 9.115°O / 46.81; 9.115 (Pigniu)
Nombro de enloĝantoj
31
Areo
18,01 km²
Alteco
1301 m super marnivelo
Poŝtkodo
7156
Komunumkodo
3613




Mapo de Pigniu





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Pri la komunumo |


Pigniu (germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo Panix, en Esperanto ankaŭ Panikso) estas komunumo de la komunumaro Ruis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 31 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Pignio situas sur alteco de 1301 m s.m. en la Paniksovalo, norda flanka valo de la valo de Antaŭa Rejno. Pigniu troviĝas ĉe la suda flanko de Paniksopasejo, trans kiu piedpado kondukas al Elm en la Sernfvalo en Kantono Glaruso. En nordoriento la teritorio de la komunumo Pigniu etendiĝas al Vorab-Glaĉero. La plej alta punkto de la komunumo estas sur 3158 m s.m. la kulmino de Hausstock en nordokcidento de la komunumo sur la trilima punkto inter Andiast, Glaruso Sudo kaj Pigniu. Sudoriente de Hausstock sur la komunuma teritorio situas la Mer-Glaĉero. Sur la limo de la komunumoj Pigniu kaj Andiast situas la baraĵlago de Pigniu. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Pigniu mem la setlejoj Cuolms kaj la alpopaŝtejoj Alp Ranasca kaj Alp da Vadials.



Najbaraj komunumoj |


Pigniu limas en nordo al Glaruso Sudo (GL), en nordoriento al Siat, en sudoriento al Rueun, kaj en okcidento al Andiast.



Trafiko |


Pigniu siutas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ekzistas mallarĝa veturebla vojo al Rueun. Trans Paniksopasejo kondukas piedpado al Elm en la Sernfvalo en Kantono Glaruso. Al la publika transportreto Pigniu estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Rueun.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Pigniu datiĝas el la jaro 1403 kiel Pingyow. La preĝejo Sankt Valentino, kiu estis konsekrita en la jaro 1465 estis dum la 17-a jarcento pilgrimejo. Ĝis 1667 ĝis apartenis al la paroĥo Rueun, ek de tiam ĝi formis propran paroĥon. La 7-an de oktobro 1799 la trupoj de Aleksandr Suvorov, kiuj fuĝis de Napoleono pasis la Pankisopasejon kaj rabobrulis la vilaĝon. En la 1930-aj jaroj estis konstruita la veturebla vojo al Rueun. La loĝantaro de Rueun dum la lastaj jaroj konstante malkresksis. En la jaro 1974 la lernejo devis esti fermita.
[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Adolf Collenberg: Pigniu en Historia Leksikono de Svislando (2010-02-02)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Pigniu


  • Pigniu en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Pigniu – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |













Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg