Tujetsch













































Tujetsch




Blazono de Tujetsch






Sedrun-Rueras, komunumo Tujetsch


Kantono
Grizono
Distrikto
Surselva
Komunumaro
Cadi/Disentis

Koordinatoj 

46°41′0″N 8°46′0″O  /  46.68333°N, 8.76667°O / 46.68333; 8.76667 (Tujetsch)Koordinatoj: 46°41′0″N 8°46′0″O  /  46.68333°N, 8.76667°O / 46.68333; 8.76667 (Tujetsch)
Nombro de enloĝantoj
1791
Areo
133,91 km²
Alteco
1450 m super marnivelo
Poŝtkodo
7188
Komunumkodo
3986




Mapo de Tujetsch





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Tujetsch estas komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1791 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. La ĉefloko de la komunumo estas Sedrun.



Geografio |


Tujetsch estas la plej okcidenta komunumo de Kantono Grizono. Ĝi situas en la supra parto de la distrikto Surselva, la fontregiono de Antaŭa Rejno. La Lago de Toma sur alteco de 2345 m m.s. estas konsiderata kiel la fonto de la Antaŭa Rejno. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Péz Tgietschen, kies kulino situas sura alteco de 3327 m s.m. La komunumo konsistas el la ĉefloko Sedrun kaj norde de Rejno la frakcioj Tschamut, Selva, Rueras/Dieni, Camischolas/Zarcuns, Gonda kaj Bugnei, kaj sude de Rejno Surrein kaj Cavorgia.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Tujetsch limas en nordo al Silenen (UR), en nordoriento al Disentis/Mustér, en sudoriento al Medel (Lukomagno), en sudo al Quinto (TI), en sudokcidento al Airolo (TI).



Trafiko |


Tra Tujetsch pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis kaj Oberalppasejo al Andermatt. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de la Materhorno-Gotardo-Fervojo de Disentis tra Operalppasejo kaj Furkatunelo tra Brigo al Zermatt en Kantono Valezo. Kiam vintra la pasejvojo estas fermita la fervojo estas la unika trafikkonekto de Grizono al okcidento. Al sudo ekzistas pasejo kun piedvojo al Airolo en Kantono Tiĉino nome la Bornengopasejo kaj norden la Chrützli-Pasejo al Maderanervalo en Kantono Urio, kiu ankaŭ nur piede paseblas.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Tujetsch datiĝas el la jaro 1237 kiel Thiuesch. La teritorio de Tujetsch estis loĝita ek de la 8-a jarcento flanke de Disentis. La komunumo dum mezepoko apartenis al la tribunalo Cadi. Ek de la 12-a jarcento al Tujetsch almigris valzoj. Ili romanĉiĝis ĝis la 15-a jarcento, tamen restis multaj alemanlingvaj loknomoj.
[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Adolf Collenberg: Tujetsch en Historia Leksikono de Svislando (2006-12-22)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Tujetsch

    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Tujetsch












  • Popular posts from this blog

    Reichsarbeitsdienst

    Tanganjiko

    Norda sulo