Universitato Harvard







universitata emblemo




Universitato Harvard


Universitato Harvard aŭ la universitato de Harvardo[1][2] estas usona universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, kaj membro de la Hedera Ligo. Ĝi fondiĝis la 8-an de septembro, 1636, do estas la plej maljuna institucio por supera edukado en Usono. Unue nomita Nova Kolegio, ĝi nomiĝis Kolegio Harvard la 13-an de marto, 1639, laŭ ĝia unua ĉefa doninto, John Harvard. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la nova masaĉuseca konstitucio en 1780.


La universitato estas unu el la plej prestiĝaj en la mondo. Ĝi havas ĉirkaŭ 2 300 fakultatanojn kaj ĉirkaŭ 6 650 studentojn antaŭdiplomajn kaj 13 000 postdiplomajn. Ĝi distancas nur 3 km de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kun kiu ĝi havas longan amikan rivalecon.



Vidu ankaŭ |



  • la apartan tekston pri la ekonomika universitata fakultato Harvard Business School.

  • Altan renomon havas ankaŭ la jura universitata fakultato Harvard Law School.



Eksteraj ligiloj |


  • retejo de Universitato Harvard




  1. UNIVERSITATO DE HARVARDO FORIGIS LA LAKTON EL LISTO PRI SANAJ MANĜAĴOJ


  2. La paca disvolviĝo de Ĉinio





  • Universitato Harvard en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Universitato Harvard en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo