Gustavo Busuttil
Gustavo Busuttil estis malta kuracisto[1], Esperanto-pioniro kaj membro de la Lingva Komitato de 1905 ĝis minimume 1929.
Busuttil estis pioniro de la Esperanto-movado en Malto. Lin esperantigis la apotekisto Arkanĝelo Agius en Msida. En 1903 li fondis la unuan Esperanto-grupon en Malto.[2]. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato en la rubriko "Anglujo"[3] (Malto sendependiĝis de Britio nur en 1964) kaj havis tiun postenon ĝis minimume 1929. Busuttil verkis multajn artikolojn por eksterlandaj (nemaltaj) Esperanto-gazetoj.[1]
Notoj |
- ↑ 1,01,1John Vella-Bondin: La historio de la Esperanto-movado en Malto, 1999.
↑ Artikolo Malto en Enciklopedio de Esperanto
↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.