Amsterdamo




Koordinatoj: 52°22′23″N 4°53′32″E  /  52.37306°N, 4.89222°O / 52.37306; 4.89222 (Amsterdamo)



























































































































Amsterdamo

nederlande: Amsterdam
urbo

Amsterdam airphoto.jpg

Amsterdamo






Flag of Amsterdam.svg

  Flago


Wapen van Amsterdam bewerkt.PNG

  Blazono



Oficiala nomo: Amsterdam

Kromnomo: Venezio de Nordo

Ŝtato

Nederlando Nederlando
Provinco

Norda Holando
COROP

Amsterdamo
Kunurbaĵo

Randstad
Historia ligo

Hansa ligo
Historiaj regionoj

Sep Unuiĝintaj Provincoj, Batava Respubliko

Konata loko

Rijksmuseum
Konstruaĵoj

Reĝa palaco en Amsterdamo, ING Domo

Situo
Amsterdamo
 - alteco
2 m s. m.
 - koordinatoj

52°22′23″N 4°53′32″E  /  52.37306°N, 4.89222°O / 52.37306; 4.89222 (Amsterdamo)

Areo
219,0 km² (21 900 ha)
 - de metropolo
1,815 km² (182 ha)
 - de lando
166 km² (16 600 ha)
 - de akvo
53 km² (5 300 ha)

Loĝantaro
767 849 (2010)
Denseco

3 506,16 loĝ./km²

Parko

Vondelparko

Unua skribmencio

1275

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
1011–1109
Telefona antaŭkodo
+31 20


Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo

Grachtengordel




Situo ene de Nederlando

ButtonRed.svg


Situo ene de Nederlando





Situo enkadre de Eŭropo

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Eŭropo



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Amsterdam

Retpaĝo: www.amsterdam.nl


Amsterdamo estas la ĉefurbo de la Reĝlando de Nederlando laŭ la nederlanda konstitucio[1] (kvankam la sidejo de la nederlanda registaro situas en Hago)[2] kaj estas la plej granda urbo de la provinco Norda Holando en la okcidento de la lando. La urbo havas ĉirkaŭ 839,360 loĝantojn, la urba areo 1,336,383[3] kaj la amsterdama metropola areo havas ĉirkaŭ 2,431,000.[4] Ĝi enhavas multon de la norda parto de Randstad, unu el la plej grandaj kunurbaĵoj en Eŭropo, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.[5]






Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Fondo kaj Mezepoko


    • 1.2 Konflikto kun Hispanio


    • 1.3 Centro de la Nederlanda Orepoko


    • 1.4 Dekadenco kaj modernigo


    • 1.5 20a jarcento


    • 1.6 21a jarcento




  • 2 Vidindaĵoj


    • 2.1 Muzeoj


    • 2.2 Preĝejoj


    • 2.3 Aliaj konstruaĵoj




  • 3 Servoj


  • 4 Transportoj


  • 5 Famuloj


    • 5.1 Arto kaj distro


    • 5.2 Sporto


    • 5.3 Aliaj


    • 5.4 Alilokanoj




  • 6 Esperanto en Amsterdamo


    • 6.1 Esperantistoj de Amsterdamo




  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Notoj


  • 9 Eksteraj ligiloj






La nomo de Amsterdamo derivas el Amstelredamme,[6] indikilo de la origino de la urbo kiel baraĵo de la rivero Amstel. Originata el malgranda vilaĝo de fiŝkaptistoj en la fino de la 12a jarcento, Amsterdam iĝis unu el la plej gravaj havenurboj en la mondo dum la Ora Jarcento de Nederlando (17a jarcento), kiel rezulto de ties plinoviga disvolvigo en komerco. Dum tiu epoko, la urbo estis ĉefa centro por financo kaj diamantoj.[7] En la 19a kaj 20a jarcentoj la urbo etendiĝis, kaj multaj novaj kvartaloj kaj ĉeurboj estis planitaj kaj konstruitaj. La plej malnova parto de la urbo estas konstruita ĉirkaŭ reto de duoncirklaj kanaloj, kiuj ekde julio 2010 estas sur la listo de Monda heredaĵo de UNESKO. Fakte la kanaloj de Amsterdamo de la 17a jarcento kaj la Defenda Linio de Amsterdamo de la 19a–20a jarcentoj nome Stelling van Amsterdam estas en la listo de heredaĵo de UNESKO. Amsterdamo estas la plej turisma urbo en Nederlando.


Kiel komerca ĉefurbo de Nederlando kaj unu el pintaj financaj centroj en Eŭropo, Amsterdamo estas konsiderata alfa mondurbo fare de la studgrupo Globalization and World Cities (GaWC). La urbo estas ankaŭ kultura ĉefurbo de Nederlando.[8] Multaj grandaj nederlandaj institucioj havas siajn sidejojn tie, kaj sep el la 500 plej grandaj entreprenoj de la mondo, kiaj Philips kaj ING, estas bazitaj en la urbo.[9] En 2012, Amsterdamo estis rangigita kiel la dua plej bonkvalita urbo kie loĝi fare de Economist Intelligence Unit (EIU)[10] kaj la 12a tutmonde laŭ vivkvalito por medio kaj infrastrukturo fare de Mercer.[11] La urbo estis antaŭe rangigita la 3a en plinovigo fare de 2thinknow en la indico Innovation Cities Index 2009.[12]


Famaj Amsterdamanoj estis ekzemple Anne Frank, juda junulino, konata pro sia fama taglibro, kiun ŝi verkis antaŭ la nazioj murdis ŝin, la pentristoj Rembrandt van Rijn kaj Vincent van Gogh, kaj la filozofo Baruch Spinoza.


La urbo estas fama kaj pro siaj belegaj kanaldomoj kaj pro la etoso de individua libereco. En tiu etoso multo okazas, farante la urbon vigla loko plenplena de kulturo kaj homa interkontaktado. Ekzemploj de tio estas la varma kvartalo – Wallen –, ĝiaj multnombraj coffeeshop (laŭvorte kafo-vendejoj, sed ne vere), kiuj laŭleĝe disvendas kanabon, la muzeoj kiaj la Rijksmuseum (regna muzeo), la Muzeo Van Gogh, la Muzeo Stedelijk, la muzeo Hermitage Amsterdam la muzeoj de la Hejmo de Rembranto, de la Hejmo de Anne Frank, la Amsterdam Museum, la ruĝ-lampa distrikto De Wallen kaj la historiaj kanaloj bordataj de malnovaj domoj. Ankaŭ la Amsterdama Borso, nome la plej malnova borso de la mondo, estas situanta en la urbocentro. Ĉio tio allogas pli ol 5 milionoj da internaciaj vizitantoj ĉiujare.[13]



Historio |



Fondo kaj Mezepoko |




La Oude Kerk estis fondita en 1306.




Mapo de Amsterdamo en 1544. La famaj Grachtengordel ne estis ankoraŭ establitaj.




Korto de la Amsterdama Borso de Emanuel de Witte, 1653. La Amsterdama Borso estis la unua borso kiu enkondukis kontinuan komercon komence de la 17a jarcento.


Amsterdamo estas multe pli nova ol aliaj nederlandaj urboj kiaj Nijmegen, Roterdamo, kaj Utreĥto. En Oktobro 2008, historigeografo Chris de Bont sugestis ke la tero ĉirkaŭ Amsterdamo estis reklamita tiom frue kiom je la fino de la 10a jarcento. Tio ne necese signifas ke estis jam setlejo tie, ĉar la terenreklamado (elmarigita) povis ne rilati al farmado — sed al kolektado de torfo, por uzado kiel brulaĵo.[14]


Amsterdamo ricevis urborajton en 1300 aŭ 1306.[15] El la 14a jarcento antaŭen, Amsterdamo floris, ĉefe pro la komerco kun la ligo. En 1345, supozita miraklo rilata al eŭkaristio en Kalverstraat faris la urbon grava loko de pilgrimado ĝis la adoptado de la Protestantismo. La Mirakladorado subpublikiĝis sed restis vive. En la 19a jarcento, ĉefe post la jubileo de 1845, la adorado estis revivigita kaj iĝis grava nacia referenco por nederlandaj katolikoj. La Stille Omgang — nome silenta promeno aŭ procesio en civilaj vestoj — estas la esprimo de la pilgrimado ene de Protestanta Nederlando ekde la fino de la 19a jarcento.[16] En la pinto de la Silenta Promenado, ĝis 90,000 pilgrimantoj venis al Amsterdamo. En la 21a jarcento tio malalatiĝis al ĉirkaŭ 5000.



Konflikto kun Hispanio |


En la 16a jarcento, nederlandanoj ribelis kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio kaj sekve kontraŭ liaj sukcedantoj. La ĉefaj tialoj por la ribelo estis la trudo de imposto, nome la deka groŝo, kaj la religia persekutado de Protestantoj fare de la ĵus enkondukita Inkvizicio. La ribelo akriĝis al la Okdekjara Milito, kiu finfine rezultis en la nederlanda sendependeco.[17] Forte estrita de la estro de la Nederlanda Ribelo nome Vilhelmo la Silentulo, la Nederlanda Respubliko famiĝis pro sia relativa religia toleremo. Judoj el la Iberia Duoninsulo, Hugenotoj el Francio, prosperaj komercistoj kaj presistoj el Flandrio, kaj ekonomiaj kaj religiaj rifuĝintoj el la partoj de la Malaltaj Landoj kontrolitaj de hispanoj trovis sekurecon en Amsterdamo. La influo de flandraj presistoj kaj la intelektula toleremo de la urbo faris Amsterdamon centro por la eŭropa esprimlibereco.[18]



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de judoj en Nederlando.


Centro de la Nederlanda Orepoko |




La Reĝa Palaco, la Nieuwe Kerk, kaj la nun detruita pezejo ĉe la Placo Dam en 1814.


La 17a jarcento estas konsiderata la Orepoko de Amsterdamo, dum kiu ĝi iĝi la plej riĉa urbo en la mondo.[19] Ŝipoj velis el Amsterdamo al la Balta Maro, Nordameriko, kaj Afriko, same kiel al la nuntempaj Indonezio, Barato, Srilanko, kaj Brazilo, formante bazon de tutmonda komerca reto. La komercistoj de Amsterdamo havis la plej grandan parton kaj de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio. Tiuj kompanioj akiris transmarajn posedaĵojn kiuj poste iĝos la Nederlandaj kolonioj. Amsterdamo estis la ĉefa loko de Eŭropo por elŝipigo de varoj kaj estis la ĉefa financa centro de la mondo.[20] En 1602, la amsterdama oficejo de la internacia komerca Nederlanda Orient-hinda Kompanio iĝis la unua borso de la mondo prr la komercado de siaj propraj varoj.[21] La Banko de Amsterdamo startis funkcii en 1609, agante kiel tutserva banko por nederlandaj komercistaj bankistoj kaj kiel rezerveja banko.




Amsterdamo en 1888.



Dekadenco kaj modernigo |


La prospero de Amsterdamo malpliiĝis dum la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj. La militoj de la Nederlanda Respubliko kontraŭ Anglio kaj Francio malbone efikis sur Amsterdamo. Dum la Napoleonaj Militoj, la gravo de Amsterdamo atingis sian plej malaltan punkton, kiam Holando estis absorbita en la Franca Imperio. Tamen, la posta establado de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj en 1815 markis ŝanĝopunkton.




Vijzelstraat rigarde al la placo Muntplein en 1891.


La fino de la 19a jarcento estas foje nomata la dua Orepoko de Amsterdamo.[22] Oni konstruis novajn muzeojn, fervojan stacion, kaj la Concertgebouw; en tiu sama epoko, la Industria Revolucio atingis la urbon. La Kanalo Amsterdamo–Rejno estis elfosita por havigi al Amsterdamo rektan konekton kun la rivero Rejno, kaj la Nordmara Kanalo estis elfosita por havigi al la haveno pli mallongan konekton kun la Norda Maro. Ambaŭ projektoj draste plibonigis komercon kun la cetero de Eŭropo kaj de la mondo. En 1906, Joseph Conrad faris mallongan priskribon de Amsterdamo vidita el la marbordo, en sia verko The Mirror of the Sea.



20a jarcento |


Tuj antaŭ la Unua Mondmilito, la urbo startis etendiĝi denove, kaj oni konstruis novajn ĉeurbojn. Kvankam Nederlando restis neŭtrale en tiu milito, Amsterdamo suferis malabundon de manĝaĵoj, kaj ankaŭ hejtigaj brulaĵoj malabundas. Tiu malabundo okazigis tumultajn en kiuj kelkaj personoj estis mortigitaj. Tiuj tumultoj estas konataj kiel Aardappeloproer (terpoma ribelo). Homoj startis rabadi stokejojn por akiri necesaĵojn, ĉefe manĝaĵoj.[23]




La rekonstruita librejo kiu kovras la enirejon de la "Sekreta Kaŝejo" kie Anne Frank kaŝiĝis el Germanoj kiuj okupis Amsterdamon dum la Dua Mondmilito.


La 1an de Januaro 1921, post inundo en 1916, la ruinigitaj municipoj Durgerdam, Holysloot, Zunderdorp kaj Schellingwoude, ĉiuj norde de Amsterdamo, estis, laŭ sia propra peto, aligitaj al la grandurbo.[24][25]


Inter la mondaj militoj, la ĉefurbo plue etendiĝis, ĉefe okcidenten de la distrikto Jordaan en Frederik Hendrikbuurt kaj ĉirkaŭaj kvartaloj.


Germanio invadis Nederlandon la 10an de Majo 1940 kaj ekkontrolis la landon. Kelkaj Amsterdamanoj protektis judojn, tiele eksponante sin kaj siajn familiojn al alta risko esti enprizonigitaj aŭ eĉ senditaj al koncentrejoj. Pli ol 100,000 nederlandaj judoj estis deportitaj al Naziaj koncentrejoj, el kiuj ĉirkaŭ 60,000 estis loĝintaj en Amsterdamo. Eble la plej fama deportito estis la juda junulino Anne Frank, kiu mortiĝis en la Koncentrejo Bergen-Belsen.[26] Fine de la Dua Mondmilito, la komunikado kun la cetero de la lando rompiĝis, kaj malabundis manĝaĵoj kaj brulaĵoj. Multaj civitanoj veturis al la kamparo por akiri manĝaĵojn. Hundoj, katoj, krudaj suker-betoj, kaj eĉ bulboj el tulipoj — boligitaj al pulpo — estis konsumitaj por pluvivi.[27] Plej el la arboj de Amsterdamo estis forhakitaj por akiri brulaĵojn, kaj oni prenis la tutan lignaĵaron el la apartementoj de la deportitaj judoj.




Amsterdamanoj celebrantaj la tagon de la liberigo de Nederlando je la fino de la Dua Mondmilito la 8an de Majo 1945.


Multaj novaj ĉeurboj, kiaj Osdorp, Slotervaart, Slotermeer kaj Geuzenveld, estis konstruitaj en la jaroj post la Dua Mondmilito.[28]
Tiuj ĉeurboj enhavis multajn publikajn parkojn kaj grandajn malfermajn spacojn, kaj la novaj konstruaĵoj havigis plibonigitajn loĝadkondiĉojn kun pli grandaj kaj lumigitaj ĉambroj, ĝardenoj kaj balkonoj. Pro la milito kaj aliaj okazaĵoj de la 20a jarcento, preskaŭ la tuta urbocentro devis esti riparita. Ĉar socio estis ŝanĝanta, politikistoj kaj aliaj influaj figuroj faris planojn por redesegni grandajn partojn de tiu urbocentro. Estis pliiĝanta peto de oficejaj konstruaĵoj, kaj ankaŭ de novaj ŝoseoj, ĉar la aŭtomobilo iĝis disponebla al plej homoj.[29]Metroo ekfunkciis en 1977 inter la nova ĉeurbo Bijlmer kaj la centro de Amsterdamo. Oni faris postajn planojn por konstrui novan aŭtoŝoseon super la metroo por konekti la Centran Stacion kaj la urbocentron kun aliaj partoj de la urbo.


Postulitaj grand-skalaj detruoj komencis en la iama juda kvartalo de Amsterdamo. Plej malgrandaj stratoj, kiaj Jodenbreestraat, estis plilarĝigitaj kaj preskaŭ ĉiuj el iliaj domoj estis detruitaj. Je la pinto de la detruo, okazis la Nieuwmarktrellen (Protestoj de Nieuwmarkt);[30] la tumultantoj montris sian furion pro la detruego okazigita de la restrukturigo de la urbo.


Kiel rezulto, la detruego estis haltigita, kaj la aŭtoŝoseo neniam estis konstruita; nur la metroo estis kompletigita. Nur kelkaj stratoj restis larĝaj. La nova urbodomo estis konstruita sur la preskaŭ komplete detruita placo Waterlooplein. Dume, grandaj privataj organizoj, kiaj Stadsherstel Amsterdam, estis fonditaj kun la celo restaŭri la tutan urbocentron. Kvankam la sukceso de tiu lukto estas videbla nuntempe, la klopodoj por plia restaŭrado estas ankoraŭ farataj.[29] La tuta urbocentro retenis siam iaman brilon kaj, kiel tuto, ĝi estas nune protektita areo. Multaj el ties konstruaĵoj iĝis monumentoj, kaj en Julio 2010 la Grachtengordel (nome la tri samcentraj kanaloj, nome Herengracht, Keizersgracht, kaj Prinsengracht) estis aldonita al la Listo de la Monda heredaĵo de Unesko.[31]




La distrikto Zuidas estas la sidejo de multaj nederlandaj multnaciaj entreprenoj.



21a jarcento |


En la komencaj jaroj de la 21a jarcento, la Amsterdama urbocentro estis alloginta grandajn nombrojn de turistoj: inter 2012 kaj 2015, la ĉiujara nombro de vizitantoj altiĝis el 10 milionoj al 17 milionoj. La prezoj de la ejoj plialtiĝis, kaj lokaj vendejoj faris vojojn al ejoj turism-orientitaj, kio faras la centron neatingebla por la urbaj loĝantoj.[32] Tiuj disvolvigoj vekis komparojn kun Venecio, urbo superŝutita pro la turisma influo.[33]


Oni komencis konstruon de metrolinio kiu konektas parton de la urbo norde de la rivero (aŭ lago) IJ al la centro en 2003. La projekto estas polemika ĉar ties kosto estis superinta sian buĝeton je triobla faktoro ĉrkaŭ 2008,[34] pro timo de damaĝo al konstruaĵoj en la centro, kaj ĉar konstruado devis esti haltigita kaj restartita multajn fojojn.[35]


Ekde 2014, plinovigita fokuso estis farita al la urba regenerado kaj renovigado, ĉefe en areoj rekte borde al la urbocentro, kiel ĉe Frederik Hendrikbuurt. Tiu urba renovigo kaj etendo de tradicia centro de la urbo estas parto de la iniciato Struktura Vido Amsterdamo 2040.[36][37]




Amstel
pentraĵo: Frans Koppelaar




Kanalo en Amsterdamo




Satelitfoto de Amsterdamo




Amsterdamo en 1901




Binnenkant 46, Amsterdamo



Vidindaĵoj |



  • Amsterdam Centraal (stacidomo)

  • Bestoĝardeno Artis

  • Kanaloj de Amsterdamo

  • Reĝa Palaco

  • Placo Dam

  • Placo Muntplein kun turo Munttoren

  • Strato Kalverstraat



Muzeoj |



  • Amsterdam Museum

  • Hejmo de Anne Frank

  • Hermitage Amsterdam

  • Muzeo Hejmo de Rembranto

  • Muzeo Van Gogh

  • Rijksmuseum

  • La Tropenmuseum (esperante: Tropikmuzeo) estas antropologia muzeo



Preĝejoj |



  • Westerkerk

  • Nieuwe Kerk

  • Oude Kerk

  • Portugala-Israela Sinagogo



Aliaj konstruaĵoj |



  • Concertgebouw

  • Turo Munttoren

  • Amstelhof

  • Amsterdama Borso

  • Bierfarejo Heineken



Servoj |



  • Internacia Instituto de Socia Historio

  • Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj

  • Universitato de Amsterdamo



Transportoj |



  • La Metroo de Amsterdamo formas parton de la reto de publikaj transportoj de Amsterdamo kaj ĝia ĉirkaŭurbo en Nederlando. Ĝi estis inaŭgurita la 16-an de oktobro 1977 kaj nuntempe konsistas el kvar linioj. La reto estas 40 km longa kaj kalkulas 52 staciojn. Ĝi estas ekspluatata de GVB.


  • Tramoj ekspluatataj de GVB.


  • Busoj ekspluatataj de GVB.


  • Pramoj ekspluatataj de GVB.


  • Trajnoj ekspluatataj de Nederlandse Spoorwegen.

  • La nederlanda aŭtovojo 10 aŭ A10 (nederlande Rijksweg 10, aŭ Autosnelweg A10) estas cirkla aŭtovojo ĉirkaŭ la urbo Amsterdamo. Ĝi plenumas la funkcion de interna aŭtovoja ringo ĉirkaŭ la urbo, dum la funkcion de ekstera aŭtovojo en la sudo kaj okcidento havas la nederlanda aŭtovojo 9.



Famuloj |




Baruĥ Spinozo.




  • Frits Bolkestein (1933), politikisto


  • Willem Drees pli aĝa (1886–1988), politikisto


  • Jaap de Hoop Scheffer (born 1948), politikisto


  • Baruch Spinoza (1632–1677), filozofo



Arto kaj distro |




  • Karel Appel (1921–2006), pentristo


  • Rudi van Dantzig (1933–2012), baletisto


  • Martin Garrix (denaske Martijn Gerard Garritsen 1996), DJ, produktoro


  • Bernard Haitink (1929), orkestra dirigento



Sporto |




  • Daley Blind (1990), futbalisto


  • Johan Cruijff (1947–2016), futbalisto kaj futbaltrejnisto


  • Max Euwe (1901–1981) ŝako-kampiono, matematikisto, aŭtoro


  • Louis van Gaal (1951), futbaltrejnisto


  • Nigel de Jong (born 1984), futbalisto



Aliaj |



  • Filologo Abraham Jacob van der Aa

  • Verkisto kaj politikisto Geeraert Brandt


  • Gerardus Croese, historiisto, predikisto, latinisto, protestanta teologo kaj aŭtoro de iu "Historio pri la Kvakeroj"

  • Petrus Pavius

  • Arnold Syen



Alilokanoj |




Memportreto de Rembrandt van Rijn de 1659.




  • Anne Frank (1929–1945), taglibristo kaj viktimo de kontraŭjuda genocido


  • Theo van Gogh (1957–2004), kinreĝisoro


  • Rembrandt van Rijn (1606/7–1669), pentristo


  • Joop den Uyl (1919–1987), politikisto


  • Joost van den Vondel (1597–1679), poeto, dramaturgo


  • Gerhard Vossius (1577–1649), teologo, historiisto

  • En Amsterdamo mortis hungara psikologo Géza Révész.



Esperanto en Amsterdamo |



  • En 1903 S. de Vries publikigis en Amsterdam la unuan internacian revuon pri Esperanta Stenografio "La Stenografisto"

  • En Amsterdamo troviĝas strato "Zamenhofstraat" ekde 1948[38]. Zamenhofstraat estas ankaŭ unu el la terminaloj de pramo 915[39].

  • En Amsterdamo okazis la 20-a Kongreso de TEJO en 1964.

  • En Amsterdamo kaj en tuta Nederlando, en la 1970-aj jaroj, telefonbudoj havis instrukciojn en esperanto[40].

  • La internacia lingvo Esperanto estas instruita ekde 1948 ĉe la Universitato de Amsterdamo. En 1997 estis fondita la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto kiel speciala katedro de la Fakultato de Humanistiko de la Universitato de Amsterdamo.



Esperantistoj de Amsterdamo |



  • Hendrik Sierik Donker


  • Frits Faulhaber.

  • Jacob Tensen

  • Hans Bakker (patro)

  • Hans Bakker (filo)

  • Willem Verloren van Themaat



Vidu ankaŭ |



  • Metroo de Amsterdamo

  • Tramtransporto en Amsterdamo

  • Jacques Brel



Notoj |





  1. Dutch Wikisource. "Grondwet voor het Koninkrijk der Nederlanden" (nederlande). Ĉapitro 2a, Artikolo 32a. [1] Alirita la 30a de Majo 2016. "...de hoofdstad Amsterdam..."


  2. Permanent Mission of the Netherlands to the UN. "General Information". Arkivita el la originalo la 5an de Oktobro 2013. [2] Alirita la 30an de Majo 2016.


  3. "CBS Statline - Population Development; region per month". [3] Alirita la 30an de Majo 2016.


  4. "Economische Verkenningen Metropool Regio Amsterdam" (PDF). [4] Alirita la 30an de Majo 2016.


  5. "Randstad2040; Facts & Figures (p.26)" (nederlande). VROM. Arkivita el la originalo (PDF) la 29an de Majo 2013. [5] Alirita la 30an de Majo 2016.


  6. Encyclopædia Britannica Eleventh Edition, Vol 1, pp. 896–898.


  7. Cambridge.org, Capitals of Capital -A History of International Financial Centres – 1780–2005, Youssef Cassis, ISBN 978-0-521-84535-9.


  8. Post Ateno en 1888 kaj Florenco en 1986, Amsterdamo estis en 1986 elektita kiel Exuropa Ĉefurbo de Kulturo, konfirmante sian elstaran postenon en Eŭropo kaj en Nederlando. Vidu EC.europa.eu por superrigardo de eŭropaj urboj kaj ĉefurboj de kulturo laŭlonge de jaroj. Arkivita en 14a de Decembro 2008 ĉe Wayback Machine.


  9. Forbes.com, Forbes Global 2000 Largest Companies – Dutch rankings. [6] Alirita la 31an de Majo 2016.


  10. ["http://pages.eiu.com/rs/eiu2/images/EIU_BestCities.pdf" "Best cities ranking and report"] Alirita la 31an de Majo 2016 (PDF).


  11. "Best cities in the world (Mercer)". City Mayors. 26a de Majo 2010. Arkivita el la originalo la 1an de novembro 2010. [7] Alirita la 31an de Majo 2016.


  12. "2thinknow Innovation Cities Global 256 Index – worldwide innovation city rankings". Innovation-cities.com. 30a de Julio 2009. Arkivita el la originalo la 11an de Septembro 2010. [8] Alirita la 31an de Majo 2016.


  13. Amsterdam verwelkomde in 2014 ruim 5 miljoen buitenlandse toeristen – Amsterdam – PAROOL


  14. Amsterdam 200 jaar ouder dan aangenomen (Dutch). Nu.nl (22a de Oktobro 2008). Arkivita el la originalo je 25a de Oktobro 2008. Alirita 22a de Oktobro 2008.


  15. De geschiedenis van Amsterdam (Dutch). Municipality of Amsterdam. Arkivita el la originalo je 18a de Majo 2008. Alirita 21a de Majo 2008.


  16. Mirakel van Amsterdam (Dutch). Arkivita el la originalo je 8a de Aŭgusto 2009. Alirita 21a de Majo 2008.


  17. Eighty Years' War (Dutch). Leiden University. Arkivita el la originalo je 12a de Majo 2008. Alirita 21a de Majo 2008.


  18. Ekzemple: post sia proceso kaj kondamno en Romo en 1633, Galileo elektis Lodewijk Elzevir en Amsterdamo por publikigi unu el siaj plej fajnaj verkoj, Discorsi e Dimostrazioni Matematiche Intorno a Due Nuove Scienze. Vidu Wade Rowland (2003), Galileo's Mistake, A new look at the epic confrontation between Galileo and the Church, New York: Arcade Publishing, ISBN 1-55970-684-8, p. 260.


  19. E. Haverkamp-Bergmann, Rembrandt; The Night Watch (New Jersey: Princeton University Press, 1982), p. 57


  20. Amsterdam in the 17th century, The University of North Carolina at Pembroke


  21. The oldest share. Arkivita el la originalo je 9a de Majo 2008. Alirita 22a de Majo 2008.


  22. Amsterdam through the ages -A medieval village becomes a global city. Arkivita el la originalo je 1a de Majo 2008. Alirita 21a de Majo 2008.


  23. Aardappeloproer – Legermuseum (nederlande) (PDF). Arkivita el la originalo je 28a de Majo 2008. Alirita 21a de Majo 2008.


  24. Amsterdam city archives. Alirita 4a de Oktobro 2014.


  25. http://www.centraledorpenraad.nl/landelijk-noord/historie | website centrale dorpen raad (villages central council)


  26. Deportation to camps. Hollandsche Schouwburg. Alirita 21a de Majo 2008.


  27. Kou en strijd in een barre winter (Dutch). NOS. Arkivita el la originalo je 23a de Januaro 2008. Alirita 21a de Majo 2008.


  28. Stadsdeel Slotervaart – Geschiedenis (nederlande). Municipality Amsterdam. Arkivita el la originalo je 3a de Majo 2008. Alirita 22a de Majo 2008.

  29. 29,029,1Stadsherstel Missie/Historie (nederlande). Alirita 22a de Majo 2008.


  30. Typisch Metrostad (Dutch). Municipality Amsterdam. Arkivita el la originalo je 10a de Junio 2008. Alirita 22a de Majo 2008.


  31. Monumenten en Archeologie (Dutch). Gemeente Amsterdam. Alirita 5a de Aŭgusto 2015.


  32. "Amsterdam als koelkastmagneetje".


  33. "Winkelomzet in Amsterdamse binnenstad explodeerde in 2015", Het Parool, 28a de Januaro 2016. Kontrolita 22 June 2016.


  34. "Geschiedenis van een debacle", Het Parool, 17 April 2008.


  35. Werk aan Amsterdamse Noord-Zuidlijn hervat. Alirita 22a de Junio 2016.


  36. Plan Openbare Ruimte Frederik Hendrikbuurt (nederlande). Alirita 26a de Septembro 2016.


  37. Structural Vision Amsterdam 2040 (Dutch). Alirita 26a de Septembro 2016.


  38. Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Nederlando


  39. Pramo 915


  40. esperante Maniero de uzado en nederlanda telefonbudo




Eksteraj ligiloj |


ReVo  Amsterdamo en ReVo




  • Amsterdam Hotspots, turisma gvidilo

  • Amsterdam, VisitTown.com

  • Amsterdam, Find Links!

  • Turisma gvidilo de Google Earth













Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg