Kulturo









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kulturo (televidkanalo).




Antikva templo, la Partenono en Ateno (Grekujo), klasika eŭropa simbolo por kulturo.





Cicerono parolis pri kulturo.


Kulturo (de la latina cultura, prilaboro, zorgo, agrokulturo,[1] kiu devenas de colere, loĝi, prizorgi, kultivi) estas vastasence ĉio, kion la homo mem kreis, kontraŭe al la naturo, ne kreata de li. Kulturaj aĵoj estas ĉiuj transformoj de krudmaterialo, kiel en tekniko, arto, kuirado, vestaĵoj, sed ankaŭ juro, moralo, religio, ekonomio kaj sciencoj.


La signifo de kulturo ŝanĝiĝis en la daŭro de historio ree.[2]


Kulturo estas koncepto baze sur termino unuafoje uzite en grek-romia antikveco fare de la romia oratoro Cicerono: "cultura animi" (kultivado de la animo). Tiu ne-agrikultura uzo de la esprimo "kulturo" reaperis en moderna Eŭropo en la 17-a jarcento rilatanta al la plibonigo aŭ rafinado de individuoj, precipe tra eduko. Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi rilatis pli ofte al la komunaj referencpunktoj de ĉiuj homoj, kaj diskuto de la esprimo ofte estis ligita al naciaj aspiroj aŭ idealoj. Kelkaj sciencistoj kiel ekzemple Edward Tylor uzis la esprimon "kulturo" por rilati al universala homa kapablo.


En la 20-a jarcento, "kulturo" aperis kiel centra koncepto en antropologio, ampleksante la vicon da homaj fenomenoj kiuj ne povas esti rekte atribuitaj al genetika heredo. Specife, la esprimo "kulturo" en usona antropologio havis du signifojn:



  • la evoluinta homa kapablo klasifiki kaj reprezenti travivaĵojn per simboloj, kaj agi imagive kaj kreive; kaj

  • la apartaj manieroj laŭ kiuj homoj, kiuj vivas alimaniere, klasifikis kaj reprezentis siajn travivaĵojn, kaj agis kreive.[3]


Hoebel priskribas kulturon kiel integran sistemon de erudiciaj kondutpadronoj kiuj estas karakterizaĵo de la membroj de socio kaj kiuj ne estas rezulto de biologia heredo.[4]


Distingoj estas nuntempe faritaj inter la fizikaj artefaktoj kreitaj fare de socio, ĝia tielnomita materiala kulturo, kaj ĉio alia, [5] nome la netuŝeblaĵoj kiaj ekzemple lingvo, kutimaro, ktp, tio estas la ĉefa referencito de la esprimo "kulturo".


Aferoj tiuj, kiuj vere reprezentas la kulturon de la pasinteco estas bondataj aferoj. Ĉi tiuj aferoj estas aŭtentikaj kaj donas sencon al personoj pri kiel la vivo/stilo estis dum la periodo.




Enhavo






  • 1 Etimologio


  • 2 Kulturŝanĝo


  • 3 Modernaj pensaroj


    • 3.1 Kulturtipoj




  • 4 Citaĵoj


  • 5 Aliaj signifoj de la vorto


  • 6 Vidu ankaŭ


    • 6.1 Landaj aŭ regionaj kulturoj




  • 7 Notoj


  • 8 Fontoj


  • 9 Referencoj


  • 10 Eksteraj ligiloj





Etimologio |


La vorto kulturo devenas de la latina termino cultura, kiu mem devenas de la latina colere, prizorgi, kulturebligi, eduki.
Ankaŭ la vortoj kolonio kaj kulto havas la saman devenon. Кulturo signifas en Esperanto, kiel ankaŭ en la germana ekzemple, kaj la prilaboron de la tero kaj la prizorgon de spiritaj aĵoj. La rilato al la tero troviĝas ĉefe en agrikulturo kaj agrokulturo.


Etimologie la latina vorto colere devenas de la hindeŭropa radiko kuel-, tio estas turn(iĝ)i, tiel ke la devena signifo rilatis eble al lerte okupiĝi.[6]



Kulturŝanĝo |




Bildo de la 19a jarcento montrante aŭstraliajn "indiĝenojn" frontantaj la alvenon de la kapitano James Cook en 1770


Kultura renovigo signifis ajnan ŝanĝon kiu estas nova kaj utila al grupo de homoj kaj esprimita en ilia konduto sed kiu ne ekzistas kiel fizika objekto. La homaro estas en tutmonda "akcela kultura ŝanĝperiodo", movata de la vastiĝo de internacia komerco, la amaskomunikiloj, kaj ĉefe, la eksplodo de la homa loĝantaro, inter aliaj faktoroj.


Kulturoj estas interne trafitaj kaj de fortoj instigantaj ŝanĝojn kaj de fortoj rezistantaj ŝanĝon. Tiuj fortoj estas parencaj al kaj sociaj strukturoj kaj naturaj okazaĵoj, kaj estas engaĝitaj en la kontinuigo de kulturkonceptoj kaj praktikoj ene de nunaj strukturoj, kiuj mem estas submetataj al ŝanĝiĝo.[7]


Sociaj konfliktoj kaj la evoluo de teknologioj povas produkti ŝanĝojn ene de socio ŝanĝante socian dinamikon kaj reklamante novajn kulturajn modelojn, kaj spronante aŭ ebligante generan agon. Tiuj sociaj ŝanĝoj povas akompani ideologiajn ŝanĝojn kaj aliajn specojn de kultura ŝanĝo. Ekzemple, la usona feminisma movado implikis novajn praktikojn kiuj produktis ŝanĝon en seksaj rilatoj, ŝanĝante kaj sekson kaj ekonomiajn strukturojn. Ankaŭ mediaj cirkonstancoj povas eniri kiel faktoroj. Ekzemple, post kiam tropikaj arbaroj reduktiĝis ĉe la fino de la lasta glaciepoko, plantoj taŭgaj por malsovaĝigo estis haveblaj, kondukante al la invento de agrikulturo, kiu siavice kaŭzis multajn kulturajn inventojn kaj ŝanĝojn en socia dinamiko.[8]




Portreto de Turkmana virino, stara sur tapiŝo ĉe la enirejo de jurto, vestita per tradicia vestaro kaj juvelaro. La senco pri tempo ege dependas el la kulturo. Tiu foto estis farita en 1913 sed povas esti malfacile datebla por okcidenta vidanto, pro malesto de kulturaj ŝlosiloj.


Kulturoj estas ekstere trafitaj tra kontakto inter socioj, kiuj ankaŭ povas produkti - aŭ inhibicii - sociajn ŝanĝojn kaj ŝanĝojn en kulturaj praktikoj. Milito aŭ konkurado super resursoj povas kunpremi teknologian evoluon aŭ socian dinamikon. Plie, kulturkonceptoj povas transdoniĝi de unu socio al alia, tra disvastigo aŭ kulturigo. En disvastigo, la formo de io (kvankam ne nepre ties signifo) moviĝas de unu kulturo al alia. Ekzemple, hamburgeroj, rapidmanĝejo en Usono, ŝajnis ekzotaj kiam estis enkondukitaj en Ĉinion. "Stimuldisvastigo" (la dividado de ideoj) rilatas al elemento de unu kulturo kaŭzanta renovigon aŭ disvastigon en alia. "Rekta Prunto" aliflanke tendencas rilati al teknologia aŭ perceptebla disvastigo de unu kulturo la alia. Disvastigo de renovigaj teorioj prezentas science bazitan modelon de kial kaj kie individuoj kaj kulturoj enkondukas novajn ideojn, praktikojn, kaj produktojn.


Senkulturigo havas malsamajn signifojn, sed en tiu kunteksto rilatas al anstataŭigo de la trajtoj de unu kulturo per tiuj de alia, kiel ekzemple kio okazis al certaj indianaj triboj kaj al multaj indiĝenaj popoloj ĉie sur la terglobo dum la procezo de koloniigo. Rilataj procezoj sur individua nivelo inkludas asimiladon (adopto de malsama kulturo de individua) kaj transkulturigo.


En kultura antropologio kaj kultura geografio, kultura disvastigo, kiel konceptigis ĝin Leo Frobenius en sia verko de 1897/98 nome Der westafrikanische Kulturkreis, estas la etendo de kulturaj aferoj — kiaj ideoj, stiloj, religioj, teknologioj, lingvoj ktp.— inter individuoj, ĉu ene de unu kulturo aŭ el unu kulturo al alia. Ĝi estas distinga el la difuzo de novaj aferoj ene de specifa kulturo. Ekzemploj de tia disvastigo estas la etendo de militĉaro kaj de ferfandado en antikveco, kaj la uzado de aŭtoj kaj de okcidentaj negoc-kompletoj en la 20a jarcento.



Modernaj pensaroj |



Kulturtipoj |


La transkultura socio estas socia koncepto respektive kulturo, en kiu ĉiuj partoprenas sendepende de la nacia kulturo, el kiu ili originas. Tiu socia koncepto estis publikigita en 1997 de la filozofo Wolfgang Welsch en sia samnoma eseo. La metoda aliro de Welsch estis akre kritikita pro metodikaj kialoj. Pri la temaro okupiĝis jam antaŭe la etnologoj Clyde Kluckhohn kaj Frank L. Strodtbeck.



Citaĵoj |


Juan José Arreola iam diris:[mankas fonto]








Citaĵo

 Кulturo estas ĉio kion ni faras nia. 

Alia aŭtoro, kiu pripensis la temon estis la franca Vercors en La malnaturitaj bestoj; laŭ li "la homeco estas ribelo kontraŭ naturo."



Z. Tišljar klarigas la kulturon tiel ĉi:[mankas fonto]








Citaĵo

 Samkiel individuo konsistas el du bazaj partoj: materio (korpo) kaj spirito (konscio, agforto, scipensa funkciado, fantazio, kreiveco...) tiel ankaŭ grupo konsistas el du partoj: materio (la homoj kiuj al la grupo apartenas) kaj spirito (la ideoj, kolektivaj stiloj, komunaj pensproduktoj, artdirektoj, kutimoj...). Ĉi tiu spirita parto de grupo estas nomata КULTURO. Do la plej mallonga difino de la КULTURO estas: Kulturo estas spirito de grupo. 


Aliaj signifoj de la vorto |


Кulturo estas ankaŭ la prilaborado pri tero, por igi ĝin fruktodona. Same oni parolas pri kulturo, okaze de flegado pri vegetaĵo, besto aŭ homoj por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon: kulturo de legomoj, floroj; la fizika kulturo (gimnastiko).[9]



Vidu ankaŭ |



  • Transkultureco

  • Transkulturigo

  • Interkultura edukado

  • Interkultura komunikado

  • Civilizo

  • Familio

  • Literaturo

  • Kulturismo

  • Kulturŝoko

  • Partoprena kulturo

  • Socio



Landaj aŭ regionaj kulturoj |



  • Kulturo de Afganio

  • Kulturo de Armenujo

  • Kulturo de Azerbajĝano

  • Kulturo de Erlitou

  • Kulturo de Grekujo

  • Kulturo de Haitio

  • Kulturo de Hindujo

  • Kulturo de Hispanujo

  • Kulturo de Hongkongo

  • Kulturo de Irako

  • Kulturo de Panamo




  • Kategorio Kulturo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kulturo en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)


  • Kategorio Kulturo en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)







Portala ikono
Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri kulturo



Notoj |





  1. Harper, Douglas (2001). Online Etymology Dictionary


  2. Alfred L. Kroeber und Clyde Kluckhohn trugen 1960 160 Definitionen von Kultur zusammen. Komparu Prof. Dr. Frank Heidemann: prelego 1, bazoj 1: Ethnologie als Wissenschaft vom kulturell Fremden, Ludwig-Maximilian-Universität München.


  3. What is culture?. Bodylanguagecards.com. Alirita 2013-03-29.


  4. Hoebel, Adamson. Anthropology: Study of Man.


  5. MACIONIS, GERBER, John, Linda. (2010) Sociology 7th Canadian Ed. Toronto, Ontario: Pearson Canada Inc..


  6. Der Große Duden. Etymologie. Dudenverlag, Mannheim 1963, artikolo pri Кolonie.


  7. O'Neil, D. 2006. "Processes of Change".


  8. Pringle, H. 1998. The Slow Birth of Agriculture. Science 282: 1446.


  9. ReVo:kultur




Fontoj |



  • Terrence Deacon. (1997) The Symbolic Species: The Co-evolution of Language and the Brain. New York and London: W. W. Norton.

  • Walter Taylor. (1948) A Study of Archeology. Memoir 69, American Anthropological Association. Carbondale IL: Southern Illinois University Press.

  • Dell Hymes. (1969) Reinventing Anthropology.

  • JAMES, Paul. (2010) Globalization and Culture, Vol. 3: Global-Local Consumption. London: Sage Publications.


  • Ralph L. Holloway Jr. (1969). “Culture: A Human domain”, Current Anthropology 10(4). 


  • Michael Tomasello (1999). “The Human Adaptation for Culture”, Annual Review of Anthropology 28. 


  • (1941) “The relation of habitual thought and behavior to language”, Language, Culture, and Personality: Essays in Honor of Edward Sapir. 



Referencoj |



  • "Adolf Bastian". Today in Science History. 27 Jan 2009 Today in Science History

  • "Adolf Bastian", Encyclopædia Britannica Online, 27 January 2009

  • ANKERL, Guy. (2000) Global communication without universal civilization, vol.1: Coexisting contemporary civilizations: Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western, INU societal research. Geneva: INU Press. ISBN 2-88155-004-5.

  • Arnold, Matthew. 1869. Culture and Anarchy. New York: Macmillan. Tria eldono, 1882, disponebla rete. Alirita: 2006-06-28.

  • Bakhtin, M. M. (1981) The Dialogic Imagination: Four Essays. Ed. Michael Holquist. Trans. Caryl Press. ISBN 978-0-252-06445-6.

  • Barzilai, Gad. 2003. Communities and Law: Politics and Cultures of Legal Identities University of Michigan Press. ISBN 0-472-11315-1

  • Bourdieu, Pierre. 1977. Outline of a Theory of Practice. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29164-4

  • Cohen, Anthony P. 1985. The Symbolic Construction of Community. Routledge: New York,

  • Dawkins, R. 1982. The Extended Phenotype: The Long Reach of the Gene. Paperback ed., 1999. Oxford Paperbacks. ISBN 978-0-19-288051-2

  • Findley & Rothney. Twentieth-Century World (Houghton Mifflin, 1986)

  • Geertz, Clifford. 1973. The Interpretation of Cultures: Selected Essays. New York. ISBN 978-0-465-09719-7.

  • 1957. "Ritual and Social Change: A Javanese Example", American Anthropologist, Vol. 59, No. 1. COI:10.1525/aa.1957.59.1.02a00040

  • Goodall, J. 1986. The Chimpanzees of Gombe: Patterns of Behavior. Cambridge, MA: Belknap Press of Harvard University Press. ISBN 978-0-674-11649-8

  • Hoult, T. F., ed. 1969. Dictionary of Modern Sociology. Totowa, New Jersey, United States: Littlefield, Adams & Co.

  • Jary, D. and J. Jary. 1991. The HarperCollins Dictionary of Sociology. New York: HarperCollins. ISBN 0-06-271543-7

  • Keiser, R. Lincoln 1969. The Vice Lords: Warriors of the Streets. Holt, Rinehart, and Winston. ISBN 978-0-03-080361-1.

  • Kroeber, A. L. and C. Kluckhohn, 1952. Culture: A Critical Review of Concepts and Definitions. Cambridge, MA: Peabody Museum

  • Kim, Uichol (2001). "Culture, science and indigenous psychologies: An integrated analysis." In D. Matsumoto (Ed.), Handbook of culture and psychology. Oxford: Oxford University Press

  • McClenon, James. "Tylor, Edward B(urnett)". Encyclopedia of Religion and Society. Ed. William Swatos and Peter Kivisto. Walnut Creek: AltaMira, 1998. 528-29.

  • Middleton, R. 1990. Studying Popular Music. Philadelphia: Open University Press. ISBN 978-0-335-15275-9.

  • O'Neil, D. 2006. Cultural Anthropology Tutorials, Behavioral Sciences Department, Palomar College, San Marco, California. Alirita: 2006-07-10.


  • Reagan, Ronald. "Final Radio Address to the Nation", 14a de Januaro, 1989. Alirita la 3an de Junio, 2006.

  • Reese, W.L. 1980. Dictionary of Philosophy and Religion: Eastern and Western Thought. New Jersey U.S., Sussex, U.K: Humanities Press.

  • Tylor, E.B. 1974. Primitive culture: researches into the development of mythology, philosophy, religion, art, and custom. New York: Gordon Press. First published in 1871. ISBN 978-0-87968-091-6

  • UNESCO. 2002. Universal Declaration on Cultural Diversity, publikigita dum la Internacia Tago de Gepatra Lingvo, nome 21an de Februaro, 2002. Alirita: 2006-06-23.

  • White, L. 1949. The Science of Culture: A study of man and civilization. New York: Farrar, Straus and Giroŭ.

  • Wilson, Edward O. (1998). Consilience: The Unity of Knowledge. Vintage: New York. ISBN 978-0-679-76867-8.

  • Wolfram, Stephen. 2002 A New Kind of Science. Wolfram Media, Inc. ISBN 978-1-57955-008-0



Eksteraj ligiloj |


  • Cultura: International Journal of Philosophy of Culture and Axiology








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg