Junipero


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Junipero


Arbedoj de ordinara junipero en Germanujo

Arbedoj de ordinara junipero en Germanujo


Biologia klasado


























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Pinofitoj Pinophyta

Klaso:

Pinopsidoj Pinopsida

Ordo:

Pinaloj Pinales

Familio:

Cipresacoj Cupressaceae

Genro:

Juniperus
L.


Specioj


Vidu tekston



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Junipero









v  d  r


Information icon.svg



Junipero (Juniperus) estas genro kun pli ol 50 specioj, kiu botanike apartenas al cipresacoj. Ili estas arbetoj aŭ arbedoj kun pinglaj aŭ skvamaj folioj kaj sukiĝema strobilo, berosimila. La specioj estas dioikaj (duseksaj) aŭ monoikaj (unuseksaj).



Elekto de specioj |




  • Altkreska junipero (Juniperus procera);


  • Bermuda junipero (Juniperus bermudiana);


  • Incensa junipero (Juniperus thurifera);


  • Fenica junipero (Juniperus phoenicea);

  • Fortodora junipero (Juniperus sabina) ofte plantita ĉiamverda ornamplanto.


  • Hinda junipero (Juniperus indica);


  • Ordinara junipero (Juniperus communis): el tio produktiĝas la boroviĉko kaj servas por fajnigi ĝinon . Ĝia ligno estas valora, ŝatata. Ĝi estas 2–4 m alta, ĉiamverda, unuseksa arbo aŭ arbedo. Pli frue ĝi estis uzata por firmigi la sablon en la hungara Ebenaĵo. Ĝiaj pingloj estas alenoformaj, akraj, 1–2 cm longaj kaj staras triope ringe. La floroj estas malgrandaj, la androceo estas amentosimila, la gineceo globforma. Ĝi floras en kontinenta zono en aprilo-majo. Ĝia frukto estas konusbero, kiu evoluas 2 jarojn kaj maturiĝas en la dua jaro, en aŭgusto-septembro. La frukto nematura estas verda, malmola kun diametro 4–5 mm. Maturiĝinte, la frukto estas facile rompebla, kun diametro 5–10 mm. La koloro de la matura frukto estas malhelblua, ĝia ŝelo estas maldika, ĝia pulpo mola, spongeca, malgrand-suka. La frukto havas tri kernojn. Ĝia odoro estas neforta, similas al terebinto. Ĝia gusto estas dolĉeta, aroma, amareta.


La frukto enhavas ĉirkaŭ 1 % volatilan oleon, 30 % invertsukeron, glikozidojn, 10% rezinon, taninon, vakson, pektinon k.s. La freŝa konusbero enhavas ankaŭ C-vitaminon.


La efiko de la konusbero kiel kuracplanto: diureziga (plifortigas la urinadon), karminativa (elpelas la intestajn gasojn), apetitinstiga, digestiga (antaŭhelpas, plibonigas la digestadon), kalkulus-solva (kalkuluso – ŝtonetoj en galaj kaj urinaj duktoj). Ĝi estas ofte aldonata al miksaj herbodrogoj kontraŭ infektiĝo de la ureteroj, malsanoj de la spirorganoj, reŭmato.Oni povas el ĝi pretigi marmeladon, kiu estas uzata ankaŭ kiel kuracaĵo. La volatila oleo uzatas por bonodorigo, inhalo. Ĝi aldoniĝas al ŝmirfrotaj kuracaĵoj kontraŭ reŭmataj, artikaj doloroj.


En la kuirarto uzatas la beroj de la planto. Junipero fajnigas ĉefe ĝinon, ĉasbestajn viandaĵojn, saŭrkraŭton, marinaĵojn kaj fiŝaĵojn.




  • Pika junipero (Juniperus oxycedrus)

  • Virginia junipero (Juniperus virginiana) konvenas ankaŭ por sableca agro. Ĝia ruĝeta ligno uzatas por krajono.






Vidu ankaŭ |






Portala ikono Portalo pri Biologio



  • Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj

  • Alt-atlasa junipera stepo

  • Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo

  • Bermudaj subtropikaj koniferaroj

  • Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo

  • Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj

  • Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj

  • Ozark-altebenaĵaj arbaroj

  • Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj



Eksteraj ligiloj |


  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg